Hungaroj havis en Eǔropo la trian kompletan skribosistemon (se ni nombras ilin iom skemisme preterlasante la skribojn lineajn A kaj B) post la pragreka kaj latina. La sekva teksto estas Esperanta antaǔparolo al hungarlingva faklibro.
La sikul-hungara rovaŝo ('noĉoskribo') estas parto de la universala kulturo de la homaro, spirita produktaĵo de praa civilizacio, kiun kreis hungaroj kaj iliaj prauloj en la hostoriaj epokoj. Ĝiaj deveno, ekesto kaj parenceco kun aliaj skribsistemoj estas ĝis nun temo de sciencaj esploroj. En la rondoj de esploristoj kaj rovaŝistoj ekzistas amaso da teorioj pri tiuj demandoj. Estas ekskludante ĉiujn dubojn la fakto pruvita per objektaj memoraĵoj, ke la hungaroj en la 9a jarcento en sia propra lingvo vaste uzis rovaŝon, kiu permesas la konkludon, ke rovaŝo estis uzata ekde pluraj jarcentoj pli frue.
Ankaŭ en la Hungara Reĝlando simile al multaj landoj en Eŭropo ekde la 9-a jarcento la latinaj lingvo kaj literoj iĝis karakterizaj en la oficialaj ŝtatdirekta kaj eklezia dokumentadoj. Spite al tio rovaŝo ĝis nun restis daŭre uzata en iuj partoj de la hungara lingvoareo, kaj inter la simplaj paŝtistoj, sikulaj lignoskulptistoj, kaj inter la nobeloj, respektive pastroj, eĉ en certaj periodoj ĝi servis ankaŭ en la kriptografio. Rovaŝo ne nur transvivis la ŝtormojn de la mezepoka kaj novepoka historio, sed dume ĝi senĉese evoluis, kaj en jardekoj de la ĵuspasinto ĝi atingante senprecedencan popularecon akomodoĝis ankaǔ al la pretendoj de la nuntempo, kiam aperas libroj, gazetoj kaj hejmpaĝoj en la sikul-hungara rovaŝo, ĝin aplikas bildoj, skulptaĵoj, dizajnaj solvoj kaj publikspacaj surskriboj, respektive dank' al elokventaj instruistoj dekmiloj da gejunuloj ellernas la nacian skribon.
La de jaro al jaro vastiĝanta komprenantaro kaj ŝatantaro de la sikul-hungara rovaŝo ĝis nun atingis la grandecon de plurcentmiloj, kio necesigis establi la kondiĉojn de la moderna aplikado de la nacia skribsitemo. Partoj de tiu ĉi procezo estas la laǔforma unuecigo, la modernigo de la skribreguloj, respektive la teĥnika normigo, kiujn realigis rovaŝistoj kadre de komunuma kreado -- tutsame, kiel tion faris ankaǔ la paruloj dum la konservado kaj evoluigo de la skribo. La jena libro prezentas stacion de tiu ĉi tradicikonserva, krea laboro: la 4-an de oktobro 2008. la komunumo de la sikul-hungaraj rovaŝistoj kunvenis en urbo Gödöllő al konsultiĝo Vivanta Rovaŝo por levi la nacian skribsistemon de la hungare parolantoj en la mondon de komputado.
El la vivantaj kaj efektive uzataj skribsistemoj en Eǔropo laste nur la sikul-hungara rovaŝo ne estas parto de la normo UNICODE ebliganta la ĝeneralan aplikadon en la komputado, tial la organiziĝanta komunumo de rovaŝistoj interrete kaj realvive sub la gvido de D-ro Gábor Hosszú oficiale transdonis la normoprojekton N 3527 konsulteblan ankaǔ ĉi-libre. Estas firma celo de la komunumo pere de kiel eble plej vasta konkordo kiel eble plej rapide realigi la ennormigon, al kio ĉi-voje estas petata la subteno ankaǔ de la Kara Leganto.
La aǔtoroj de la libro opinias, ke la sikul-hungara rovaŝo estas mirinda trezoro de la prauloj, mistera heredaĵo por la ĉiamaj posteuloj, kiun kun decaj estimo kaj honesto modernigite pludoni estas devo. Tio estas aktuala precipe nuntempe, ja la pensaro kaj bildaro de la nacia skribsistemo, respektive pere de siaj organikaj kontaktoj kun la hungara lingvo kaj kun preskaǔ ĉiuj kampoj de la hungara kulturo povas esti ŝlosilo al la tiom sopirata hungara spirita renoviĝo.
Send a message
Search for members
Aleksandro Horváth says:
Péter Kovács says:
zalaegerszeg.blogspot.com/search?q=runa
Tereza Kapista says:
Péter Kovács says:
Vi skribas: "Hungaroj havis en Eǔropo la trian kompletan skribosistemon...".
Kiu asertas, ke ĝi estas la tria? Mi pensas, la hungara noĉskribo (runo) estas pli olda, ol la latina alfabeto kaj almenaŭ samaĝa kun la pragreka, se ne pli olda (se oni konsideras la komunan fenician originon de la hungara runskribo kaj de ĉiuj eŭropaj skribsistemoj).
Imre Szabo says:
Nuntempe estas laǔmode, ke nenio estas certa. Kelkaj asertas jam, ke hungaroj ĉiam ĉeestis en Eǔropo. Mi uzas la formon rovaŝo laǔ la konsultado kun la verkintoj de la libro, kies antaǔparolo estas tiu ĉi mallonga konigo. Rovaŝo estas speciala hungaraĵo same, kiel palinko (la fruktobrando), asuo de Tokaj aǔ sodakvo, ktp. Ĝi diferencas disde la runskriboj. Oni nomas nur la hungaran skribsistemon rovaŝo. Kiu kaj kiel nombris rovaŝon la tria -- verdire mi ne scias (mi nur tradukis la hungaran tekston).
Sulko says: