Imre Szabo Published on May 2nd, 2009
by Imre Szabo

Imre Szabo's blog

Browse posts
Szabó Imre: Pensoj pri PURAKORE de Attila József (TISZTA SZÍVVEL)
Posted on September 7, 2009
4 comments (latest 6 weeks ago)
Nelly Sachs (1891—1970) KAJ NI, KIUJ TIRAS
Posted on August 6, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Por festi la iamon
Posted on June 21, 2009
Attila József: PURAKORE
12 comments (latest 2 months ago)
Imre Szabó: Ne plu estas
Posted on April 12, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Attila József: Listo de liberaj ideoj (fragmento)
Posted on April 10, 2009
5 comments (latest 7 months ago)
La sikula-hungara rovaŝo
Posted on January 31, 2009
6 comments (latest 9 months ago)
Dezső Kosztolányi: Kristnasko (traduko)
Posted on December 24, 2008
9 comments (latest 10 months ago)
Kuiru Mondo!
Posted on October 23, 2008
11 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 424 times

Attila József: PURAKORE

Saturday May 2nd, 2009 at 05:15PM
Tiszta szívvel

Nek plu patro, nek patrin’,
nek plu di’, nek patrujsin’,
nek lulil’, nek mortkovril’,
nek amanta kisobril’.

Faste venas tria tag’,
malplenegas la stomak’.
Dudek jaroj – jen potenc’,
vendas ilin mi sen senc’.

Se neniu emos min,
la diablo prenos min.
Purakore krimos mi,
Eĉ ne murdi timos mi.

Min kaptiton post pendum’
oni kovros per la hum’,
por mortigi kreskos flor’
sur belega mia kor’.


Esperantigis Imre Szabó.




12 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
Dankon nin malkovrigi Attila Joszef. Mi legis, ke li estas la plej granda hungara poeto de l'jarcento, sed en Francio li estas tute ne konata, jen kio utilas Esperanto !
Diru pli pri tiu patosa kaj mistera poemo kiam ĝi estis verkita ? pri kiu ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
József; prononcu: jo:ĵef.

zs - ĵ
sz - s
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Imre Szabo says:
Mi verkis longan respondon por vi, sed la sistemo elĵetis min kaj malaperis la tuto, plurhora mia laboro. Mi bedaǔras, sed nun senespere mi retiriĝas.
Dume mi strebas sendi al vi per Iperpoŝto studon pri la poemo. Ĝin mi povas sendi al ĉiuj interesiĝantoj laǔ peto.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 6 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
Imre, mi proponas, laŭ via disponebla tempo kaj emo, skribi artikolon en vikipedio (eĉ se malgranda), poste sufiĉos komuniki la publikigon al e-ipernitanoj.
Krom tio, mi donos al vi ideon pro malpliigi riskon de malapero de gravaj/longaj tekstoj. Skribu ilin en aparta dokumento per programo de via komputilo kaj nur post la savo (registro) vi kopiu kaj gluu ĉe Ipernito.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 6 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Mi eĥas Karulon. Jam ekzistas povra artikoleto pri Attila József: eo.wikipedia.org/wiki/Attila_József
Vi povus vigligi tiun artikolon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Hanka says:
Imre, vi bele deklamas :-)
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
La poemon tradukis (Imre diros, kiom da personoj, sed inter ili certe) Kalocsay, kiu (kontraste al Imre) ne konservis la silabnombron, la ritmon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kara Blazio!
Vere la silabnombro estis la ĉefa kaǔzo, mi devis fari kanteblan version. Do, mi faris la tradukon ne pro malestimo al Kalocsay. Unu el miaj ĉefaj taskoj estis komplete forgesi liajn solvojn antaǔ ol prezenti la miajn.
Kiel signo de mia estimo al li staru ĉi tie lia taduko:

Attila József

KUN PURA KORO

Patron, panjon, hejmon, dion
Mi ne havas, nek patrion,
Nek lulilon, nek ĉerktolon,
Amon, kison aŭ brustmolon.

Mi tri tagojn fastas tute,
Jes , ne manĝis absolute.
Dudek jaroj – ho, potencas!
Ilin vendi mi intencas.

Se neniu ilin pretendos,
Al diablo mi ilin vendos:
Mi purkore elrabos domon,
Se necese, murdos homon.

Sekvos kapto kaj pendumo,
Kovros min beata humo,
Kreskos morto-porta floro
Sur belega mia koro.

Tradukis Kolomano Kalocsay
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Mi ne pensas, ke estas signo de malrespekto ion retraduki, vi meritas dankon kaj gratulon, evidente.

Estas alia afero, ke vivantaj artistoj de tradukado povas suferi, se iu ilin provas superi eĉ nur pri detaleto. Pro "duonklereco", pro mia supraĵeco kelkfoja, kaj pro memoroj pri sinjoro Fehér mi ofte timas rilati al demandoj de la arto.

Mi iom dubas pri plej-konveno de la vorto *pretendi*, sed tio restu mia dubo malcerta,
mi ne pretendas esti prava. La kontrasto-paralelo en la unua strofo ne povis sekvi ĝismaksimume la hungaran (sintaksan formon), sed la senco kaj la strofo-formo estas ĝustaj. (Pardonu min pro la iom facilanima formulado de miaj impresoj).

Amike

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 5 months ago.
Ĝoano says:
Kara Imre:
Ĉu mi povas doni la informon, ke tiun poemon vi publikigis en la literatura revuo La Karavelo n-ro 4 (p. 13), de januaro 2008 (http://www.esperantopt.com)? Do, donita la informo.
Mi ŝatis la deklamon.
Gratulon!
Ĝoano
Posted 5 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Laŭ mi ĝi estas bonega traduko. Gratulon!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Zdenka Rojc says:
Elkorajn gratulojn pro la traduko kaj la deklamo! Mi petas vin por la studo de la poemo. Cetere, via bela, profunda vocho memorigas min al la fama moderna poeto esperanta. Eble vi provu diveni?!
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...