December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

January 2009 (1)
December 2008 (1)
September 2008 (2)
March 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (3)
December 2007 (2)

December 23, 2007

Komato

 

Kiel granda plezuro estas stiri aŭtomobilon en tiu belega, somera mateno. La suno brilas, sed ankoraŭ ne estas varmege, kvankam kelkfoje oni povas vidi fatamorganon de la vojo fore.
La ĉielo admirinde bluas, kelkajn ŝafidformajn nubojn ordonadas nevidebla ŝafisto.
Mi fartas bone.
Baldaŭ mi atingos la aŭstran limtrapasejon, mi esperas, ni ne devos atendi multe. Depost kiam ankaŭ ni, hungaroj, fariĝis eŭropuniaj civitanoj, povas vojaĝadi pli facile ene de Unio.
Malaperis la landlimoj, nur la lingvaj limoj restadis. Mi ne regas la germanan, ankaǔ aliajn naciajn lingvojn mi ne scipovas. Bonŝance, ke dum Esperanto-renkontiĝo ne gravas, de kie vi venis, kiun lingvon vi parolas. Ĝis mi atingos la celon, mi uzos la internaciajn mansignojn por komprenigi min. Mi eĉ ne povas imagi, ke mi renkontos ulon esperantoparolantan dum la vojaĝo
Jen, ĉi tie estas informtabulo, kiu anoncas, ke baldaŭ mi atingos finon de la ŝoseo, sekvos aŭtovojo kaj poste ĉefvojo. Mi ŝatintus, se iu el nia klubo ĉeestus, mi ŝategas konversacii. Tiel ĉi nur mi povas dialogi kun mi mem, hm... mi estas bona kunparolanto, he-he-he.
Nu, fine mi atingis la limstacion. Ŝajne, ĉiu kaj ĉio estas trankvila, neniu hastas nervoze, tio estas bona signo. Alta, sunbrunigita limgardisto proksimiĝas al mi.
-- Bonan Tagon! Bonvolu montri al mi vian personan atestilon.
-- Jen ĝi!
-- Kien vi veturas?
-- Mi veturas al Esperanto-Aranĝo en Vieno.
-- Ho! Mi jam aŭdis pri ĝi. Ĝi estas iaspeca artefarita lingvo, ĉu?
-- Jes, tiaspeca.
-- Bonan Vojaĝon! -- kaj li redonas mian atestilon.
Mi startigas mian aŭton malrapide, mi ne hastas, nun mi jam havas iom da tempo. Mi rigardadas la apudvojan pejzaĝon, kiel bela kaj pura estas ĉio ĉi tie! La aŭtotrafiko sufiĉe densas, kelkuloj veturadas ege rapide, ĉiuj rapidas al ie. La ŝoforoj preterveturas unu la alian danĝere, kiel ekzemple tiu kontraŭe. Oj, tio estos tre danĝera, ve-ve, tio certe ne sukcesos...
 
Kio okazis? Kie mi estas? Ĉio estas malkonata por mi. Mi kuŝas en fremda lito, vestita en fremda piĵamo. Estas duonlumo, aŭ mi vidas malbone? Mia cerbo komencas vekiĝi, eĉ miaj sensoj akriĝas. Hm, mi sentas hospitalodoron. Kial mi estas ĉi tie? Mi memoras pri nenio. Mi aŭdas voĉojn de ekstere, mi komprenas nenion el la parolado. Ŝajnas al mi, ke oni parolas germane, sed mi ne certas. Malfermiĝas la pordo kaj enpaŝas flegistino.
-- Kiel vi fartas? -- demandas ŝi.
-- Mi fartas sufiĉe bone -- mi respondas aŭtomate.
-- Kie mi estas? -- mi interesiĝas malcerte.
-- Vi estas en hospitalo, en Vieno -- diras ŝi iom ridete.
-- Kiam mi enhospitaliĝis? -- mi daŭrigas vicon de la demandoj, kaj subite bombas la rekono en mia cerbo, kiun lingvon ni uzas. Ja mi konversacias Esperante en Viena hospitalo.
-- Ho, jam tre antaŭ longe. Vi estas ĉi tie 15 jarojn. Vi kuŝis en komato ĝis nun.
-- Vi bone parolas Esperante -- mi konstatas nur flanke.
-- Kio okazis al mi?
-- Vi havis teruran aŭtoakcidenton, kaj oni portis vin ĉi tien.
-- Kiel bona afero estas, ke vi parolas la lingvon internacian. Ni ne povus komuniki alimaniere, ĉar mi ne scipovas paroli germane -- mi diras kontente.
-- Ho, kompreneble, ĉi tie ĉiuj parolas Esperanton.Ho, mi nun ekmemoras, ke vi ankoraŭ ne povas scii pri la granda lingva ŝanĝiĝo, kiu okazis jam antaŭlonge.
-- Hm...? Kiun ŝanĝiĝon mi ne povas scii? -- mi demandas nekomprene.
-- Antaŭ 13 jaroj Eŭropa Komisiono decidis, ke en ĉiuj membroŝtatoj oni devas enkonduki la instruadon de lingvo Esperanto en la bazaj lernejoj. Poste Esperanto fariĝis pontolingvo inter la nacioj. Nun jam ĉiuj en Eŭropo parolas sian nacian lingvon kaj Esperanton -- ŝi klarigas entuziasme.
Ho, mia Dio, do tamen sukcesis! Ja ni luktis ĝuste por tio dum jardekoj, apenaŭ mi povas kredi tion. Do, tamen esperantistoj sukcesis konvinki la registarojn, ke ne ekzistas alia solvo por atingi la lingvan egalecon. Mia flegistino rimarkis mian subitan entuziasmon, kaj tiel alparolis min:
-- Mi pensis, ke vi estos ĝojanta pro tio. Mi sciis, ke vi estas esperantisto, mi vidis vian verdan insignon sur via jako. Mi nun devas iri por raporti pri via "reviviĝo" - kaj ŝi forlasas la ĉambron.
Mi restas sola kun miaj kirliĝantaj pensoj. Mi provas movi miajn piedojn, sed ne sukcesas. Mi provas movi miajn manojn, eĉ tio ne sukcesas. Ŝajne, mi bezonas iom da tempo por regeneriĝi. Subite mi sentas fortan pisemon. Mi devus signi iel al la flegistino. Mi rigardas maldekstren kaj mi rimarkas la butonon de sonorilo. Mi devas atingi tiun aĉan vokilon. Ordonante al mia cerbo mi malrapide levas mian maldekstran brakon kaj premas la butonon. Kio okazas? Ja la sonorilo sonas apud mi. Mi eksaltegas el la lito, preskaŭ mi surfalas la plankon pro la subita kapturniĝo. Dio mia, mi nur sonĝis ĉion? Mi ĉirkaŭrigardas, ho jes, mi estas hejme, kaj la vekhorloĝo nur diras sian kantaĉon daŭre.
    Mi residiĝas sur la rando de mia lito, trete-trote mi mutigas la vekhorloĝon. Ankoraŭ lumineskas la sonĝbildoj en mia cerbo, sed nur jam pale. Kiel interesa estis tiu ĉi sonĝo!
Domaĝe, ke ankoraŭ nun ni nur sonĝas pri tiu mondo!

 

Published at 08:17 / 5 comments / 2095 visits
This post is public

December 25, 2007

Pluŝurseto

Mi veturadis ĉe rando de sudregiona urbeto, provante trovi mian veturcelon, antaŭ ol la sunsubiro. Mia malnova radio CB funkciis je la kanalo 1-9, knaradis, kaj subite eksonis voĉo de junuleto:

     - Breko 1-9, ĉu estas iu ĉi tie? Nu, ŝoforoj paroladu kun Pluŝurseto!  
 
-     Mi ekfunciigis mian mikrofonon:
 
-          - Mi ricevis Pluŝurseto.
 
-          - Dankon kamarado! – respondis la infanvoĉo.
 
-          - Kiu estas fine de linio?
 
Mi donis mian datumojn, poste li ekparolis:
 
-         - Mi volas ĝeni neniun tie sur la ŝoseo. Mia patrino diris al mi, ke la ŝoforoj devas atenti 
      la vojon, neniu estas scivola pri mia parolaĉo. Nur estas la situacio tio, ke mi estas tute sola  kaj al mi estas ege amuza babili kun iu. Mi estas handikapulo, mi ne povas iri.
 
Mi respondis ion kaj mi petis lin, ke li lasu enŝaltite la mikrofonon, mi volonte konversacias kun li.
 
-         - Tiu radioaparato estis de mia patro – li informis min – sed nun jam ĝi estas mia kaj mia patrino, ĉar mia patro mortis. Antaŭ unu monato li enkaviĝis per sia aŭtego. Tiam neĝegis. Pro tio mia patrino devas nun labori por vivteni nin.
 
Mi ne povas helpi ŝin pro miaj neŭzeblaj piedoj. Tion ŝi diras, ke ne estas problemo, ni povos vivi sufiĉe bone, sed mi kelkfoje vekiĝas dum la nokto kaj aŭdas ŝian ploradon.
Eksciu, ke estas io, kion mi tre ŝatus. Mi pensas, ke vi ĉiuj estas tro okupataj kaj vi ne povas okupiĝi pri mi. Mia patro ĉiam veturigis min per lia granda kamiono, kiam li hejmenvenis, sed nun li jam ne povas fari tion.
 
Eĉ unu voĉo ne ĝenis mian konversacion kun handikapuleto. En mia gorĝo kreskiĝas ia strangaĵo dum mi ekpensis pri miaj gefiloj, kiuj hejme atendas min.
 
-        - Li planis, ke veturigis min kun mia patrino ien. Mi memoras, ke ĉiam li diris:
     Foje tiu kamionaĉo estos via, Pluŝurseto. 
 
-        - Nu, mi jam ne veturadas plu per naŭŝafta kamiono. Sed tiu olda maŝino helpas min por 
teni la kontakton kun miaj kamionaj amikoj. Nu, Pluŝurseto finas konversacion, ĉar mia patrino hejmenvenos baldaŭ. Se vi veturados proksime al mi, kriu, mi feliĉe babilados kun vi. 
 
-        - Antaŭ ol vi malkontaktiĝos, diru al mi, kie estas via loĝloko, mia eta CB-a amiko! – mi diris rapide, kaj li donis al mi la adreson.
 
Mi ne hezitis eĉ unu momenton, ĉar mia ŝarĝo povas atendi ankoraŭ iom da tempo. Mi rapide turnis reen mian kamionon, kaj hastis al la ricevita adreso.
 
Kiam mi atingis la koncernan straton, mi ne kredis je miaj okuloj: la kamionoj staris en longa vico antaŭ iu domo. Verŝajne multaj ŝoforoj aŭdis nian konversacion, kaj ĉiuj turnis sin al eta handikapulo. Unu revenigis lin kaj la alia tuj enkamionigis kaj veturigis lin.
 
Se vi kredas, se ne, ankaŭ mi atendis mian vicon por veturigi Pluŝurseton. Poste, kiam ni alvenis, mi sidigis lin en lian seĝon. Mi tiam certe eksiis ion pri la feliĉo. Ĝi radiis el okuloj de tiu hometo.
 
Ni vicigis niajn kamionojn, antaŭ ol alvenis la patrino. Ĉiuj adiaŭis, poste veturadis plu.
Li prenis mian manon kun rideto:
 
-       - Ĝis Revido piloto, ni renkontiĝos en la etero.
 
Kun larmaj okuloj mi turnis mian kamionon al strado, ŝaltis la radioaparaton kaj min atendis surprizo denove:
 
-        - Breko 1-9 – aŭdiĝis el la radio - , ĉi tie estas patrino de Pluŝurseto. Mi dezirus danki al 
ĉiuj. Mi preĝos por vi, ĉar vi realigis sonĝon de mia filo. Mi malkontaktiĝos, antaŭ ol mi ekploros. Dio zorgu pri vi ĉiuj kaj ĝis revido!
 
 
Tiu ĉu rakonto bone montras tion, ke kio estas la plej grava, kaj ni povas ekhalti dum la kurego por atenti unu pri la alia. Ja kio estas la amo, se ne ĝuste tio.

 

Published at 10:01 / 1 comment / 844 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...