kuras la tempo haj kiel ĝi kuras
ĝi levadas la krurojn
kvazau el fajro,
el viva braĝo ĝi levadus ilin
sed por paroleti kun vi
mi haltus en domenirejo
ne ĝenus min
ke mortero defalas morte
kaj ŝpruce lavangas la kelfetoro
bele silente
mi ordonus
al la elementoj
mutiĝu nun
ĉar mi devas voĉi
sidiĝu humile ĉepiede
ĉar nun ankaǔ anstataǔ vi
mi voĉos
ekflagros la tero bluafajre
ĝiaj sveltaj branĉoj ĉielaj radikoj
mi voĉos nun ankaǔ anstataǔ vi
sed mi devas iri
ne plu estas vortoj
nur la ĉionviŝa vetero de tempo
Send a message
Search for members
Margita says:
mallongan momenton
de hela feliĉo
kaj gardi eterne...
Forkuras la tempo,
foriros ni
Imre Szabo says:
sen porti homojn.
Jakvopro says:
Dimitrije Janicic says:
pasas la tempo, pasas ni, sed belaj versoj restos.
Dankon por bela poemo.