Toeko Published on August 6, 2009
by Toeko

Toeko's blog

Browse posts
Ankaŭ memoraĵoj.
Posted on October 31, 2009
6 comments (latest 5 days ago)
Iom pli pri la memoraĵoj el Estonio.
Posted on October 31, 2009
1 comment (latest 4 weeks ago)
Vroclavaj koboldoj.
Posted on September 6, 2009
2 comments (latest 5 weeks ago)
Bjalistoko. Du interesaj preĝejoj.
Posted on August 7, 2009
9 comments (latest 2 months ago)
La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.
18 comments (latest 6 weeks ago)
Renkontiĝo kun naskiĝurbo.
Posted on May 31, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Kial orgenoj?
Posted on February 6, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
"Memoraĵoj el Estonio" - miaj fotoj.
Posted on February 3rd, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
Preĝejoj.
Posted on January 27, 2009
1 comment (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 358 times

La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.

Thursday August 6, 2009 at 07:28PM

La 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko estis mia tria UK. Mi jam partoprenis la 72-an en Varsovio (1987 j.) kaj la 90-an en Vilno (2005 j.). Sed la lastan, finiĝintan antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis de komenco ĝis fino; la antaŭajn mi forlasis pli frue..

Al Bjalistoko mi alvenis jam vendrede, la 24-an de julio posttagmeze. Luksa situacio - min gastigis mia frato kiu loĝas en Bjalistoko.

Mia celo estis renkonti kiel eble plej multe da homoj kun kiuj mi jam antaŭe konatiĝis persone ,kaj renkontiĝi kun homoj konataj ĝis nun, foje multjare, sole el la babilejoj. Mi devas diri, ke mi eĉ superis la planon. Krom la kongresa identigilo mi alkroĉis ankaŭ tabuleton kun mia kaŝnomo Toeko kaj tio estis bona ideo. Multfoje aldemandis min homoj kiuj iam, eĉ unufoje, kelkfraze parolis kun mi en "lernu"-babilejo aŭ en alia.

Komence la vetero ne allogis: nuboj, pluvetoj. Sed ekde lundo fariĝis varme - temperaturo proksima al pola maksimumo - tridek tri, tridek kvar gradoj en ombro.

Kvankam mi aliĝis al neniu ekskurso - mia frato estis por mi bona gvidanto tra la urbo. Mi vizitis parkojn, preĝejojn, forajn urbopartojn, kiujn kutime turistoj ne vizitas. Multajn fotojn mi faris kaj multajn mi jam enmetis en mian fotogalerion.

Kia estis la etoso de la Kongreso? Laŭ tio kion mi vidis, kion mi aŭdis - ĝi estis bona. Kvankam - estis kelkaj bedaŭrindaj agoj de lokaj loĝantoj, sencerbaj individuoj, kiuj deziris la etoson aĉigi. Ŝajnas tamen al mi ke iliaj fiagoj pasis preskaŭ senreeĥe. Se iu ne scias - mi skribos mallonge pri la "atencoj".

Jen ankoraŭ antaŭ la Kongreso oni ekbruligis la grandegan kongresan tendon. Vere - detruiĝis eta parto de la flanka parto - dum la Kongreso mi ne trovis lokon kiu estis antaŭe difektita.

Iu kreteno faris truojn en pneŭmatikoj de aŭtobuso per kiu estis veturonta ekskurso de kongresanoj.

"Strangmaniere" malaperis esperantaj flagetoj de antaŭ la monumento de Zamenhof kaj lastan vendredon la monumenton iu priverŝis per ruĝeta farbo. Dum la nokto tamen la monumenton urbaj servoj purigis. Pri ĉio ĉi informis loka televido, ankaŭ tutlanda.

Iu ĵetis ŝtonon kontraŭ fenestro en hotelo kie loĝis gekongresanoj kaj unu el ili estis vundita per frakasita vitro. Sed ankaŭ iu knabino dum la dormo(?) falis de la lito kaj rompis iun oston. Sed tio ĉi estas nur malfeliĉa akcidento.

Fia ago kontraŭ la Kongreso estis kiam iu ĵetis botelon kun benzino al la domo de Esperanto Centro. La ulo ŝajne sciis kie troviĝas la kamerao de prizorgo kaj stariĝis tro malproksimel -lia"molotov-koktajlo" ne atingis la domon. Ĝi falis sur trotuaron. Tion ĉi oni ankaŭ kelkfoje montris en televido.

Nu - kaj eble neniu scias pri ankoraŭ unu ago - ĉifoje kontraŭjuda - desegnaĵo sur iu domo (mi ne scias la adreson - ie en flanka strato). La foton mi enmetis en mian fotaron. Ĉu neniu informis la lokan povon? Mi ne scias.

Sed - samtempe amasoj da geesperantistoj, kun kongresaj identigiloj, promenadis tra la urbo - unuope, duope, grupe... Eĉ en sufiĉe malproksima loko mi renkontis du personojn. Kaj neniu ŝajnis esti timigita. Neniu kaŝe ĉirkaŭrigardadis kaj kaŝis sin malantaŭ la arboj kaj muroj.

Tamen kelkaj gazetoj skribis pri "etoso de timo kaj teroro". Oni aldonis moke ke se la kongreso okazos en Teherano - estos pli sekure. IDIOTISMO !!! Sed - mi jam trovis babilanton kiu kredas tion. Ne - li ne partoprenis la Kongreson. Li kredas la redaktorojn!

Ni bedaŭru la homojn kiuj disvastigas tiaspecajn pseŭdosciigojn kaj tiujn kiuj ilin kredas. "Hundoj bojas, karavano iras plu".

Mi revenis hejmen bonorde, plena de bonaj rememoroj, kun aparato plena da fotoj.

Sekvontan Kongreson en Havano mi ne partoprenos. Tio ĉi estas decidite. Sed kiu povas - veturu. Kaj ne atentu tiujn kiuj denove aŭguros malbonon. Tiuj ĉi ĉiam sekvas grandajn eventojn kaj flaras ĉie malbonon.

Eble mi ĉion diris.



18 Comments / add your comment?

Stelo says:
Dankon pro via detala raporto kara Toeko,
Mi same pensas ke tio estas nur ago de kelkaj sencebraj homoj, kiuj, bedaŭrinde, ekzistas ĉie.
Vere estas rememorindajj renkontiĝoj kun geamikoj kaj aparte kun "persone nekonataj" babilantoj de ĝangala babilejo aŭ de aliaj babilejo, lernu...ktp.
Eble iu tage ankaŭ ni du persone renkontiĝos ie. ĉu ne?
Korajn salutoj el Mariboro
Stelo
Posted 3 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
Esperante tralegi ankorau pli detalan raporton pri la UK en Bjalistoko mi dankas al nia Amiko TOEKO por la respondo al Ipernity-Geamikoj je la vekantaj demandoj post la informo de kelkaj TV, radioj kaj revuoj, kiuj laukutime pli volonte skribas sensaciojn pri cxiuj priskibataj okazintajxoj. Lau la teorio, ke ne estas interesa la multjara dummilita batalo de la kolonelo Viktoro sed ke li la 10-a de majo 1945 irante al subtegmeno... falis kaj rompis sian piedon!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
subtegmento - kompreneble!
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Kolonjanopro replies:
Saluton!

Mi supozas, ke komentinto almenaŭ dum kelka tempo (pluraj tagoj, eĉ semajno) povas modifi (do: redakti, korekti) kaj eĉ viŝi sian afiŝon.

Ju pli zorgeme oni kontrolis sian tekston antaŭ ol premi la SENDI-butonon, des pli certe oni poste trovos eraron en ĝi. :-)

Kolonjano
Posted 3 months ago. ( permalink )
Kolonjanopro says:
Saluton!

Ĉu oni iam kaptos la fiulojn, kiuj sukcesis kapti la atentemon de la amaskomunikiloj?

Verŝajne ne. Kaj do ili eĉ fieros pri siaj heroaj agoj ...

Kolonjano
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
Foje okazas miraklo kaj oni tiaspecajn ulojn kaptas. Nur - ĉu eventuala puno estos sufiĉante severa?
--Due - mi esperas ke ankaŭ aliaj partoprenintoj de la Kongreso ion skribos. Kaj ke ni trovos la skribitaĵojn.
Posted 3 months ago. ( permalink )
ESPERANTO - Ĉemizo says:
Granda Toeko!
Se mi tie, mi serĉus vin por rebabili pri ĉioj jam babilataj per reto kaj mi provus rimarki se vere ekzistas malsamaĵojn inter la klubanoj kaj retanoj.
Pri la atakoj... hahaha ili eĉ iĝis bonaj fine, ĉar pli atentigis la komunikilojn pri tia movado. Krom tio, mi fakte tute ne ŝatas zamenhorfismojn.
Bedaŭrinde vi ne estos en Kubo, mi jam klopodas partopreni. Kaj sciu, la popolo de Kubo estas treege trankvila, tie, ni tute ne vidos violencojn, sed tro da afablecojn al eksterlandanoj. (eĉ al usonanoj).
Posted 3 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
Mi certas, ke Vi pravas. Similaj stultaĵoj ne estas espereble specialaĵo de Kubanoj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Dankon, estimata Toeko, pro via rakonto. Mi iom aŭdis pri "teruraĵoj" dum kongreso, nun vi ĉion klarigis :)
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
dankon, toeko, pro la raporto! ankau en la jahugrupo uea-membroj oni laudas tiun chi kongreson.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Celso Tinta says:
Dankon! Mi estis tre kurioza pri la UK kaj vi eblis tion.
Posted 3 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Dankon, Toeko, pro via raporto.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Dankon, mia onklo! Mi ankaŭ legis ion pri kelkaj sencerbaj fanatikuloj, kiuj dum la Kongreso manifestiĝis pere de sovaĝa-kontraŭstaro. Verdire la despotuloj estas ĉie kaj ĉiam kun absolute kaduka pensmaniero. Kompatindaj!
Tamen aldone, la kongreso estis grandioza, pri tio mi aŭdis.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Peeter Aitai says:
Dankon por la raporto, bona, mallonga kaj homece bondezira! Mi esperas vin iam renkonti! Fartu bone!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Do, vi estas/is tre bona informita. Ne ĉiuj sciis tiom. Mi mem iomete aŭdis pri atencoj, sed ne pri ĉiuj pri kiuj vi raportas. Mi kredas ke iu iomete kaŝis la informon. Nu... almenaŭ la kongresa buleteno jes. Eble tio malhelpis timemon de la kongresintoj. Eble! Sed tamen la ĝentileco de la bjalistokanoj tute superis tiajn fiagojn. Mi ankaŭ profitis de bjalistokana gastemo. La mondo malpligrandiĝas pli-kaj-plie!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
Pri tiuj "akcidentoj" oni parolis (kaj montris) en loka televido. De tie mi scias.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Stykowski Czestyk says:
tre valora rakonto,la pola TV iomete informis nin pri tio ,sed via informo estas sendube pli plena dankon kara Tooeko.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Joanna F-Ch says:
Dankon pro via raporto . Estis mi kiu aldemandis vin, kvankam nur unufoje kaj mallonge mi parolis kun vi en "lernu"-babilejo . La ideo skribi ankaŭ vian kaŝnomon - Toeko, estis bonega. :))))
Posted 6 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...