About this blog

  • 29 posts
  • 8946 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 6, 08

Poemo en 19 lingvoj pere de Esperanto

Mi volas danki al la ĝisnunaj verkistoj, kiuj helpis organizante kaj mem tradukante mian poemon al siaj etnaj lingvoj. Donace mi volas eternigi ilian nomon per miaj maleternaj rimedoj, ekzemple ĉi tie en Ipernity. Ŝajnas jam la unuaj briloj de la plenumo de la plano: kiam ĝi estos tradukita en minimume 20 lingvojn, tiam ĝi estos transdonata al Leonard Orban, prilingva komisaro de Eǔropa Unio, kiel dokumento pri la kulturperaj fortoj de Esperanto.

read more
© Published at 13:20 ( 5 comments / 165 visits )
This post is public

July 6, 08

La porkideto kaj la lupoj (popolfabelo el la hungara)

Ni multopas, kiuj ne havis infanaĝon esperantistan. Kaj jam eĉ ne havos, se ni ne faros por ni mem. Ni faru por ni infanaĝon! Kaj ne nur por ni mem, sed ankaó por la infanoj, kiuj postulos ĝin de ni. Mankas, terure mankas, junaj patrinoj scias tion, kiuj volas eduki Esperante siajn gefilojn, mankas la porinfanaj literaturaĵoj. Tial mi ektradukis nun fabelojn. Kaj unu mi transdonas nun tuj. Por interesiĝantoj mi sendos hungarajn, ĵustradukitajn fabelojn.

read more
© Published at 12:18 ( 2 comments / 66 visits )
This post is public

July 5, 08

Aĉetu Esperanto-hundidojn!

Havante du karajn aferojn oni nepre volas kunligi ilin. Tiel okazis ankaǔ ĉe esperantistoj-hundŝatantoj. aj ili deklaris sian hundospecion Esperanta hundo.Pri Esperanto mi ne devas multe rakonti al vi, sed pri la hundoj, jes. Ilia specio estas blanka svisa ŝafhundo (parencoj de la germanaj ŝafhundoj, sed la haroj estas ĉiam neĝblankaj). Ili estas veraj familianoj, ili lerte savas homojn el lavangoj. Sed vi vidos la bildojn ĉe la ligilo.
Nun la mastro de la hundidoj volas vendi ilin. Esperantistoj ĝuas signifan rabaton. La peto estas sur kiel eble plej multaj hundistaj blogoj aperigi la anonceton en diversaj lingvoj. sed mi ne havas tiom da lingvoj, kiom vi. Bonvolu helpi! Rekte kontaktiĝu kun ŝi, ĉar somere mi malofte estos apudkomputile. Koran dankon!

read more
© Published at 14:52 ( 2 comments / 81 visits )
This post is public

May 31, 08

Ĉeno de koincidoj

Tiun ĉi suban tekston mi ricevis de amiko. Mi nur Esperantigis ĝin. Mi ne scias, kiu verkis ĝin, ĝi eble apartenas al la vasta folkloro de interreto.   En la mondo la plej danĝeraj serpentoj estas kolubredoj. Jes, kolubredoj, nek krotaloj, nek kobroj, sed kolubredoj. Tion povas pruvi pli bone nenio ol la sekva okazaĵo.read more
© Published at 17:09 ( 17 comments / 377 visits )
This post is public

April 17, 08

Imre Szabó: Sen antaǔjuĝoj -- Attila Schimmer intervjuata

"Mi estas dankema al la sorto, ke mi havis la eblon vidi la mondon tra aliaj okulvitroj kaj vivi sen antaǔjuĝoj. Tion mi ne lernis en mia infanaĝo. Tion mi ellaboris por mi mem. Mi neniam estis kredanto. Mi ĉiam volis scii. Sciantoj neniam havas antaǔjuĝojn. Sciantoj scias, kiel multe ili ne scias. Sciantoj estas ankaǔ serĉantoj."

read more
© Published at 10:40 ( 63 comments / 1137 visits )
This post is public

April 13, 08

Imre Szabó: Ursodanco -- proverboj pri ursoj

Ni parolas. Ni uzas la lingvon skribe. Kaj ni timas, ke eble ni diras ion, kio estas nekomprenebla al la alia parolanto. Kaj tiel ni forlasas la bildan parolon, kvankam tiu povas multe variigi nian lingvaĵon. Zamehof tial Esperantigis ankaǔ proverbojn. Nun mi transdonas al vi bukedon da hungaraj proverboj, pli-malpli laǔvorte tradukitaj. Aldonu viajn nacilingvajn proverbojn! Ni faru eksperimenteton, ĉu ili estas, aǔ ne estas kompreneblaj. (Strebu traduki ĉiujn fajnaĵojn!) 

read more
© Published at 14:00 ( 7 comments / 290 visits )
This post is public

April 11, 08

Attila József: Je mia naskiĝtago

En 1905 ĉitage en Budapeŝto naskiĝis Attila József, renoviginto de la hungara poezio. Lia naskiĝtago estas nun la Tago de Poezio. Mi rememoras pri li modeste per mia traduko de Születésnapomra, kiun li verkis en 1937, en sia lasta vivojaro. 

read more
© Published at 21:03 ( 16 comments / 481 visits )
This post is public

April 2nd, 08

Koncerto de Attila Schimmer en Budapeŝto

Gekaraj, mi ne sukcesis transporti la afiŝon de Attila, do ni kontentiĝu kun la ligilo www.ipernity.com/doc/28018/1384236. Vizitu ĝin, kaj kiu povos en Budapeŝto aǔskulti la koncerton, nepre venu la 5an de aprilo!
Amike Imre
 
*
 
Ni estas jam post la koncerto. Nun mi deziras neniel eltiri min desub la influo.
Attila havas raran talenton de Dio. Ĉu talenton? Tute ne! Talentojn plurajn, ĉar li estas eminenta kantisto kaj aktoro kaj dancisto kaj baletisto kaj artisto kaj... Kaj ĉion ĉi li kapablas bele kiel bukedon transdoni ridetante gaje al la altestimata publiko. Ankaǔ fizike estis ŝarĝo tiu prezentado, li ofte svingis la gambon ĝis la nazo, li spagatis... Kaj ĉion ĉi li faris, kiel dolĉa klaǔno, kaj eĉ por momento ne venis al iu en la kapon, ke tio estus troigo. Tiel nature li kapablis ĉion fari, kvazaǔ li estus naskita por tio. Aǔ ĉu vere jes?
Mi pensas, ke vere. Li estas brilega stelo sur la firmamento de la internacia Esperanta kulturo. Pri tio mi certas. Kaj mi certas ankaǔ pri tio, ke lin ĉiu devas nepre vidi. Kaj poste denove, denove...
Ĉar li estas tia -- dolĉa drogo.
Kiam li staris sur la pinto de la festado, tiam li diris:
-- Diru, se vi scios, en kiu lingvo mi parolas, kaj tiam mi kantos ankaǔ en tiu lingvo!
La spektantoj kriis:
-- Esperante!
Kaj li ekkantis Esperante, tute nature, kiel ĉion li faris tute nature. Aplaǔdego.
Kvankam ĉio kontraǔorganiziĝis, la tekniko kun la teknikistoj montris sian plejon (negative). Li ne povis kanti la kutimajn kantojn, do li haste tradukis antaǔ la prezentado la italan eternverdaĵon Bona sera, Signorina.
Mi ripetas, hieraǔ vespere mi vidis stelon. Kaj mi deziras ankaǔ al vi ĉiuj vidi lin foje, kaj refoje, refoje...
© Published at 22:37 ( 1 comment / 191 visits )
This post is public

March 22, 08

Imre Szabó: Post la intervjuo kun Leonard Orban

Ladislao faris intervjuon kun sinjoro Leonard Orban, lingva komisaro de Eǔropa Unio. La artikolo aperis unue en Esencoj kaj Libera Foiro. Poste en multaj lokoj, ankaǔ nacilingve en kelkaj landoj. Nepre legu ĝin kaj eble proponu ĝian aperigon ankaǔ en via lando!

read more
© Published at 14:35 ( 16 comments / 586 visits )
This post is public

February 15, 08

Attila József: Ribelo de geamantoj

Szeretők lázadása

 

Alvenos tiu nokto, kies

stelaro ĝis la koroj brulos.

Kun flagraj haroj, melodioj

ribelaj geamantoj kuros.

 

Kantante al la bordo portos

ĉiu la karan, ruĝan pezon.

Apertos vaste muĝa maro

kaj ili ĵetos ĉion en la mezon.

 

– Vi venkis, ni reportis amon,

la gustojn ni reportis, ploron,

katenojn niajn nun reprenu,

bandaĝu vian kordoloron.

 

Jen, prenu niajn ĉaptintilojn

pajacajn, kronon de l' esperoj,

saketon da faruno, tristan,

gluan manplenon da vinberoj.

 

Akceptu ĵus-ŝiritajn frondojn,

telerojn, balailon, korbon,

la lertajn laborilojn, sed ne

la liton – prenu nian korpon.

 

Kun fulgaj, braĝaj fruntoj ĉiuj

knabinoj, knaboj kaŭras tremaj,

vibrante al ili subŝvebas

enorme grandaj lunoj plenaj.

 

La akvo pro l' donacoj multaj

elvenas, ilin kovras trene,

tamen ĝi muĝas vane, tio

fortigas la kantantojn ene.

 

Knabinoj kantas: Jen ni, maro,

amara sal' vi estas en ni, –

kaj knaboj kantas: Jen ni, bordoj,

amara mar' vi estas en ni.

 

Kaj sur harnodo nun la maro

brilajn mortintojn lulas tinte,

kolere, triste ĝi memoras

pri l' amo jam silentiĝinte.

 

 

                          Esperantigis Imre Szabó

 

© Published at 10:02 ( 5 comments / 703 visits )
This post is public

January 27, 08

Attila József: ODO

 

1

Jen, mi sidas sur la rok' de glimoj.

Tra la somero

svelta brizo ŝvebas kiel varmo

de kunmanĝo dum vespero.

Sorbas mian koron malalarmo.

Ne malfacilas –

svarmas al mi are la iamo,

klinas sin la kapo, kaj la mano

humilas.

 

Mi rigardas la montaron –

vian frunto-klaron

la folioj re-rebrilas.

Nun la voj' ne iun gvidas,

via jup' – mi tamen vidas –

en vent' subtilas.

Vidas mi sub delikataj frondoj

viajn harojn en disfalaj ondoj,

viajn molajn mamojn pulse rondi,

kaj en la forkuro de rivero

mi revidas sur ŝtonero

ĉiu, jen sur viaj dentoj

la feinan ridon ek-ekfonti.

 

 

2

Mi amegas vin, ho, kiom flame,

kiu universojn de la foro

kaj insidan, ruzan solecegon

en profundaj kavoj de la koro

ekvoĉigis same.

 

Propran bruon kiel akvofalo

min forlasas, kuras vi al muto mara,

kaj mi inter rokaj pintoj de fatalo

tondras, ŝrikas vaste per sinpelo

batiĝante inter tero kaj ĉielo,

ke mi amas vin, kruela-kara!

 

 

3

Amas mi vin kiel fil' patrinon,

mutaj grotoj kiel propran sinon,

amas mi vin: ĉambroj kiel lumon,

korpo la kvieton, flamon la animo,

amas mi vin kiel vivan sunon

mortemuloj amas ĝis la fino.

 

Vin mi gardas en la movoj, vortoj, ridoj,

kiel tero ĉion falan al si ligas.

Mi en cerbo per instinktoj, per acidoj

fiksis vin neniam malapera,

vi kara, bela,

ĉiun sencon tie vi plenigas.

 

La minutoj fortiriĝe knaras,

sed vi sidas inter orelmuroj,

steloj ekbrilegas kaj subfalas,

sed vi fikse firmas en okuloj.

Kiel muto en la groto solas,

vi arome en la buŝ' pendolas,

via mano delikat-vejnara

sur la glas' kristala

ekaŭroras.

 

 

4

Ho, mi estas kia materialo,

kiun tranĉas, formas vi per vido gema?

Kia lumo kaj kia animo,

kia fenomeno de sublimo,

ke mi migras tra l' nenio-nebularo

sur pejzaĝoj de via korp' fruktema?

 

En aperta menso kiel vorto vera,

malleviĝas mi en via mem' mistera! ...

 

Viaj vejnoj, kiel la rozujoj,

senĉese tremas.

La kurent' eterne kuras, por ke

survizaĝe floru via amo,

kaj utere fruktu la benita flamo.

 

La senteman humon de stomako

la radikoj en zigzago

brodas, ĉiu eta brako

kunplektiĝas en reago –

por ke kunariĝu ĉiu ĉelo-lago

kaj la frondaj pulmoj en torako

flustru gloron de spir-vago.

La materio marŝas jen feliĉe

tra tuneloj de intensoj svarmaj,

la skorion revivigas riĉe

bolaj putoj de la renoj varmaj.

 

Ondo de montetoj ekvilibras,

en vi bildo de stelaroj vibras,

zumas lagoj kaj fabrik-demonoj,

svarmas besto-milionoj,

ŝarkoj,

algoj,

la kruela kaj la bona kerno;

sunoj brilas, blankaj noktoj diafanas,

kaŝe en vi mem titanas

senkonscie la eterno.

 

 

5

Kiel bula sango gutas,

antaŭ vin jen falas

tiuj vortoj.

Nun la viv' balbutas,

nur la leĝo pure klaras.

La organoj, kiuj min renaskas

ĉiutage, ekmutante jam fiaskas

armi sin per fortoj.

 

Sed nun ili ĉiuj krias –

Elektita el areg' de homoj,

el la dumil milionoj,

ho vi, unusola,

lito viva, tombo forta, vi lulilo mola,

min akceptu en vi! ...

 

(En aŭroro soras la ĉielo!

Aroj glimas en la erca foro.

La okulojn vundas tiu helo.

Mi perdiĝos en angoro.

Super mi tre alte krakas,

batas mia koro.)

 

 

6

(Flanka  kanto)

(Min portas trajno proksimiĝe

vin eble trovos mi feliĉe,

ekpacos eble tiu flamo,

kaj eble diros vi kun amo:

 

Jen, por vi bano jam varmetas!

Jen, por vi mola tuko pretas!

Jen, manĝo por la apetito!

Por kuŝi jen, komuna lito.)

 

                   Esperantigis Imre Szabo

                   (La Karavelo, n-ro 4.)

 

© Published at 21:16 ( 12 comments / 1318 visits )
This post is public

January 11, 08

Imre Szabó: Lumina

Brilu tra larmoj la suno

brilu tra suno la larmoj

kara fratino senpatrina

kapreolokula kapreolkora

vidu per larmoj se ne per suno

se ne per suno vidu per la sino

 

Arboj kreskas per la larmoj

arboj kreskas per la suno

ankaǔ via arbo kreskos

antaǔ via sojlo kie vi sidas

sunovene sunoire

kreskos arbo alta arbo

kun ventoj parolanta

mesaĝojn susuranta

millange milfolie

pri la larmoj ilin kreskigantaj

kaj la ventoj sin alligas

por esti novaj branĉoj

kaj via ventobranĉara arbo

etendos sian savan tendon

sian verdan savon

super la mondo

super la suferoj super la plorantoj

super la luliloj el sia karno

super la ĉerkoj el sia karno

 

Brilu tra larmoj la suno

brilu tra suno la larmoj

kara fratino senpatrina

© Published at 08:48 ( 12 comments / 823 visits )
This post is public

January 6, 08

Imre Szabó: Karlo Fajszi, la masto de flago

Hodiaǔ mi volas rememori pri homo, de kiu mi lernis multe. Kaj pri kiu mi neniam ankoraǔ povis rememori, ĉar tiutempe, kiam li mortis, en Hungario neniun interesis la rememoro pri li.

Obstina kalvinano li estis, obstina, ŝtipkapa kalvinano. La vivo estis por li misio ĉi-tere. La sola celo estis Esperanto. Ĝis la lasta colo, eĉ transe. Li ŝajnis eterne vivi, scianta ĉion pri nia tuta Esperanto-historio. Kaj li ĉiam povis diri ion novan.

-- Kio estas la sekreto de la longa vivo? -- mi demandis.

-- Ĉiumatene havu por kio ellitiĝi kaj ĉiuvespere havu por kio enlitiĝi -- li diris, palpebrumis, ke tiom, kaj ne plu.

Foje li kaptis min:

-- Junulo -- li diris --, kaj ĉu vi scias kiel povis realiĝi fizike Literatura Mondo? Okazis -- kaj li jam rakontis plu nehaltigeble, nereturneble --, ke Gyula Bénik laboris tiutempe kiel presisto en urbo Vác. Kaj Teodoro Schwartz ne havis sufiĉe da mono por presigi la gazeton.Gyula entreprenis post la labortempo senpage presi la gazeton, kondiĉe ke la ĉefo permesos tion. Li permesis, kaj aperis la solvo: nu, bone, esperantistoj, pagu nur la paperon kaj la funkciajn kostojn.

Alifoje li kaptis min:

-- Junulo -- li diris --, ĉu vi volas, ke mi montru ion interesan? -- Kontraǔdiri maleblis, prefere rezigni pri tutposttagmeza programo. -- Vidu tiu libron binditan per uzita subpantalono. Libro de Baghy el la militkaptitejo, de tie li konis Schwartz-on.

Kaj tiel plu. La okazaĵojn mi povus vicigi longe. Se mi iris al li, mi estis kaptita liberigeble nek propravole, nek fremdaforte.

Malfruvespere mi altelefonis lin:

-- Mi ne memoras, ĉu mi esperantigis la Aǔtunan kanton de Verlaine?

-- Revoku min post kvin minutoj!

-- Jes, ĝi aperis en Fonto, tiam, sur tiu paĝo.

Li estis instanco kun sia Esperanto-biblioteko reale videbla kaj kun aparta biblioteko en la kapo. Li estis -- kiel strange estas eĉ nun skribi la vorton en pasinta tempo -- masto de flago, kiu firme staris en ajna vento. Masto. Obstina kalvinano.

Per ĉiuj akireblaj rimedoj li vastigis sian kolektaĵon. Li vendis proprajn domon kaj fruktoĝardenon por akiri Esperantaĵojn. Li veturis per sia veturilo Trabant eĉ eksterlanden por havi tiun aǔ tiun raraĵon.. Sen trarigardi la heredaĵon, ĝian enhavon, li kutime diris al la vidvino: mi pagas tiom kaj tiom. Se iu ne pagos pli, voku min, kaj mi venos. Li luktis hun Hungara Esperanto-Asocio por havigi al si kelkajn senpagajn ekzemplerojn de la noveldonitaj libroj.

Li vaste korespondis -- onidire la Hungara Poŝto devis dungi apartan leterportiston por li (nuntempe mi supozas, ke tio eble eĉ ne estis ŝerco). Ho, kiel ofte li plendis: la poĉto forprenas lian plenan pension.

Obstina flagmasto! Por kiu ne gravas, ĉu teni flagon aǔ jam nur ĉifonojn... Li spitis la rapidajn ŝanĝojn en la Esperanto-movado, la sociajn tien--reenevoluojn en la hngara politika vivo, la privatajn sortobatojn.

Kiam ni entombigis lian cindron inter liaj du (sinsekvaj) edzinoj en la tombejo Farkasréti (Budapeŝto) la 8-an de marto 2004. (en la Tago de Virinoj), estis okultranĉa neĝado. Kaj al mi venis tiam enla kapon iu alia tombeja okazintaĵo kun li.

Antaǔ nur kelkaj jaroj, kiam ni entombigis Zsuzsa Barcsay, gvidantinon de Pedagogia Komisiono de HEA, revene de la tombo Oĉjo Karlo plendis:

-- Infanoj, ĉu vi scias, kiel doloras min la ostoj kaj ĉiuj muskoloj? -- La bedaǔrvortoj estis jam surlipe al ni: jes ja, tamen naǔdek jaroj..., sed ni ne povis ekparoli, ĉar li daǔrigis. -- Vi scias, ke la hungara ŝtato deklaris mian kolektaĵon netuŝebla nacia trezoro kaj aĉetis ĝin, mi transdonis la plenan kolektaĵon al la Hungaria Fremdlanda Biblioteko, tie ĝi estas sur la balkono de la legohalo ĉirkaǔe apud ĉiuj kvar muroj. Mi ricevis la monon, kaj mi aĉetis familian domon en mia naskovilaĝo Fülöpszállás, tre belan domon mi ricevis el la milokcentaj jaroj, kiun loĝis malriĉuloj malhavantaj monon por fuŝigi ĝin, do ĝi estas tre bela, sed mankas interne la komfortestablaĵoj. Nun mi enkondukigis la akvon, kaj por la akvotuboj mi devis fosi tranĉeon -- li uzis intence tiun ĉi militan terminologion --, kaj mi levis ĉirkaǔ dek kubometrojn da tero. Terure doloras min la ostoj.

Ni ne plu bedaǔris lin, sed admiris.

Monaton antaǔ la morto mi telefonis al li. Li plendis, ke la okuloj ne plu servas bone, ili havas glaǔkomon, li apenaǔ vidas, li bezonas blankan bastonon, li volas akiri legmaŝinon, ĉar li apenaǔ vidas, kaj ankaǔ pasinttage li falis desur la hejma ŝtuparo, ĉar li apenaǔ vidas.

Li ellernis Esperanton jam kiel pensiulo tiam, kiam aliaj homoj finas la vivon. La fina vivkalkulo por li donas 93 jarojn.

Mi ne devas rakonti plu al vi pri lia grandeco, vi propravide -- kiun plilongigas nun interreto -- konvinkiĝu pri lia grandeco http://www.oik.hu/eszperanto/tartalom2.htm

La blanka roko falis. Restis por ni nur liaj cindroj, lia kolektaĵo kun la spirito, kaj lia instruo, kiun li ĉiam ripetis: "rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante"

Tiom.

Ni adiaǔas kaj bonvenigas lin.

*

Kompletigoj:

Kun la financa helpo de UEA kaj HEA baldaǔ aperos la dua volumo de la Katalogo de la Klektaĵo Fajszy en la eldono de la Landa Fremdlingva Biblioteko.

Du bildoj pri li videblas en la hejmpaĝo de Éva Juhász http://www.ipernity.com/doc/32840/1101763 kaj http://www.ipernity.com/doc/32840/1101762.

Novaj artikoloj kaj fotoj pri li ĉe Éva Juhász: http://www.ipernity.com/blog/a.juhasz/32583 kaj ĉe Margit Juhász http://www.ipernity.com/blog/33638.

© Published at 00:18 ( 10 comments / 884 visits )
This post is public

December 31, 07

Imre Szabó: Venas tempo

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio,
palpebrumo
lanta kurteno:

via foresto --
la plej akra ĉeesto.

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

mi amblas
klasika ombro
de muro al muro.

frenezige,
kiel la aliaj komprenas
vian penson

frenezige,
kiel la aliaj ne komprenas
vian penson

lumigu
vian etan ĉambrosunon:

ĉio en ordo,
la mebloj ĝustaloke,

nur la koro iel
ne trovas sian lokon,

ĝi batiĝas
superkape alte,
sonorilego
de memoro.

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

mi staras palise,
inter regionoj
de nuno kaj neniamo,
kiajn kampojn mi signas?

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo...

Venas...

Ve...
© Published at 17:56 ( 13 comments / 753 visits )
This post is public

December 29, 07

Imre Szabó: Paŝtu min!

Versi estas bone,

nur versi estas bone,

sed vi ĉiam apudendas.

Tiam vi estu silenta

aǔ nur imago!

 

Mia religio provincas,

mi ne scias,

kiel konvenas

ĉi-regione la vortoj.

Sidiĝu apud mi.

 

Vorto, diino,

amo mia:

sunofajre stelar-aro

nokte, kiel tage,

kvankam nur viaj

du okuloj,

bivakfajroj ĝishorizonte,

kvankam nur via koro.

 

Paŝtu min tra la

senlimaj kampoj de tempo!

 

Flankpoemo:

La hundo staris en la pordo,

buŝe kun ĵus aperinta

plej nova hungara,

literatura gazeto

kun ĉi-supra poemo,

kvarangule ronĝita.

En ŝiaj okuloj tiom da amo,

cetere pluvis-neĝis,

ĝi staris tie tremante

kaj petante en la pordo,

lasu, ke ankaǔ mi

eniru vian poemon!

© Published at 22:38 ( 2 comments / 474 visits )
This post is public

December 27, 07

Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono

 

                                 Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo

 

Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:

la lumo forlikas el la korpo lante,

ekregas krepusko en la korprofundo

ekgrize, eknigre ĉion vualante.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,

forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,

paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas

sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,

sed montri serenon mankas viaj vortoj,

sopiro, plezuro tiras vin el sombro,

tamen por karesi mankas viaj fortoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

© Published at 23:21 ( 7 comments / 596 visits )
This post is public

December 27, 07

Sándor Petőfi: Mia vespero hejme

                                                 Esperantigis Imre Szabó

Vinumis mi kun patro,

jes, trinkis la bonul'.

Ho, lin se benus Dio,

almenaŭ foje nur!

 

Delonge mi ne hejmis,

kaj mi ne vidis lin,

li dume maljuniĝis

la tempo urĝis sin!

 

Pri ĉio ni parolis

bonorde laŭ alven',

eĉ pri aktora arto

aperis fine tem'.

 

Mian "metion" sentas

li eĉ nun granda pik',

la antaŭjuĝojn tempo

ne portis al nulig'.

 

"Nu, aĉa vivo estus

la komediumad'!"

Miajn oreojn tuŝis

tia elkora flat'.

 

"Certe vi multe fastis,

atestas pala vang',

vidi vin transkapiĝi

plezurus mi kun dank'!"

 

Lian parolon fakan

mi aŭdis kun silent',

por tia ŝtipkapulo

ja vanas argument'.

Kaj miajn vinokantojn

mi citis kun fervor',

kaj li ridegis, kaj tre,

tre ĝojis mia kor'.

 

Sed li ne taksas alte,

ke verkas lia fil';

por li tiaj aferoj

missencas sen util'!

 

Sed kial miri tion!

Viandbuĉado nur,

pri kio li komprenas!

Sciencoj estas nul'.

 

Kaj kiam elĉerpiĝis

botelo de la vin',

mi ekverkadis, kaj li

dormi retiris sin.

 

Sed tiam cent demandojn

starigis la patrin',

mi ĉesis la verkadon

por prirespondi ŝin.

 

Kaj aris la demandoj

sinpuŝe al senfin',

tamen tiuj demandoj

tiom gajigis min,

 

ĉar ili ĉiuj estis

speguloj de sincer':

mi havas plej amantan

patrinon sur la ter'.

© Published at 05:23 ( 3 comments / 365 visits )
This post is public

December 25, 07

István Simon: La bovideto

Ĝiajn harojn la patrino lekas

sur la flava pajlo, ĝi ekstaras,

la piedojn lerte-perde metas,

ĉar la nazo logan lakton flaras.

 

Hor' unua -- ekekzista urĝo,

ĝi ĉirkaǔrigardas korptremante,

rerigardas forko, tino, skurĝo

kaj sur lignohokoj: jugo granda..

                     Esperantigis Imre Szabó

© Published at 23:49 ( 0 comments / 196 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 29 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Imre Szabo