(Esperanto-tendaro de pentristoj, 2007)
 
Tristo de rikoltantoj en ŝiaj okuloj
mildiĝe, fortiĝe;
ŝia korpeto ekvibras, kiel
la animo tajde tremas-ĉitas:
ventblovita, -pacigita lago.
 
Estas nek kajo, nek suba ŝtono,
ondas nur la kampo,
la lumo surhavas vualon
el memoroj sonoraj belaj,
kaj ĝi senvestiĝas:
ĝi banas siajn enormajn formojn
en la ondoj verdaj, orblondaj, -brunaj.
 
Karulino, mia tristokula,
zorgema rikoltanto de vidaĵoj,
ĝis kiam vivas la penso, diru,
se ĝi ekiras sur tufoj de kotherboj
fajfante, siajn plumpajn membrojn 
missvingante adoleskule,
kun konkeremo;
ĝi ne toleras prizonon de vidaĵo,
ĉar ĝi estas pli ol lumo de la ĉieloj,
pli ol grasaj ombroj de la tero.
 
Sankta Johano de Nepomuko,
vilaĝloke mur Johanĉjo,
la akvoj forfluis de sub li,
nun li gardas la rartrafikan stratangulon,
kun apatia rigardo 
li iĝas patrona sanktulo por ĉiu,
kiu nur volas.
 
La rikoltantoj marŝas kun flagaj kantoj,
sed la tristo enokule,
ondoj de la kampoj surpiede,
foj-foje svingiĝas la ĉielo,
kaj ne eblas finrikolti;
la rikolto neniam estas finita,
ili ĉiam malgajas,
vanas la kantoj,
vanas taŭzita anhelo de la animo,
vanas la disradia, aŭreoliĝa plezuro,
kiel de la stomakoĉirkaŭaĵo
ĝi radias elanon en la manon,
ĝi donas akron al la rigardo,
purpuron al la ekzisto.
 
Karulino, mia tristokula,
kien portas la penso?
Ni ambaŭ scias,
ke ne gravas...
Eternas nur la verkado.

(Aperinta en LA KARAVELO, n-ro 1.)