La korepsondlisto estas libere alirebla, ĉiu rajtas aliĝi. Iru al:
Kaj alklaku la ligilon 'Aliĝi al grupo'. Oni devas ensendi receptojn per la sama retpoŝtadreso, kiun oni donis ĉe la aliĝo.
Donace jen kelkaj receptoj:


Meleagra ragusupo kun drakunkolo


Ingrediencoj:
40 dkg-oj da meleagra femuro (sed konvenas ankaŭ kokidfemuro aŭ -brusto),
1 malgranda cepo,
20 dkg-oj da miksitaj legomoj (karotoj kaj petroseloj),
2 dkg-oj da celerio,
10 dkg-oj da pizo (konvenas ankaŭ konservaĵo),
10 dkg-oj da fungoj (konvenas ankaŭ konservaĵo),
5 dkg-oj da faruno,
2 dl-oj da (lakto)kremo,
1 citrono,
drakunkolo laŭ gusto.

La viandon senhaŭtigu, elprenu la ostojn! Distranĉu ĝin en kubetojn. La
dispecetigitan cepon stufu sur oleo kaj metu sur ĝin la viandon. Sekvas la
legomoj diskubigitaj, la pizo kaj la fungoj. Ni plenverŝu ĝin per
viandosuko (pretigeblas ankaŭ el buljonkuboj) kaj densigu per kremkirlaĵo.
Aldonu fajne dispecetigitajn petroselverdaĵon kaj drakunkolon (konvenas
ankaŭ sekigita), poste venu iom da drakunkolvinagro aŭ citronsuko,
malmulte da salo. Se vi uzas konservpizon kaj -fungojn, ilin aldonu al la
supo tiam, kiam la viando kaj la aliaj legomoj jam preskaŭ plene
kuiriĝis.
Kiu ne ŝatas fungojn, tiu povas eĉ forlasi ilin.
Per iom da lakto eblas "malmoligi" la guston de la supo.
Prepartempo: 60 minutoj.




Eterna gisto

Gisto fakte estas gistofungoj; la fungojn oni povas pluvivigi kaj nutri per
miksaĵo.
Se vi ŝatas baki panon, vi ŝparos monon (mi rimarkas, ke la kostoj de gisto
leviĝas ĝis la luno!) kaj vi sendube volos gustumi panojn faritaj de acida
pasto.
Mi uzas aŭ farunmiksaĵon, aŭ terpomomiksaĵon.
Mi aĉetas paketon da gista pulvoro, kaj ĝin solvas en 1/4 taso da akvo. Post
la apero de globetoj -- Por la farunmiksaĵo: mi aldonas 2 tasojn da faruno
kaj 2 tasojn da akvo; ĝin mi kirlas iomete, sed ne gravas se buloj de faruno
restas; la gistofungoj formanĝos la bulojn iom post iom. Tiam, mi kovras ĝin
per tuko, por ke la bakterioj povu spiri (jes, ĝi enhavas laktobacilojn), kaj mi
metas ĝin en varma loko -- sed, ne tro varma. La miksaĵo kreos globetojn dum
ĝi fermentas; kaj kiam ĝi ankaŭ ellasas odoron de biero, ĝi estas preta por uzado.
La tempo bezonata por atingi tiun staton varias. Se ĝi bezonas plurajn
tagojn, oni devus kirli ĝin unufoje tage.
Por la terpoma tipo de miksaĵo, mi boligas eble 3 terpomojn, kaĉigas ilin,
uzante saman kvanton da akvo, kaj aldonas 1 tason da sukero. Tiam, mi
enkirlas la solvaĵon de gisto. La fermenta periodo por ĝi estas same kiel
por la farunmiksaĵo.
-------------
Uzo:
Por unu pano oni uzas 1 tason da acida miksaĵo. Al la restanta
farunmiksaĵo oni aldonas 1 tason da faruno kaj 1 tason da akvo, por nutri
ĝin. Al la terpoma tipo, oni kutime aldonas saman kvanton da terpoma kaĉo
kaj iom da sukero.
Vi povas uzi la tason da acida miksaĵo en via plej ŝatata panrecepto,
memorante, ke ĝi anstataŭigas la giston, kaj iomete la fluidaĵojn.
Mi ĉiam konservas la miksaĵon en la fridujo, ĉar mi ne ŝatas la guston de
tre acida pano, kaj la malvarma temperaturo malrapidigas la fermentadon. Se
mi ne uzas ĝin dum tagoj, mi enĵetas iom da sukero ĉiutage, por nutri ĝin.
Se mi lasas ĝin tre longe, mi devas veki ĝin per la aldono de 1 taso da
faruno, 1 taso da akvo, aŭ sama kvanto da terpoma kaĉo, dum 2 aŭ 3 tagoj.
Kiam ĝi fariĝas tro acida, mi forĵetas ĉion krom 1 taso, kaj rekomencas la
miksaĵon.
GRAVA noto: neniam uzu metalan bovlon. Kredu aŭ ne, la acido reagas kun la
metalo, kaj iomete da metalo solviĝas en la miksaĵon.
-----------
Mi rapide skribis; (pardonu min) mi intencas aldoni recepton por pano post
nelonge!
Ĉu vi konas malsamajn manierojn krei eternan giston?

Senova ĉokolada kuko

kafkulero = 5ml
supkulero = 15ml

Ingrediencoj
1 1/2 tasoj da faruno
1/2 taso da kakao
1/2 kafkulero da natria bikarbonato
1/2 kafkulero da salo
1 taso da sukero
1/2 taso da oleo (mi uzas linoleon)
1 taso da kafo
2 kafkuleroj da vanilo
2 supkuleroj da cidra vinagro

1. Antaŭvarmigu la fornon ĝis 375 F (190 C) gradoj. Preparu la bakpleton (mi uzas por ĝi 20x20 cm/ojn grandan) per baksprajo aŭ ŝmiru ĝin per oleo aǔ margarino kaj ŝutetu kakaon sur ĝin.
2. Miksu la sekajn ingrediencojn -- la unuajn 5 ingrediencojn. En
aparta bovlo, miksu la likvajn ingrediencojn, krom la vinagro. Verŝu
la likvaĵon en la sekan miksaĵon, kaj plene enmiksu.
3. Lasta ingredienco -- rapide enmiksu la vinagron. Ĝi reagos kun la
natria bikarbonato, kaj vi vidos palajn kirlojn en la miksaĵo.
4. Baku ĝin dum 25--30 minutoj.
Mi kutime servas la kukojn sen glazuro.

*

Nu, eble tio montris jam la variecon de la temo. Valoras aliĝi ne nur al tiuj, kiuj instruas la lingvon kaj la kuiradon, sed ankaǔ al tiuj, kiuj ŝatas simple nur manĝi.