Ferenc Harnyos Published on March 12, 2008
by Ferenc Harnyos

Ferenc Harnyos's blog

Browse posts
Kroatio
Posted on January 3rd, 2009
Hejmpaĝo de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA)
Posted on December 26, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Ĉu vi estas jam membro de "Humursako"?
Posted on September 24, 2008
6 comments (latest 7 months ago)
Esperanto-Radio Jászberény
Posted on September 1st, 2008
5 comments (latest 7 months ago)
Virklerigado
5 comments (latest 13 months ago)
2-a Esperanto-Festivalo „IRIS” – 7-14 de julio, 2008
Posted on February 24, 2008
Verkis István Ertl
Posted on January 20, 2008
3 comments (latest 22 months ago)
Deklaracio por Ĉiuj Formoj de Vivo sur la Tero
Posted on January 20, 2008
Ĉardaŝoj en traduko de Imre Szabó
Posted on January 8, 2008
1 comment (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 242 times

Virklerigado

Wednesday March 12, 2008 at 05:44PM

Fakklerigado laŭ ekzamensistemo OKJ

Subtitolo de la klerigado: Iĝi inteligenta, kiel la virino.
 
Celo: Aktivigi tiun parton de vircerbo, pri kies ekzistado ni eĉ ne scias.
 
La veran prezon de la kurso ni konstatos post la revuado de la necesaĵoj, ni donos rabaton por tiuj anoncantoj, kiuj partoprenos la tutan kursaron.
 
 
DEVIGAJ STUDOBJEKTOJ:
 
  1. Foriĝi de mia patrino (2000 horoj)
 
  1. Mian salajron donas al mia edzino (550 horoj)
 
  1. Mia edzino ne estas mia patrino (350 horoj)
 
 
DEVIGE ELEKTEBLAJ STUDOBJEKTOJ:
 
  1. Mi ne estas ĵaluza pri miaj gefiloj (50 horoj)
 
  1. Preta vespermanĝo…..feliĉa edzino (200 horoj)
 
  1. Mi ne kondutas tiel, kiel stultulo dum vizitado de amikoj de mia edzino (pli ol 500 horoj)
 
  1.  Kiel ni malstreĉiĝu tiel, ke ni ne ŝajnu pigra (300 horoj)
 
  1. Batali kontraŭ teleregilo-sindromo (550 horoj)
 
  1. Mi ne pisas apud la neceseja kuvo (100 horoj, praktika trejnado kun video-registrado)
 
  1. Mi sukcesas kontentigi (seksume) mian edzinon, antaŭ ol ŝi ŝajnigas tion (ĉ. 1500 horoj)
 
  1. La ŝuoj neniam enŝuŝrankiĝas pere de si mem (800 horoj)
 
  1. Kiel ni atingu lavotaĵujon, sen misvojiĝi dum la proksimiĝo (50 horoj)
 
  1. Kiel ni travivu gripon sen agonio (200 horoj)
 
 
FAKULTATIVAJ STUDOBJEKTOJ:
 
  1. Digestaj teĥnikoj, sen sonefektoj
 
  1. Mi enmemorigas, kiam mi devas porti la rubojn en la komunan rubujon
 
  1. Kuirejo – baznivelo: kuirmaŝinoj: ON (ŝalti), OFF (malŝalti)
 
  1. Kuirejo – progresa nivelo: la unufoja kuirado de saketa supo, sen finboligi la tutan akvon  
 
  1. Danĝero de plenigado de la glacikubujo (prezentado per diapozitivoj)
 
  1. La plej nova scienca malkovro: la hejmlaboro ne kaŭzas inpotencon
 
  1. Kial ne necesas levadi la kovrilon, post kiam ni eligis la intestgason
 
  1. Bazaj diferencoj inter lavotaĵujo kaj la planko (muzikterapia laboratoria ekzercado)
 
 
HEJMLABORAJ TEMOJ
 
(Pro la malfacileco kaj komplikado de temoj oni devas fari nur du prilaboraĵojn)
 
  1. La gladilo: sekreta vojo de la vestoj de la lavmaŝino ĝis la vestoŝranko 
 
  1. Mi kaj la elektro: Avantaĝoj de venigo de la elektristo pro elektraj paneoj
 
  1. Kial ne estas krimo donaci florojn al la virino post la geedziĝo?
 
  1. La tualetpapero: Ĉu la tualetpapero naskiĝas en la neceseja papertenilo?
 
  1. Ankaŭ la misvojinta virŝoforo povas peti informojn de la piedirantoj sen ŝajni impotenta
 
  1. La lavmaŝino: malkovro de la nekonataĵo
 
  1. Kiuj genetikaj bariloj ekzistas por finrigardi senvorte, kiam virino parkigas sian aŭton?
 
 
 

5 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:

Tiel amuze!
Kvankam la viroj ĉiam mokas sin mem. Eble ni virinoj bezonas krei mokŝercan liston de niaj mankoj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Tre bona, Ferenc!
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ege bona gxi estas, eble ie apliku pluralon!

Blazio
Posted 20 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Ho, bonege, bonege!!!! kaj pli charme, ke kompilita de viro! gratulojn!!!! (vi certe eminente finis la kurson, chu? :)))
Cindy pravas: ankau virinoj nepre devas ion verki pri ni!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
1) Fakte, se la inoj decidus, ke ili kondutos laŭ "vira" manero, ankaŭ tio povus efiki...
Eble la vivo fariĝus infero, sed ne nepre longe...

2) Kelkaj studobjektoj ŝajnas al mi iom troiigitaj...

Mian salajron donas al mia edzino (550 horoj) Mi tute ne povas konsenti kun tio. Ŝi devus memstare gajni sian propran salajron!!!
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...