Tiel mi deziras al ĉiuj miaj karaj geamikoj tre feliĉajn festajn tagojn! Pri la hungara poeto Dezső Kosztolányi multaj scias, ke li senescepte ĉiam uzis verdan inkon. Sed pri la kialo malmultaj scias nur... Mi propraokule vidis lian hungarlingvan poŝtkarton. Mi citas el ĝi: "la internacian lingvon Esperanto ankaǔ mi mem parolas". Li ellernis ĝin kiel 17- aǔ 18-jara junulo.
muĝas la forno, densas la neĝblovo,
lamplumo sur la kukoj oras brule,
giras ĵetkubo, varmas laktodoro.
Kiuj forestis, ĉiuj nun kunadas,
kaj ili babiladas dolĉavorte,
dum dise la glaciajn kampojn gratas
vintro per bluaj, akraj ungoj forte.
Abiodoro enaere krozas,
arĝentspegule la Kristarbo pozas
amiko vin regalas vinokruĉe.
Kaj zumas pia kanto staniole,
sur neĝa pusto ie, mutafore
lokomotivo svagas ek-ekmuĝe.
Esperantigis Imre Szabó
Send a message
Search for members
Aleksandro Horváth says:
Ezüst esőben száll le a karácsony,
a kályha zúg, a hóesés sűrű;
a lámpafény aranylik a kalácson,
a kocka pörg, gőzöl a tejsűrű.
Kik messze voltak, most mind összejönnek
a percet édes szóval ütni el,
amíg a tél a megfagyott mezőket
karcolja éles, kék jégkörmivel.
Fenyőszagú a lég és a sarokba
ezüst tükörből bókol a rakott fa,
a jó barát boros korsóihoz von,
És zsong az ének áhítatba zöngve…
Csak a havas pusztán a néma csöndbe
sír föl az égbe egy-egy kósza mozdony.
Elinjo, Réka kaj Aleksandro
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Nun li (Kosztolányi) devus pripensi, ĉu revizii sian traduk-pesimismon.
Árpád, kritike, atentigis ankaŭ pri Mihály SZEGEDY-MASZÁK (mihaj segedi-masa:k),
kiu tre multe skribas pri tradukado kaj pri traduk-problemoj de la hungara literaturo (Megértés, fordítás, kánon, eld. Kalligram, 2008).
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 11 months ago.
Tereza Kapista says:
Jozefo Horvath says:
Gratulon por la Kristnaska etoso esperantigita, kaj mi deziras al vi prosperan novan jaron! Amike: Jozefo
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Mi gratulas ankaŭ Jozefon pro la vortaro-kompletigado.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.
Anjopro says:
Mi deziras tre feliĉan novan jaron 2009. Havu ege bonan sanon kaj multe da sukcesoj.
Plej amike, Anjo
Imre Szabo says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Margit Juhász says: