Estis foje maljuna reĝo kaj liaj tri belaj filinoj. Unu piedo de la reĝo estis jam en ĉerko, li volonte edzinigus ĉiujn siajn tri filinojn. Tio estus eĉ ne malfacila, ĉar li havis tri landojn, do ĉiuj liaj tri filinoj ricevas po unu landon. Tamen, kiel ne ekzistas tri samformaj pomoj, tute same ankaŭ la tri landoj ne estis samformaj.

Foje do, la reĝo diris al siaj filinoj, ke li donos la plej belan landon al tiu, kiu lin pleje amas. Laŭvice li demandis la filinojn, komencante ĉe la plej maljuna:

-- Respondu al mi, kara filino, kiel vi amas min?

-- Kiel kolombo puran tritikon – diris la filino.

-- Kaj vi, kara filino? – li demandis la mezan.

-- Mi tiel, kara patro, kiel oni venteton en varmega somero.

-- Nu, mi demandas nun vin – li turnis sin al la plej malgranda --, diru, kiel vi min amas?

-- Tiel, kara, patro, kiel homoj la salon! – respondis la plej malgranda reĝidino.

-- Kion vi parolas, vi, sentaŭga animo! – alhurlis ŝin la reĝo. – Forpuriĝu el mia kortego, eĉ el mia lando! Mi eĉ ne vidu vin plu, se nur tiom vi amas min!

Vane ploris, petegis la reĝidino, vane ŝi klarigis, ke la homoj tiel kaj tiel ĉi ŝatas la salon – ne plu estis pardono: la eta reĝidino devis foriri al la vasta mondo.

Ekiris la eta reĝidino amare plorante, kaj ŝi erarvagis en densan arbaregon. De tie ŝi ne povis elbarakti, ŝi faris tranoktejon en kava arbo, kaj ŝi elvenadis en la arbaron kolekti fragojn, rubusojn, avelojn, ĉion, kion ŝi trovis, tiel ŝi vivadis sola.

Foje, kiam pasis eble plena jaro jam, hazarde aperis tie la najbara reĝido, kaj li ekvidis la reĝidinon inter la frambujoj. Sed jes ja, ankaŭ la reĝidino rimarkis la reĝidon, kaj ŝi treege ektiminte kuris en la kavon de la arbo. Postiris ŝin la reĝido kaj enparolas:

-- Kiu estas ĉi tie? – la reĝidino retiriĝis al angulo de la kavo, ŝi timtremis, kiel folio de poplo, kaj unu vorto ne estas multa, eĉ tiom ŝi ne diris.

La reĝido demandas denove:

-- He! Kiu estas ĉi tie? Ĉu homo aŭ diablo? Se homo, tiu tuj elvenu, se diablo, tiu iru tuj en la fundon de la infero!

La reĝidino ankaŭ nun ne kuraĝis ekvoĉi.

Ankaŭ trian fojon demandas la reĝido:

-- He! Kiu estas ĉi tie? Diru, ĉu homo aŭ diablo, ĉar mi tuj enpafos!

Sed je tio la reĝidino jam terure ektimis, kaj ŝi el arbokavo elrampis snufete-ĝemete. Ŝia vesto estis ĉifonita, malpura, ŝi hontis forte, kaj inter amara falado de larmoj ŝi rakontis al la reĝido, kiu ŝi estas kaj kio. La reĝidino ekplaĉis al la reĝido, ĉar kiel ajn ĉifona, kiel ajn malpura estis ŝia vesto, ŝia vizaĝo estis agrabla kaj bela.

Bele, milde li prenis ŝian manon, li kondukis ŝin hejmen en sian palacon, tie li vestis ŝin per valoregaj, oraj-diamantaj vestaĵoj, kaj eĉ du semajnojn li ne atendis, nek unu, mi pensas, ke eĉ ne solan tagon, eble eĉ ne solan horon, ili geedziĝis, kaj ili faris tiel grandan nuptofestenon, ke nu.

Fluis-pasis la tempo, la juna paro vivis en granda paco, ili amis unu la alian, kiel du kolomboj.

Diras foje la reĝo:

-- Nu, edzino, tiam, kiam mi vin unuafoje ekvidis, mi ne tro esploris, kial vin forpelis la patro. Malkovru al mi la puran veron.

-- Sinjoro de mia animo – diras la reĝino --, mi alie eĉ nun ne povas diri. La patro demandis min, kiel mi lin amas, kaj mi respondis: kiel homoj la salon.

-- Bone – diris la reĝo -, mi faros ion, mi scias, returniĝos al vi la koro de via patro.

Kiel, kiel ne returni ĝin, pri tio li nenion menciis al la edzino, sed li nur eniris la alian ĉambon, al la maljuna reĝo li skribis leteron invitante tiun al tagmanĝo. Nu, foriris la letero sekvatage, kaj triatage venis la reĝo per sesĉevala kaleŝo.

La juna reĝo akompanis la maljunan reĝon supren en la palacon,. En a plej belan ĉambron de sia palaco, tie estis jam primetita la tablo por du personoj. Ili sidiĝas ĉe la tablo, la servistoj portas la pli kaj pli bongustajn manĝaĵojn, tamen por ne miksi miajn vortojn, la pli juna reĝo estis ordonanta, ke por la maljuna reĝo oni kuiru, baku ĉiujn manĝaĵojn separite – sen salo.

Nu, tiu estis ja la tagmanĝo! Gustumas la maljuna reĝo la supon, li ĉerpas el ĝi unu kuleron, du kulerojn, sed li ja tuj demetis la kuleron, li ne povis manĝi la supon, ĝi estis tiel sensala. Pensis en si la maljuna reĝo: el tio ĉi oni forgesis la salon, sed nepre estos en la salkuiritaĵo. Estis en ĝi eĉ ne tiom, kiel papavero. Oni portis la viandaĵojn laŭvice bele, sed oni povis ilin tuj reporti, ĉar la olda reĝo nur langopinte tuŝis ilin, li eĉ ne mordis en ilin, tiel terure sensalaj, sengustaj estis ĉiuj valoregaj viandaĵoj. Sed tion jam ne povis elteni senvorte la maljuna reĝo:

-- Aŭdu, mia juna frato, kian kuiriston vin havas, kiu kuiras-bakas sen salo?

-- Li kuiras-bakas ĉiam kun salo, Via Frata Moŝto, sed mi aŭdis, ke mia reĝa fratsinjoro ne ŝatas la salon, do mi ordonis, mi senkapigos lin, se li metos nur papaveron da salo en la manĝaĵojn.

-- Nu, juna frato, vi tre malbone agis, ĉar mi forte ŝatas la salon. De kiu vi aŭdis, ke mi ne ŝatas ĝin?

-- Mi ĝuste de via filino, Via Frata Moŝto – diris la juna reĝo.

En la sama palpebrumo ekapertas la pordo, enpaŝis la reĝino, la plej juna filino de la maljuna reĝo.

Ho, dio mia, ĝojis la maljuna reĝo! Ĉar jam tiutempe li bedaŭris plenkore, ke li forpelis la filinon, kaj ekde tiam li serĉigis ŝin ĉie tralande-tramonde. Nun ja li donis al la plej malgranda filino la plej grandan landon. La juna reĝo tuj prenis en la manojn ankaŭ tiun landon, kaj ili eĉ nun vivas, se ili ne mortis.