About this blog

  • 8 posts
  • 3028 visits

» add a comment?

march 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

March 12, 08

Virklerigado

Fakklerigado laŭ ekzamensistemo OKJ

Subtitolo de la klerigado: Iĝi inteligenta, kiel la virino.
 
Celo: Aktivigi tiun parton de vircerbo, pri kies ekzistado ni eĉ ne scias.
 
La veran prezon de la kurso ni konstatos post la revuado de la necesaĵoj, ni donos rabaton por tiuj anoncantoj, kiuj partoprenos la tutan kursaron.
 
 
DEVIGAJ STUDOBJEKTOJ:
 
  1. Foriĝi de mia patrino (2000 horoj)
 
  1. Mian salajron donas al mia edzino (550 horoj)
 
  1. Mia edzino ne estas mia patrino (350 horoj)
 
 
DEVIGE ELEKTEBLAJ STUDOBJEKTOJ:
 
  1. Mi ne estas ĵaluza pri miaj gefiloj (50 horoj)
 
  1. Preta vespermanĝo…..feliĉa edzino (200 horoj)
 
  1. Mi ne kondutas tiel, kiel stultulo dum vizitado de amikoj de mia edzino (pli ol 500 horoj)
 
  1.  Kiel ni malstreĉiĝu tiel, ke ni ne ŝajnu pigra (300 horoj)
 
  1. Batali kontraŭ teleregilo-sindromo (550 horoj)
 
  1. Mi ne pisas apud la neceseja kuvo (100 horoj, praktika trejnado kun video-registrado)
 
  1. Mi sukcesas kontentigi (seksume) mian edzinon, antaŭ ol ŝi ŝajnigas tion (ĉ. 1500 horoj)
 
  1. La ŝuoj neniam enŝuŝrankiĝas pere de si mem (800 horoj)
 
  1. Kiel ni atingu lavotaĵujon, sen misvojiĝi dum la proksimiĝo (50 horoj)
 
  1. Kiel ni travivu gripon sen agonio (200 horoj)
 
 
FAKULTATIVAJ STUDOBJEKTOJ:
 
  1. Digestaj teĥnikoj, sen sonefektoj
 
  1. Mi enmemorigas, kiam mi devas porti la rubojn en la komunan rubujon
 
  1. Kuirejo – baznivelo: kuirmaŝinoj: ON (ŝalti), OFF (malŝalti)
 
  1. Kuirejo – progresa nivelo: la unufoja kuirado de saketa supo, sen finboligi la tutan akvon  
 
  1. Danĝero de plenigado de la glacikubujo (prezentado per diapozitivoj)
 
  1. La plej nova scienca malkovro: la hejmlaboro ne kaŭzas inpotencon
 
  1. Kial ne necesas levadi la kovrilon, post kiam ni eligis la intestgason
 
  1. Bazaj diferencoj inter lavotaĵujo kaj la planko (muzikterapia laboratoria ekzercado)
 
 
HEJMLABORAJ TEMOJ
 
(Pro la malfacileco kaj komplikado de temoj oni devas fari nur du prilaboraĵojn)
 
  1. La gladilo: sekreta vojo de la vestoj de la lavmaŝino ĝis la vestoŝranko 
 
  1. Mi kaj la elektro: Avantaĝoj de venigo de la elektristo pro elektraj paneoj
 
  1. Kial ne estas krimo donaci florojn al la virino post la geedziĝo?
 
  1. La tualetpapero: Ĉu la tualetpapero naskiĝas en la neceseja papertenilo?
 
  1. Ankaŭ la misvojinta virŝoforo povas peti informojn de la piedirantoj sen ŝajni impotenta
 
  1. La lavmaŝino: malkovro de la nekonataĵo
 
  1. Kiuj genetikaj bariloj ekzistas por finrigardi senvorte, kiam virino parkigas sian aŭton?
 
 
 
© Published at 17:44 ( 4 comments / 466 visits )
This post is public

March 12, 08

Esperanto-Radio Jászberény

Esperanto-Radio el hungara urbo Jászberény (:Jasberenj)
Antaŭ ĉirkaŭ unu jaro mi lanĉis interretan radio-elsendon esperantlingvan. Ĝi estas tute senpaga, nekomerca kun ne elŝuteblaj programoj. La radio deziras disvastigi Esperantajn kantojn, muzikojn kaj literaturaĵojn. Krom la supre menciitaj ĝi disaudigas intervjuojn, prelegojn, aktualaĵojn, reklamojn. La programo estas aŭskultebla tage-nokte kaj jam havas amplekson de pli ol 62 horoj.
Por aŭskulti ĝin klaku al la ligilo: http://87.242.28.255:8000/listen.pls aŭ malfermu vian ludilon kaj „File”>”Play URL”, enskribu: http://87.242.28.255:8000
Reklamoj en Esperanto estas senpagaj.

© Published at 17:43 ( 4 comments / 302 visits )
This post is public

February 24, 08

2-a Esperanto-Festivalo „IRIS” – 7-14 de julio, 2008

eventuale per 100% rabato

 
En julio de 2008. estos aranĝata la 2-a junulara kaj plenkreskula Esperanto-Festivalo „IRIS”,
kaj la 35-a Hungaria Esperanto-Kongreso.
 
Partoprenkotizo: 5000 Ft/nap (ĉ: 19 EŬR), kiu inkludas la elspezon de tranoktejo kaj manĝado, respektive la kotizon de programoj. Ni ofertas ankaŭ al vi la senpagan partoprenon, kiu certigas al vi la senpagan tranoktadon kaj manĝadon por 7 tagoj, eĉ eblas partopreni kelkajn tagojn.
Se vi partoprenos la festivalon, kiel kunlaboranto, helpanto, ni povas doni rabaton en 3 kategorioj:
 
1. Helpantego: kiu partoprenas en la organizado kaj aranĝado de komenco ĝis fino, por tiu ni donacos 100% rabaton.
2. Helpanto: kiu povas helpi nur kelkajn programerojn, por tiu ni donacos 50% rabaton.
3. Helpanteto: kiu povas helpi nur unu programeron, por tiu ni donacos 25% rabaton.
 
La plua kondiĉo de uzado de la rabato estas tio, ke aliĝu al la festivalo ĝis 29-a de februaro!
Se vi ne povas partopreni, kiel helpanto, eĉ tiam vi povos uzi diversajn preferojn, sed vi devos aliĝi ĝis 29-a de februaro!
Vi povas registri vin sur TTT-ejo http://iris.eszperanto.info
Vi povas informiĝi pri la planitaj, tagaj programeroj uzante la ligilon „tagaj programeroj” dekstre supre.
Se vi havas iun ajn demandon aŭ bezonas helpon ĉe registriĝo, turnu vin al retadreso mesz@eszperanto.info, aŭ esperantohea@t-online.hu
Se vi ŝatus ekhavi daŭrajn informojn kaj partopreni la interŝanĝojn de tagaj informoj
aliĝu al la junulara info@heszperanto.hu kaj plenkreskula eszperanto@googlegroups.com
listoj.
Organizantoj de „IRIS”
© Published at 17:44 ( 0 comments / 211 visits )
This post is public

January 20, 08

Verkis István Ertl

 Sed, se tamen sakso seksus,
 ĉu pri tio li ne faksu?
 Plenuminte seksan taskon,
 kien sakso faksu faskon?

 Taksi sakson nun senseksa
 estas takso tute eksa.
 Saksoj nun eĉ taksi'-seksas,
 kaj taksie tuj seks-faksas.

 Hej, malsakso, saksojn fie
 taksu nur se entaksie!
 Tie vi mem sperte taksos
 ĉu taksi'-saks' seks-fiaskos.

 Fakse, sekse, nur saks-akse
 ekse laksaj saksoj saksas,
 dum l'aŭtoro, mem ne sakso,
 eksterakse rim-fiaskas.

© Published at 16:12 ( 3 comments / 358 visits )
This post is public

January 20, 08

Deklaracio por Ĉiuj Formoj de Vivo sur la Tero

De nekonata skribinto.

 PREAMBLO

Tero estas evoluanta viva estaĵo. Ĉiu formo de vivo sur la tero estas grava parto de tiu ĉi viva esenco. Konforme al tio, ni, kiel individuoj, devas kultivi komprenon, ke ni ĉiuj estas membroj de tutgloba komunumo de vivo kaj ke ni havas komunan mision kaj respondecon pri la futuro de nia planedo. Ĉiu inter ni devas ludi sian rolon en evoluo de nia planedo, kaj por atingi la mondan pacon ĉiu el ni devas vivi komforme al niaj respondecoj kaj devoj. Ĝis nuna tempo, ne multaj homoj sur la tero estas plene kontentigitaj pri la vivo. Ni daure alfrontas konfliktojn en la tuta mondo dum konkurado por la limigitaj riĉofontoj kaj teritorio. Tio havas detruan influon je globa medio. Kiam ni enpaŝas la novan jarmilon, realiĝo de tutplaneda paco antau ĉio dependas de vekigo de la konscio de la flanko de ĉiu individua membro de la homa raso. Hodiau estas imperativo ke ĉiu homo portas respondecon pri konstruado de paco kaj harmonio en sia koro. Ni ĉiuj havas tiun ĉi komunan mision, kiun ni devas plenumi. Paco sur la tero estos atingita kiam ĉiu membro de la homaro ekscios pri tiu ĉi komuna misio - kiam ni ĉiuj unuiĝos por nia komuna celo. Ĝis nun, el vidpunkto de potenco, riĉeco, gloro, scioj, teknologio kaj edukado, la homaro estas dividita je individuoj, landoj kaj organizoj, kiuj posedas la menciiton kaj aliaj, kiuj tute ne havas tion. Estas ankau diferencoj inter donantoj kaj ricevantoj, inter helpantoj kaj helpatoj. Per tiu ĉi deklaro ni anoncas sian pretecon superi tiun ĉi dualecon kaj diferencojn kun tute nova koncepto, kiu servos kiel nia fundamento, ĉar ni celas konstrui pacan mondon.

ĜENERALAJ PRINCIPOJ

En la nova erao, la homaro evoluos direkte al la mondo de harmonio, tio estas, al la mondo, en kiu ĉiu homo kaj nacio povas libere esprimi siajn individuajn ecojn vivante harmonie unu kun la alia kaj kun ĉiuj vivantaj estaĵoj sur la tero. Por realigi tiun ĉi vizion, ni starigas jenajn gvidajn principojn:

1. Pietato al la vivo

Ni kreados la mondon bazitan je amo kaj harmonio, la mondon en kiu oni respektas ĉiujn formojn de la vivo.

2. Respekto de ĉiuj diversecoj

Ni kreados la mondon en kiu ĉiuj diversaj rasoj, etnaj grupoj, religioj, kulturoj kaj kutimoj estas rekpektataj. La mondo devas esti loko libera de diskriminacio au kontraufrontado en socia, fizika kaj spirita sferoj – la loko kie diverseco estas aprezata kaj ĝuata.

3. Dankemo al kaj kunekzistado kun la tuta naturo

Ni kreados la mondon, en kiu ĉiu persono konas, ke al ni estas donita la vivo dank” al benoj de naturo, kaj kie homo vivas harmonie kun naturo, esprimante dankemon al tuta faŭno kaj flauro kaj al aliaj formoj de vivo.

 4. Harmonio inter la spirita kaj materia sferoj

Ni kreados la mondon, bazitan sur la harmonia ekvilibro inter materia kaj spirita civilizo. Ni rezigni de nia troemfazo de la materia sfero por ebligi sanan spiritecon disflori inter la homaro. Ni devas konstrui la mondon, en kiu ne material abundeco, sed ankau spiritaj riĉaĵoj estas aprezataj.


PRAKTIKO

Ni aplikos tiujn ĉi principojn en praktika vivo gvidataj de la jenaj konsideroj:

Kiel individuoj:

Ni devas movi ekster la eraon en kiu potenco kaj respondeco estas en naciaj ŝtatoj, etnaj grupoj kaj religioj, al la erao, kie homo estas plej supera valoro. Ni vizias ,,La Eraon de Individuo” – ne en la senco de egoismo, sed la epoko en kiu ĉiu homo pretas preni sur sin respondecon kaj plenumi sian propran mision kiel sendependa membro de la homa raso. Ĉiu el ni plenumos nian plej gravan mision por alporti harmonion kaj dankemon en nian propran koron kaj tiamaniere alporti harmonion en la mondon ĝenerale. En niaj specifaj sferoj: Ni konstruos sistemon de kunlaboro, en kiu saĝeco estas kolektata kune por derivi plejon de teknikaj scioj, lertoj kaj kapabloj en diversaj sferoj, kiel edukado, scienco, kulturo kaj artoj kaj ankau de religio, filozofio, politiko kaj ekonomiko.

Kiel juna generacio:

En la 20-a jarcento, gepatroj, instruistoj kaj socio estis edukantoj de infanoj kaj la infanoj estis ĉiam en la pozicio de edukatoj. En la XXI-a jarcento, plenkreskuloj lernos de la bonegaj kvalitoj de infanoj, kiel ilia pureco, senkulpeco, radieco, saĝo kaj intuicio, por reciproke inspiri kaj altigi bonhumoron. La nova generacio ludos gvidan rolon en kreado de paco por la brila futuro.

Paco Regu sur la Tero!

© Published at 15:54 ( 0 comments / 233 visits )
This post is public

January 8, 08

Ĉardaŝoj en traduko de Imre Szabó

Jungas mi ĉevalojn

(Befogom a lovam)
Trad.: Imre Szabó
 
Jungas mi ĉevalojn, jungas mi ĉevalojn
al ĉareto verdkolora.
Portos mi la grenon, portos mi la grenon
al la muelejo fora.
Petos mi la mueliston fari por mi la farunon,
ĉar la amikino, ĉar la amikino forrifuzas la brakumon.
 
Ĉingilinga ĉardo, ĉingilinga ĉardo
kalkumita blanka bele.
Tie dancas knaboj kaj la junulinoj
ĉiam, ĉiam dumvespere.
Ĉiu havas danckunulon, kun kiu ŝi dancas verve,
sed nur mia sola, sed nur mia sola velkas soldatserve.
 
En rozujo mi naskiĝis
(Rózsabokorban jöttem)
Tad.: Kálmán Kalocsay--Imre Szabó
 
En rozujo mi naskiĝis matene,
panjo min ne vane lulis amplene
Fraŭloj venis post mi el vilaĝoj tri,
mi elektis, ludis, trompis,
amojn plektis, korojn rompis kun pasi'. (Kalocsay)
 
Se foj-foje mi trakorte promenas,
min admiri multaj, multaj alvenas.
Taksas junaj kaj maljunaj flustre min:
kiom ĉarma, kiom plaĉa
tiu bruna, rozvizaĝa junedzin'! (Szabó)
 
Al junuloj ekde nun mi ne fidas,
ili ĉiam nur la samon avidas.
Iru pace sur disiga vojo for,
niaj revoj tre malsamas,
ja min ne plu, ja min ne plu amas via kor'.
© Published at 11:47 ( 1 comment / 283 visits )
This post is public

December 25, 07

Pluŝurseto

Mi veturadis ĉe rando de sudregiona urbeto, provante trovi mian veturcelon, antaŭ ol la sunsubiro. Mia malnova radio CB funkciis je la kanalo 1-9, knaradis, kaj subite eksonis voĉo de junuleto:

     - Breko 1-9, ĉu estas iu ĉi tie? Nu, ŝoforoj paroladu kun Pluŝurseto!  
 
-     Mi ekfunciigis mian mikrofonon:
 
-          - Mi ricevis Pluŝurseto.
 
-          - Dankon kamarado! – respondis la infanvoĉo.
 
-          - Kiu estas fine de linio?
 
Mi donis mian datumojn, poste li ekparolis:
 
-         - Mi volas ĝeni neniun tie sur la ŝoseo. Mia patrino diris al mi, ke la ŝoforoj devas atenti 
      la vojon, neniu estas scivola pri mia parolaĉo. Nur estas la situacio tio, ke mi estas tute sola  kaj al mi estas ege amuza babili kun iu. Mi estas handikapulo, mi ne povas iri.
 
Mi respondis ion kaj mi petis lin, ke li lasu enŝaltite la mikrofonon, mi volonte konversacias kun li.
 
-         - Tiu radioaparato estis de mia patro – li informis min – sed nun jam ĝi estas mia kaj mia patrino, ĉar mia patro mortis. Antaŭ unu monato li enkaviĝis per sia aŭtego. Tiam neĝegis. Pro tio mia patrino devas nun labori por vivteni nin.
 
Mi ne povas helpi ŝin pro miaj neŭzeblaj piedoj. Tion ŝi diras, ke ne estas problemo, ni povos vivi sufiĉe bone, sed mi kelkfoje vekiĝas dum la nokto kaj aŭdas ŝian ploradon.
Eksciu, ke estas io, kion mi tre ŝatus. Mi pensas, ke vi ĉiuj estas tro okupataj kaj vi ne povas okupiĝi pri mi. Mia patro ĉiam veturigis min per lia granda kamiono, kiam li hejmenvenis, sed nun li jam ne povas fari tion.
 
Eĉ unu voĉo ne ĝenis mian konversacion kun handikapuleto. En mia gorĝo kreskiĝas ia strangaĵo dum mi ekpensis pri miaj gefiloj, kiuj hejme atendas min.
 
-        - Li planis, ke veturigis min kun mia patrino ien. Mi memoras, ke ĉiam li diris:
     Foje tiu kamionaĉo estos via, Pluŝurseto. 
 
-        - Nu, mi jam ne veturadas plu per naŭŝafta kamiono. Sed tiu olda maŝino helpas min por 
teni la kontakton kun miaj kamionaj amikoj. Nu, Pluŝurseto finas konversacion, ĉar mia patrino hejmenvenos baldaŭ. Se vi veturados proksime al mi, kriu, mi feliĉe babilados kun vi. 
 
-        - Antaŭ ol vi malkontaktiĝos, diru al mi, kie estas via loĝloko, mia eta CB-a amiko! – mi diris rapide, kaj li donis al mi la adreson.
 
Mi ne hezitis eĉ unu momenton, ĉar mia ŝarĝo povas atendi ankoraŭ iom da tempo. Mi rapide turnis reen mian kamionon, kaj hastis al la ricevita adreso.
 
Kiam mi atingis la koncernan straton, mi ne kredis je miaj okuloj: la kamionoj staris en longa vico antaŭ iu domo. Verŝajne multaj ŝoforoj aŭdis nian konversacion, kaj ĉiuj turnis sin al eta handikapulo. Unu revenigis lin kaj la alia tuj enkamionigis kaj veturigis lin.
 
Se vi kredas, se ne, ankaŭ mi atendis mian vicon por veturigi Pluŝurseton. Poste, kiam ni alvenis, mi sidigis lin en lian seĝon. Mi tiam certe eksiis ion pri la feliĉo. Ĝi radiis el okuloj de tiu hometo.
 
Ni vicigis niajn kamionojn, antaŭ ol alvenis la patrino. Ĉiuj adiaŭis, poste veturadis plu.
Li prenis mian manon kun rideto:
 
-       - Ĝis Revido piloto, ni renkontiĝos en la etero.
 
Kun larmaj okuloj mi turnis mian kamionon al strado, ŝaltis la radioaparaton kaj min atendis surprizo denove:
 
-        - Breko 1-9 – aŭdiĝis el la radio - , ĉi tie estas patrino de Pluŝurseto. Mi dezirus danki al 
ĉiuj. Mi preĝos por vi, ĉar vi realigis sonĝon de mia filo. Mi malkontaktiĝos, antaŭ ol mi ekploros. Dio zorgu pri vi ĉiuj kaj ĝis revido!
 
 
Tiu ĉu rakonto bone montras tion, ke kio estas la plej grava, kaj ni povas ekhalti dum la kurego por atenti unu pri la alia. Ja kio estas la amo, se ne ĝuste tio.

 

© Published at 10:01 ( 0 comments / 272 visits )
This post is public

December 23, 07

Komato

 

Kiel granda plezuro estas stiri aŭtomobilon en tiu belega, somera mateno. La suno brilas, sed ankoraŭ ne estas varmege, kvankam kelkfoje oni povas vidi fatamorganon de la vojo fore.
La ĉielo admirinde bluas, kelkajn ŝafidformajn nubojn ordonadas nevidebla ŝafisto.
Mi fartas bone.
Baldaŭ mi atingos la aŭstran limtrapasejon, mi esperas, ni ne devos atendi multe. Depost kiam ankaŭ ni, hungaroj, fariĝis eŭropuniaj civitanoj, povas vojaĝadi pli facile ene de Unio.
Malaperis la landlimoj, nur la lingvaj limoj restadis. Mi ne regas la germanan, ankaǔ aliajn naciajn lingvojn mi ne scipovas. Bonŝance, ke dum Esperanto-renkontiĝo ne gravas, de kie vi venis, kiun lingvon vi parolas. Ĝis mi atingos la celon, mi uzos la internaciajn mansignojn por komprenigi min. Mi eĉ ne povas imagi, ke mi renkontos ulon esperantoparolantan dum la vojaĝo
Jen, ĉi tie estas informtabulo, kiu anoncas, ke baldaŭ mi atingos finon de la ŝoseo, sekvos aŭtovojo kaj poste ĉefvojo. Mi ŝatintus, se iu el nia klubo ĉeestus, mi ŝategas konversacii. Tiel ĉi nur mi povas dialogi kun mi mem, hm... mi estas bona kunparolanto, he-he-he.
Nu, fine mi atingis la limstacion. Ŝajne, ĉiu kaj ĉio estas trankvila, neniu hastas nervoze, tio estas bona signo. Alta, sunbrunigita limgardisto proksimiĝas al mi.
-- Bonan Tagon! Bonvolu montri al mi vian personan atestilon.
-- Jen ĝi!
-- Kien vi veturas?
-- Mi veturas al Esperanto-Aranĝo en Vieno.
-- Ho! Mi jam aŭdis pri ĝi. Ĝi estas iaspeca artefarita lingvo, ĉu?
-- Jes, tiaspeca.
-- Bonan Vojaĝon! -- kaj li redonas mian atestilon.
Mi startigas mian aŭton malrapide, mi ne hastas, nun mi jam havas iom da tempo. Mi rigardadas la apudvojan pejzaĝon, kiel bela kaj pura estas ĉio ĉi tie! La aŭtotrafiko sufiĉe densas, kelkuloj veturadas ege rapide, ĉiuj rapidas al ie. La ŝoforoj preterveturas unu la alian danĝere, kiel ekzemple tiu kontraŭe. Oj, tio estos tre danĝera, ve-ve, tio certe ne sukcesos...
 
Kio okazis? Kie mi estas? Ĉio estas malkonata por mi. Mi kuŝas en fremda lito, vestita en fremda piĵamo. Estas duonlumo, aŭ mi vidas malbone? Mia cerbo komencas vekiĝi, eĉ miaj sensoj akriĝas. Hm, mi sentas hospitalodoron. Kial mi estas ĉi tie? Mi memoras pri nenio. Mi aŭdas voĉojn de ekstere, mi komprenas nenion el la parolado. Ŝajnas al mi, ke oni parolas germane, sed mi ne certas. Malfermiĝas la pordo kaj enpaŝas flegistino.
-- Kiel vi fartas? -- demandas ŝi.
-- Mi fartas sufiĉe bone -- mi respondas aŭtomate.
-- Kie mi estas? -- mi interesiĝas malcerte.
-- Vi estas en hospitalo, en Vieno -- diras ŝi iom ridete.
-- Kiam mi enhospitaliĝis? -- mi daŭrigas vicon de la demandoj, kaj subite bombas la rekono en mia cerbo, kiun lingvon ni uzas. Ja mi konversacias Esperante en Viena hospitalo.
-- Ho, jam tre antaŭ longe. Vi estas ĉi tie 15 jarojn. Vi kuŝis en komato ĝis nun.
-- Vi bone parolas Esperante -- mi konstatas nur flanke.
-- Kio okazis al mi?
-- Vi havis teruran aŭtoakcidenton, kaj oni portis vin ĉi tien.
-- Kiel bona afero estas, ke vi parolas la lingvon internacian. Ni ne povus komuniki alimaniere, ĉar mi ne scipovas paroli germane -- mi diras kontente.
-- Ho, kompreneble, ĉi tie ĉiuj parolas Esperanton.Ho, mi nun ekmemoras, ke vi ankoraŭ ne povas scii pri la granda lingva ŝanĝiĝo, kiu okazis jam antaŭlonge.
-- Hm...? Kiun ŝanĝiĝon mi ne povas scii? -- mi demandas nekomprene.
-- Antaŭ 13 jaroj Eŭropa Komisiono decidis, ke en ĉiuj membroŝtatoj oni devas enkonduki la instruadon de lingvo Esperanto en la bazaj lernejoj. Poste Esperanto fariĝis pontolingvo inter la nacioj. Nun jam ĉiuj en Eŭropo parolas sian nacian lingvon kaj Esperanton -- ŝi klarigas entuziasme.
Ho, mia Dio, do tamen sukcesis! Ja ni luktis ĝuste por tio dum jardekoj, apenaŭ mi povas kredi tion. Do, tamen esperantistoj sukcesis konvinki la registarojn, ke ne ekzistas alia solvo por atingi la lingvan egalecon. Mia flegistino rimarkis mian subitan entuziasmon, kaj tiel alparolis min:
-- Mi pensis, ke vi estos ĝojanta pro tio. Mi sciis, ke vi estas esperantisto, mi vidis vian verdan insignon sur via jako. Mi nun devas iri por raporti pri via "reviviĝo" - kaj ŝi forlasas la ĉambron.
Mi restas sola kun miaj kirliĝantaj pensoj. Mi provas movi miajn piedojn, sed ne sukcesas. Mi provas movi miajn manojn, eĉ tio ne sukcesas. Ŝajne, mi bezonas iom da tempo por regeneriĝi. Subite mi sentas fortan pisemon. Mi devus signi iel al la flegistino. Mi rigardas maldekstren kaj mi rimarkas la butonon de sonorilo. Mi devas atingi tiun aĉan vokilon. Ordonante al mia cerbo mi malrapide levas mian maldekstran brakon kaj premas la butonon. Kio okazas? Ja la sonorilo sonas apud mi. Mi eksaltegas el la lito, preskaŭ mi surfalas la plankon pro la subita kapturniĝo. Dio mia, mi nur sonĝis ĉion? Mi ĉirkaŭrigardas, ho jes, mi estas hejme, kaj la vekhorloĝo nur diras sian kantaĉon daŭre.
    Mi residiĝas sur la rando de mia lito, trete-trote mi mutigas la vekhorloĝon. Ankoraŭ lumineskas la sonĝbildoj en mia cerbo, sed nur jam pale. Kiel interesa estis tiu ĉi sonĝo!
Domaĝe, ke ankoraŭ nun ni nur sonĝas pri tiu mondo!

 

© Published at 08:17 ( 4 comments / 951 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ferenc Harnyos