Ekzistas homoj, pri kiuj ni ne scias kiel paroli. Ĉar vane ni turnas tiel la parolon, vane alie. Ĝi neniel volas alĝustiĝi. La homo, pri kiu ni parolas, ne volas resti fikse staranta en ĝi.Ĉar ni vidu, ekzemple, tiun homon, inventiston, kies nomon mi ne diros, vi mem devos diveni ĝin. Aŭ inventi novan nomon por li.

La antaŭaĵo estis longa. Plurmiljara. Sed ni devas alkutimiĝi, ke la historio amblante progresas. Se ni restas ĉe la piedoj, sciu, ke la dekstra-maldekstra ŝuoparo estis disvatiĝanta nur en la 1920-aj jaroj. Al mi konato rakontis la grumbladon de alia konato:

 Tiuj damnaj lunde kaj marde estis bonaj, sed merkrede ili komencis premi.

Ja, ĝis tiam oni uzis la „bovinnazajn”, libere interŝangeblajn ŝuojn 

Tamen mi celis paroli ne pri la piedoj, sed pri la manoj. Pri la ĉefa aktivado de la manoj, pri la skribado.

En la mezepoko oni skribis per krajonoj, kretoj, per anserplumoj taŭge tranĉitaj; respektive la inicialojn de kodeksoj oni pentris per penikoj. Se oni bone lertis tranĉi la anserplumojn, tiel oni povis gajni bone salajritan postenon.

Poste venis la ŝtalaj plumoj. Ilin oni ne devis tranĉi. Sed la inkujo estis aparta ilo, ĝi ofte renversiĝis. Ho, tion mi scias, ĉar kiel eta nebululo en la lernejo ankaŭ mi mem devis uzi tiujn trempoplumojn. Ofte mi bedaŭris la turmentatan paperon, ĉar tiuj damnitaj ŝtalplumoj neniel povis elteni la bolantajn sentojn de mia eta koro. La tranĉo meze disiĝis, aŭ la inko sekiĝis. Evidentiĝis la penso, ke iel oni devas kunkonstri la plumon kaj la inkujon. Tiel ekestis, ni diru prefere naskiĝis (ĉar inter suferoj) la fontplumoj. Ili estis elegantaj kaj malelegantaj. Iuj havis apartajn fontplumojn por la ĉiutagoj kaj por la festoj. Ĉi-lastaj estis el oro, kaj nepre decis al ili bela poŝhorloĝo kun ĉeno kaj dika ventro sub la veŝto.

Nu, sed mi jam preskaŭ perdiĝis. Mi parolas pri dikaj ventroj, sed la evoluvojon ili nur baras.

Komence de la 1960-aj jaroj ankaŭ mi trovis min en la frontlinio de la evoluo, ĉar mi ricevis mian unuan globkrajonon. En la lernejo la sinjoro instruisto rigardadis ĝin kaj konstatis, ke tio estas stultaĵo, kaj malpermesis uzi ĝin. Eble miajn unuajn versojn mi verkis per ĝi. Al la knabinoj mi tute ne devis amindumi siatempe, tion komplete plenumis la globkrajono.Mi devis nur rikolti la kisojn de la knabinoj kaj la batojn de la enviaj knaboj (kiuj plurfoje volis rabi la sekretan esencon de mia kapablo).

Sed se vi ne avertas min, vidu, mi ĉiam parolas pri aliaj, tedaj aferoj. Knabinoj tute ne interesas vin.

Ni revenu al la globkrajono. Tiam mi ne sciis, ke ĝi estas rezulto de laboro traarkanta la mondon de Hungario ĝis Argentino. Kaj la tutan vivon de iu hungara-juda junulo, kiu laboris kun sinjoro Goy. Venu la sekaj faktoj, ĉar la vantaj vortoj ĉiam nur frapadas siajn flugilojn, kaj se oni ne lasas ilin flugi, ili mortas, sed antaŭe ili atakas sian mastron.

La ciferoj estas aliaj. Ili estas harditaj soldatoj. De pafaro kaj de salvo.

Venu la ciferoj:

29a de septembro 1899 : Li naskiĝas en Budapeŝto.

1921—1938: Li laboras ĉion, kelkajn profesiojn li praktikas paralele: ĵurnalisto, skulptisto, pentristo, kritikisto, aŭtokonkuristo, borsagento, hipnotizanto, aŭtokomercisto kaj inventisto.

1930: Li prezentas sian propre inventitan lavmaŝinon.

1931: En la Budapeŝra Internacia Foiro li prezentas sian unuan globkrajonon.

1938: Li fuĝas al Parizo.

1939: Li alvenas en Argentino.

10a de junio 1943: Li patentigas sian plibonigitan globkrajonon.

1944: La angla Reĝa Aerarmeo enkondukas la uzadon de la globkrajonoj.

1945: La globkrajonoj disvastiĝas en Usono.

1954: Firmao Parker enmerkatigas siajn unuajn globkrajonojn.

1960: Uzado de la globkrajonoj disvastiĝas tutmonde.

24a de novembro 1985: Li mortas en Buenos Aires.

La demando: KIU LI ESTAS?

Alia demando: Ĉu ni povus tiel komune desegni lian profilon? Cxu ni povus kolekti verkojn, bildojn, dokumentojn pri li kaj evidente pri la globkrajono? Tiel komune, ĉar mi jam scias, ke la historio de globkrajono ne traarkis sed trateksis la mondon.

Globkrajono estas vere krajono de nia Globo.