Ĉu tamaguĉo, ĉu vulpido?
Egalas same por la koro –
nur estu iu por la spito,
kun kiu fuĝi el angoro!
La ĝojo esti respondeca
donacas akron al ekzisto:
estu patrina, vire deca,
eĉ vulpe se vin mordas tristo.
Havante taskojn vi ne solas,
ne eventualas plu la vivo:
celon vi trafis en la drivo.
Amo-postulo vin konsolas,
refortas via homa fido
per tamaguĉo, per vulpido.

Send a message
Search for members
Dimitrije Janicic says:
Mirabelinka says:
Cezar /Kaiserpro says:
ĉu mi rajtas meti ĝin en Karapaco-Panoramon? Tre plaĉas al mi.
Via Cez!
Imre Szabo says:
tre volonte. Kaj mi dankas la komprenon de la baza penso. Verdire tre versxajne tiu cxi peco estas la unua, kiun iu ajn verkis pri/al Ipernity. Eble estus bone, se poetoj tradukus gxin ankaux en kelkajn aliajn lingvojn.
Cxu vi povus aperigi cxi-liste Stille Nacht, heilige Nacht en via E-igo? Mi legis gxin foje, kaj mi memoras, ke gxi estis pli bela kaj pli fidela, pli kantebla ol la traduko de iuj aliaj.