Kiel granda plezuro estas stiri aŭtomobilon en tiu belega, somera mateno. La suno brilas, sed ankoraŭ ne estas varmege, kvankam kelkfoje oni povas vidi fatamorganon de la vojo fore.
La ĉielo admirinde bluas, kelkajn ŝafidformajn nubojn ordonadas nevidebla ŝafisto.
Mi fartas bone.
Baldaŭ mi atingos la aŭstran limtrapasejon, mi esperas, ni ne devos atendi multe. Depost kiam ankaŭ ni, hungaroj, fariĝis eŭropuniaj civitanoj, povas vojaĝadi pli facile ene de Unio.
Malaperis la landlimoj, nur la lingvaj limoj restadis. Mi ne regas la germanan, ankaǔ aliajn naciajn lingvojn mi ne scipovas. Bonŝance, ke dum Esperanto-renkontiĝo ne gravas, de kie vi venis, kiun lingvon vi parolas. Ĝis mi atingos la celon, mi uzos la internaciajn mansignojn por komprenigi min. Mi eĉ ne povas imagi, ke mi renkontos ulon esperantoparolantan dum la vojaĝo
Jen, ĉi tie estas informtabulo, kiu anoncas, ke baldaŭ mi atingos finon de la ŝoseo, sekvos aŭtovojo kaj poste ĉefvojo. Mi ŝatintus, se iu el nia klubo ĉeestus, mi ŝategas konversacii. Tiel ĉi nur mi povas dialogi kun mi mem, hm... mi estas bona kunparolanto, he-he-he.
Nu, fine mi atingis la limstacion. Ŝajne, ĉiu kaj ĉio estas trankvila, neniu hastas nervoze, tio estas bona signo. Alta, sunbrunigita limgardisto proksimiĝas al mi.
-- Bonan Tagon! Bonvolu montri al mi vian personan atestilon.
-- Jen ĝi!
-- Kien vi veturas?
-- Mi veturas al Esperanto-Aranĝo en Vieno.
-- Ho! Mi jam aŭdis pri ĝi. Ĝi estas iaspeca artefarita lingvo, ĉu?
-- Jes, tiaspeca.
-- Bonan Vojaĝon! -- kaj li redonas mian atestilon.
Mi startigas mian aŭton malrapide, mi ne hastas, nun mi jam havas iom da tempo. Mi rigardadas la apudvojan pejzaĝon, kiel bela kaj pura estas ĉio ĉi tie! La aŭtotrafiko sufiĉe densas, kelkuloj veturadas ege rapide, ĉiuj rapidas al ie. La ŝoforoj preterveturas unu la alian danĝere, kiel ekzemple tiu kontraŭe. Oj, tio estos tre danĝera, ve-ve, tio certe ne sukcesos...
 
Kio okazis? Kie mi estas? Ĉio estas malkonata por mi. Mi kuŝas en fremda lito, vestita en fremda piĵamo. Estas duonlumo, aŭ mi vidas malbone? Mia cerbo komencas vekiĝi, eĉ miaj sensoj akriĝas. Hm, mi sentas hospitalodoron. Kial mi estas ĉi tie? Mi memoras pri nenio. Mi aŭdas voĉojn de ekstere, mi komprenas nenion el la parolado. Ŝajnas al mi, ke oni parolas germane, sed mi ne certas. Malfermiĝas la pordo kaj enpaŝas flegistino.
-- Kiel vi fartas? -- demandas ŝi.
-- Mi fartas sufiĉe bone -- mi respondas aŭtomate.
-- Kie mi estas? -- mi interesiĝas malcerte.
-- Vi estas en hospitalo, en Vieno -- diras ŝi iom ridete.
-- Kiam mi enhospitaliĝis? -- mi daŭrigas vicon de la demandoj, kaj subite bombas la rekono en mia cerbo, kiun lingvon ni uzas. Ja mi konversacias Esperante en Viena hospitalo.
-- Ho, jam tre antaŭ longe. Vi estas ĉi tie 15 jarojn. Vi kuŝis en komato ĝis nun.
-- Vi bone parolas Esperante -- mi konstatas nur flanke.
-- Kio okazis al mi?
-- Vi havis teruran aŭtoakcidenton, kaj oni portis vin ĉi tien.
-- Kiel bona afero estas, ke vi parolas la lingvon internacian. Ni ne povus komuniki alimaniere, ĉar mi ne scipovas paroli germane -- mi diras kontente.
-- Ho, kompreneble, ĉi tie ĉiuj parolas Esperanton.Ho, mi nun ekmemoras, ke vi ankoraŭ ne povas scii pri la granda lingva ŝanĝiĝo, kiu okazis jam antaŭlonge.
-- Hm...? Kiun ŝanĝiĝon mi ne povas scii? -- mi demandas nekomprene.
-- Antaŭ 13 jaroj Eŭropa Komisiono decidis, ke en ĉiuj membroŝtatoj oni devas enkonduki la instruadon de lingvo Esperanto en la bazaj lernejoj. Poste Esperanto fariĝis pontolingvo inter la nacioj. Nun jam ĉiuj en Eŭropo parolas sian nacian lingvon kaj Esperanton -- ŝi klarigas entuziasme.
Ho, mia Dio, do tamen sukcesis! Ja ni luktis ĝuste por tio dum jardekoj, apenaŭ mi povas kredi tion. Do, tamen esperantistoj sukcesis konvinki la registarojn, ke ne ekzistas alia solvo por atingi la lingvan egalecon. Mia flegistino rimarkis mian subitan entuziasmon, kaj tiel alparolis min:
-- Mi pensis, ke vi estos ĝojanta pro tio. Mi sciis, ke vi estas esperantisto, mi vidis vian verdan insignon sur via jako. Mi nun devas iri por raporti pri via "reviviĝo" - kaj ŝi forlasas la ĉambron.
Mi restas sola kun miaj kirliĝantaj pensoj. Mi provas movi miajn piedojn, sed ne sukcesas. Mi provas movi miajn manojn, eĉ tio ne sukcesas. Ŝajne, mi bezonas iom da tempo por regeneriĝi. Subite mi sentas fortan pisemon. Mi devus signi iel al la flegistino. Mi rigardas maldekstren kaj mi rimarkas la butonon de sonorilo. Mi devas atingi tiun aĉan vokilon. Ordonante al mia cerbo mi malrapide levas mian maldekstran brakon kaj premas la butonon. Kio okazas? Ja la sonorilo sonas apud mi. Mi eksaltegas el la lito, preskaŭ mi surfalas la plankon pro la subita kapturniĝo. Dio mia, mi nur sonĝis ĉion? Mi ĉirkaŭrigardas, ho jes, mi estas hejme, kaj la vekhorloĝo nur diras sian kantaĉon daŭre.
    Mi residiĝas sur la rando de mia lito, trete-trote mi mutigas la vekhorloĝon. Ankoraŭ lumineskas la sonĝbildoj en mia cerbo, sed nur jam pale. Kiel interesa estis tiu ĉi sonĝo!
Domaĝe, ke ankoraŭ nun ni nur sonĝas pri tiu mondo!