Imre Szabo Published on April 10, 2009
by Imre Szabo

Imre Szabo's blog

Browse posts
Nelly Sachs (1891—1970) KAJ NI, KIUJ TIRAS
Posted on August 6, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Por festi la iamon
Posted on June 21, 2009
Attila József: PURAKORE
Posted on May 2nd, 2009
12 comments (latest 2 months ago)
Imre Szabó: Ne plu estas
Posted on April 12, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Attila József: Listo de liberaj ideoj (fragmento)
5 comments (latest 7 months ago)
La sikula-hungara rovaŝo
Posted on January 31, 2009
6 comments (latest 9 months ago)
Dezső Kosztolányi: Kristnasko (traduko)
Posted on December 24, 2008
9 comments (latest 10 months ago)
Kuiru Mondo!
Posted on October 23, 2008
11 comments (latest 11 months ago)
Attila Schimmer kantos Esperante en hungara Radio
Posted on October 13, 2008
6 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 786 times

Attila József: Listo de liberaj ideoj (fragmento)

Friday April 10, 2009 at 08:00PM

La 11-an de aprilo 1905 naskiĝis eble la plej granda hungara poeto Attila József. (Li mortis la 3-an de decembro 1937.) Mi rememoras hodiaǔ pri lia naskiĝtago, kiun ni festas kiel la Tagon de Poezio en Hungario, tradukinte fragmenton de unika maloftaĵo (kiun ankaǔ hungaroj ne ĉiuj konas). Pro grava psiĥa malsano li devis partopreni psiĥoanalizon. La psiĥologino tiam petis lin skribi liajn liberajn asociadojn. Ni povas trovi en ĝi radikon de multaj poemoj. Sed ankaǔ tiu ĉi fragmento multon malkaŝas pri la homo, kies nomo estis Attila József.



...
akvomelono
akvomelono kun flava pulpo
mi volonte estus irinta al la vendejo, se panjo ne resendus tiel ofte, kion mi alportis, tio estis tre malhonestige jam ĉar mi mem devis tie surloke kontroli, ĉu la varo estas bona, kaj se mi jam akceptis, kiel reporti ĝin
kaj estis same malhonestige, ke mi portu kokinon malsupren al la placo por paŝti ĝin, kaj la aliaj knaboj priridegu min
kaj estis malhonestiga ankaǔ la pajloĉapelo en la azilo por orfoj -- de malproksime ĝi informis jam, ke azileja estas
ankaǔ la mantelo
la ĉapelon mi entondadis ĉirkaǔe mi estis draŝita, mi ne povis mensogi krom ke ne mi tranĉadis ĝin
ankaǔ sekvafoje mi tondadis la randon, mi estis denove draŝita
kvankam mi volis tiel esti hejme -- kial mi estas azileja knabo
panjo venis vizite kaj lasis min tie mi kredis, ke ŝi portos min hejmen
ankaǔ familio Makai diris al ĉiu, ke mi estas akceptita malriĉa infano
ankaǔ ĉe Rapaport mi estis "akceptita malriĉa infano", verwahrlos
ankaǔ ĉe Gyömrői, ja mi ne estas lia honorario
ankaǔ en la movado mi estis vicigita al la prabovoj (intelektuloj)
mi estas akceptita malriĉulo
mi havas neniun
ankaǔ Judit traktas min same
mi mortigos Attila-n József
nokte mi imagis, ke la 1-an, por kiam Gyömrői difinis terminon, mi enbuŝigos al mi la gastubon, profunde mi enspiros, ĝisfunde kaj ĉio estos finita
kaj tiel bone estis poste longe-longe spiri: mi vivas
jen la kolo, ne tranĉis ĝin la trajno
ankaǔ la lango ne estas eltranĉita
sed al kiu mi parolus
tio estas el poemo
laterno
........ neceseja [!]
la skarabojn ĉiujn ne eblas ekstermi
mi estas frenezeta kun zumantaj skaraboj en la kapo
mi estus ŝatinta havi lukanon por jungi ĝin al alumetskatolo
dio mia, vidu, tiel silenta mi estis en Monor
tiel malbone estas, ke ne ekzistas Dio
dum la tuta vivo vane mi strebadis, vane mi estis bona, vane mi estis malbona
eble mi amis panjon nur tial, ĉar ŝi donis manĝi, mi povis ien hejmen iri
kion mi amus pri la patro -- li vivas
Mátyás tér 4 (placo Matiaso 4), ĉe la parenco de Pászty mi ĉiam manĝis tiel bonan salamon
ŝi donus al mi eĉ pli multe, sed mi hontis jam tiom multe manĝi, kiom mi ŝatus
kio etas pri tio por plori
ankaǔ aliaj hontas
de la aliaj mi lernis honti
tra la strato Óriás mi iris tien
kiam mi portis la lakton al la familio Makai (tra la strato Szigony) tiel multe mi gapis sur la strato
mi devus rapidi, sed, dio mia, kial mi estus rapidinta
kaj el la kliniko mi portis la tagmanĝon en la manĝaĵportujo
kaj ankaǔ el la kuirejo por malriĉuloj
mi ne scias, ĉu? kio estis la manĝaĵo pri kiu mi memoras (rizo kun brasiko)
eble terpomkaĉo
aǔ fabaĵo
aǔ brasikaĵo, ĉu?
alia bras. Kiun mi manĝis en la Kafejo Japán, kun buloj
bulkobuloj
marmeladaj buloj
runca lardo, tio ne estas bongusta
ankaǔ la botojn mi ŝmiris per runca lardo en Öcsöd

5 Comments / add your comment?

Dimitrije Janicic says:
Bonege! Dankon, Imre!
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Milokula Kato says:
Imre, vi skribis: Ni povas trovi en ĝi radikon de multaj poemoj.
Ĉu la apartaj linioj de la skribaĵo iĝis poemeroj? Ĉu mi ĝuste komprenis?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Nu tamen ne tiel rekte! Tiun skribaűon li devis fari por sia psiĥologino. (Al kiu li cetere enamiĝis.) Li ricevis kajeron de ŝi, kiun li devis plenigi per senkontrole skribata teksto, per t.n. liberaj asociaĵoj. La teksto estas infane sincera. En ĝi aperas la radikoj de multaj liaj poemoj, ja lia cerbo daǔre turnadis ĉirkaǔ la temoj, kaj tiel la poemoj eniris ankaǔ la plej profundan tavolon de la subkonscio. Kaj mi vidas, ke la temoj kiel ligiĝas al la plej intimaj travivaĵoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Mi ĝojas, ke vi rememoras pri József Attila, kaj Tago de Poezio.
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Por mi József Attila estis le plej bona "moderna" poeto, kaj Arany János la plej bona "klasika".

Estas interese, ke kvankam multajn poemojn de Petőfi mi same alte taksas, mi supozas, ke la menciitaj du estas super li en la tereno de poezio.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...