Toeko Published on August 7, 2009
by Toeko

Toeko's blog

Browse posts
Ankaŭ memoraĵoj.
Posted on October 31, 2009
6 comments (latest 6 days ago)
Iom pli pri la memoraĵoj el Estonio.
Posted on October 31, 2009
1 comment (latest 4 weeks ago)
Vroclavaj koboldoj.
Posted on September 6, 2009
2 comments (latest 5 weeks ago)
Bjalistoko. Du interesaj preĝejoj.
9 comments (latest 2 months ago)
La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.
Posted on August 6, 2009
18 comments (latest 6 weeks ago)
Renkontiĝo kun naskiĝurbo.
Posted on May 31, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Kial orgenoj?
Posted on February 6, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
"Memoraĵoj el Estonio" - miaj fotoj.
Posted on February 3rd, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
Preĝejoj.
Posted on January 27, 2009
1 comment (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 196 times

Bjalistoko. Du interesaj preĝejoj.

Friday August 7, 2009 at 07:32AM

Dum ĉeesto en la Universala Kongreso precipe ekinteresis min du preĝejoj. Unu troviĝas proksime de la loko kie mi loĝis dum mia restado en Bjalistoko.

Granda barokstila preĝejo sur monteto, apud la ŝoseo kuranta al Varsovio. Preĝejo de Dia Rezurekto estis konstruita ... en la jaroj 1991-96 laŭ "vilna baroka stilo". Intenco konstrui ĝin estis memoro pri ĉiuj Poloj murditaj de diversaj invadintoj. Kiel modelo servis detruita dum soveta regado preĝejo en Berezwecz (nune en Bjelarusio). La interno estas abunde ornamita. Mankas ankoraŭ orgeno. En la preĝejo troviĝas relikvo - ŝtono el la Tombo de Jesuo.

http://www.ipernity.com/doc/32594/5583377

http://www.ipernity.com/doc/32594/5583376

http://www.ipernity.com/doc/32594/5553428

------------------------------------------------

Dua interesa preĝejo estas grupo de la Katedralo de Ĉielpreno de Plejsankta Virgulino Maria. Ĝi konsistas el du kunigitaj preĝejoj: la malnova, malfrurenesanca(en aliaj fontoj - frubaroka) el la jaro 1617 kaj nova preĝejo - neogotika el la jaroj 1901-1905.

En la jaro 1617 tiutempaj posedantoj de Bjalistoko familio Wiesiołowski (denove - en alia fonto - Branicki) komencis konstrui masonitan preĝejon (antaŭe ekzistis ligna preĝejo) de Ĉielpreno de Plejsankta Virgulino Maria kaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo. Nun ĝi estas nomata malnova paroĥa preĝejo.

http://www.ipernity.com/doc/32594/5595871

Dum tempo la preĝejo evidentiĝis tro malgranda. Oni klopodis konstrui novan, sed reprezalioj post la januara ribelo (1863 j.) malebligis tion ĉi. Nur en la jaro 1899 la cara povo permesis fari alkonstruaĵon al la baroka preĝejeto. Estis malkonstruita la prezbiterio kaj komenciĝis konstruado de neogotika preĝejo. Ĝia arkitekto estis Józef Pius Dziekoński. Mi ne trovis ian fonton pri la afero, sed oni parolas pri neimageble granda monsumo kiun oni kolektis kaj donis "kie estis bezone" por la caraj oficistoj "ne vidu" kion oni konstruas. Rezulte en la jaroj 1901-1905 ekestis granda konstruaĵo neogotika multfoje pli granda ol la baza preĝejo. Finlaboroj daŭris ĝis la unua mondmilito. Nun la preĝejo havas rangon de Katedralo

http://www.ipernity.com/doc/32594/5595850

Pri ambaŭ preĝejoj bonvolu rigardi paĝojn en mia fotogalerio. Tie - iom dise - estas multaj fotoj pri ambaŭ preĝejoj.

Ke mi skribis pri nur du bjalistokaj preĝejoj ne signifas ke aliaj ne estas interesaj. Mi vidis multajn aliajn katolikajn kaj ortodoksajn preĝejojn, plejparte novajn. Eble ankaŭ en ilia historio estas io interesa. Sed - la Bjalistokanoj mem ion skribu pri tio ĉi..



9 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
"La interno estas abunde ornamita" estis ebel eniri en ĝi ? nekredeble ! En Francio preĝejoj estas (tutjare kaj tuttage) fermitaj (kiel estis kaj oni tiam plendis en Sovetio !).
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Mi pensas, ke dum semajno la preĝejoj (plejparte) estas fermitaj. Sed ja ĉiutage estas almenaŭ unu diservo en la preĝejo kaj dimanĉe ofte senĉese estas diservoj de 6 - 7-a matene ĝis posttagmezo kaj ankaŭ estas vesperaj diservoj. Tiam oni eniras. Kvankam - al la preĝejo de s-ta Roĥo mi eniris eble vendrede kaj ĝi estis malferma.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko edited this comment 3 months ago.
Karesema says:
Vere interesa punkto pri tia luksa preĝejo...la homoj povas libere eniri en ĝin.En Brazilo de tempo al tempo, oni aŭdas , ke ŝtelistoj ŝtelas de ia preĝejo..(.sed ne tiom luksa kaj impona kiel ĉisupra-preĝejo)statuojn...kaj religia-aĵon ..imagu se ĉisupra preĝejo estus en Brazilo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
Kara! Ĉi tie oni ankaŭ ŝtelas, prirabas ktp. Mi supozas ke tiuj malfermaj tuttage havas ian televid-prizorgon.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Nur atentigeto: anstataŭ proponi la ligilojn al la bildoj, vi povus facilege aldoni la bildojn mem al la artikolo. Estas butono en la redakto-fenestro kiu ebligas tion.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
Mi pensis pri tio ĉi jam delonge, nur la butonon mi ĝis nun ne trovis. Dankon por la sugesto!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Nu, mi provos helpi.

Supre de la redakto-fenestro, troviĝas du vicoj da simbolo-ordonoj. En la plej suba vico, la simbolo plej dekstra, kun bildo de pejzaĝo, estas la celo.

Alklaku ĝin kaj malfermiĝos plia fenestro por elekti vian bildon, laŭ dezirata grandeco kaj alĝustiĝo ene de la mesaĝo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
Dankon. Nur - mi nun ne intencas ion skribi kaj ilustri. Sed eble iam mi profitos.
Posted 3 months ago. ( permalink )
pauswa says:
Saluton, Toeko.

Plaĉas al mi ĉiuj fotoj en via blogo, kaj via blogo estas tre interesa. Mi legas ĝin por praktiki mian Esperanton. Bonvolu viziti mian blogon foje: http://paulaesperanto.wordpress.com

Ĝis baldaŭ,
Paula
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...