Toeko Published on May 31, 2009
by Toeko

Toeko's blog

Browse posts
Iom pli pri la memoraĵoj el Estonio.
Posted on October 31, 2009
1 comment (latest 8 weeks ago)
Vroclavaj koboldoj.
Posted on September 6, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Bjalistoko. Du interesaj preĝejoj.
Posted on August 7, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.
Posted on August 6, 2009
18 comments (latest 2 months ago)
Renkontiĝo kun naskiĝurbo.
2 comments (latest 5 months ago)
Kial orgenoj?
Posted on February 6, 2009
3 comments (latest 6 months ago)
"Memoraĵoj el Estonio" - miaj fotoj.
Posted on February 3rd, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
Preĝejoj.
Posted on January 27, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
Kial mi lernis Esperanton?
Posted on January 7, 2009
4 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 216 times

Renkontiĝo kun naskiĝurbo.

Sunday May 31, 2009 at 10:09AM

En alia loko (artikolo "Memoraĵoj el Estonio") mi mallonge skribis pri mia vivkomenco. Kiel mi tie skribis - nur en 1993-a jaro unuafoje ekestis ebleco senprobleme veturi al jam liberaj baltaj ŝtatoj. Mi tiam vizitis Estonion. Mi skribu mallonge kiel okazanta estis la vojaĝo. El Varsovio mi veturis per trajno - tra Bjalistoko kaj Suwałki al pola-litova limo. Kelkajn kilometrojn post la limo - sur malgranda stacieto la pasaĝeroj kiuj estis veturontaj plu - devis transiri al alia trajno kiu moviĝas sur "rusa" - t.e. pli larĝa relaro. Per tiu trajno oni veturis plu - tra Riga al Tallinn. La revenan vojon ni - mi vojaĝis kun mia pli juna fratino kaj nia amiko - iom ŝanĝis. Nome ni ekveturis al Vilno. La vojaĝo el Tallinn daŭris tutan tagon. Ni havis interesan kunvojaĝanton - Aŭstralianon kun aŭstralia kaj brita pasporto. Kvankam ni triope preskaŭ ne parolas angle - tamen la ulo rakontis al ni ke li - depende de situacio - dum siaj vojaĝoj montras jen aŭstralian (dekstra poŝo) aŭ britan (maldekstra poŝo) - pasporton.. Al Vilno, tute senprepare, ni alvenis ĉ. 22-a horo. La Aŭstraliano kondukis nin al aŭtobusa haltejo kaj - senbilete (!) ni akiris ian turistan malmultekostan hotelon kiun li jam konis.Sekvintan tagon ni iom trakuris stratojn de la urbo kun plano enmane kaj tio estis mia unua konscia renkontiĝo kun mia naskiĝurbo. Sed - ni ja devis plu veturi. En stacidomo - amaso da homoj... En aŭtobusa stacio - simile. Sed ni trovis polan aŭtobuson kaj per ĝi ni malfrunokte akiris Bjalistokon. Kaj tie loĝas mia frato.

Tro mallonge mi troviĝis en Vilno, Tro mallonge. Sed eble en 2004-a jaro sciigo - Universala Kongreso okazos venontjare en Vilno. Tiun okazon mi jam ne povis forlasi. Aliĝo, enpago...Hotelon en Vilno aranĝis por mi esperantisto el Svedio kiu serĉis kunloĝanton en 3-persona ĉambro. Ni renkontiĝis, laŭ antaŭa interkonsento, ĉe lia pola konatulino en Varsovio. La sveda Nederlandano Wim venis al Varsovio per aŭto kune kun siaj svedaj geamikoj kaj japana amiko Takaŝi. Ni kune veturis al Bjalistoko unue, poste al Vilno. Tie ni alvenis malfruvespere. Mi kiel la "mapoposedanto" kondukis preskaŭ senerare ĝis unua hotelo kie ni lasis la svedan paron, kaj al nia hotelo. En la junulara turista hotelo jam troviĝis diversaj esperantistoj - i.a. sved-ĉinaj geedzoj kun du filoj kaj iaj aliaj. Estis sabato. Post aranĝo de kongresaj aferoj mi lasis la societon kaj komencis penetradi la urbon. Mi havis adresojn de diversaj lokoj ligitaj kun mia familio. Eĉ unu foton mi kunhavis - de la domo kie mi loĝis. Ĝia foto estas ie en mia galerio - en fruaj fotoj. Kun urboplano kaj foje demandante pri vojo mi facile trovis preĝejon kie geedziĝis miaj gepatroj. Poste mi serĉia domon kie troviĝis kliniko kie mi naskiĝis. La strato - Roza Aleo - mi ĵus ne memoras litovan nomon, sed ĝi estas samsignifa - estas mallonga kaj tie troviĝas nur du domoj. Unu - malnova - fermita, malzorgita, kreskita per arbustoj kaj herboj. Dua domo - pli nova. Tie troviĝas iaj oficejoj (sabato - fermite). Venis iu viro kaj per raŭka voĉo ion demandis. Mi - ĉu eble ruse? Povas esti ruse - donu du lidojn por biero. Ha! Mi ankoraŭ ne ŝanĝis monon, sed mi havis unu eŭron. Tion mi povas doni. Li akceptis kun granda suspektemo. Sed mi demandis lin pri la domo - li diris ke antaŭe tie estis polikliniko por sportistoj. Nu - se estis polikliniko - domo estas malnova - jen mia naskiĝloko!!!. La viro tiam diris - miaj gepatroj estis Poloj, mi ankaŭ estas. -Por kiu diablo do ni interparolas ruse??? La interparolon ni finis pollingve; ni adiaŭis kaj manpremis.

Tempo estas por tagmanĝo do mi ĉesis serĉadi. Vespere ankoraŭ unu iro al la kongresejo. Sekvinttage - la solena malfermo de la Universala Kongreso. Poste liberaj horoj. Mi sukcesis renkontiĝi kun kelkaj personoj kiujn mi konis el la "ĝangala" babilejo kaj el "Paltalk" kaj ankaŭ personojn kiujn mi jam konis pli frue - el la estoniaj eventoj.

Sed ankoraŭ estas kvar adresoj serĉendaj. Mi trovis facile la straton Konarskio (pole - Konarskiego). Mi iris, iris - longa estas la strato, sed - la domo ne ekzistas. Tie troviĝas postmilite konstruita domaro. Normala afero - domojn oni konstruas, malkonstruas... Do - al la strato "Ŝevĉenkio" (pole ĝi nomiĝis Szeptyckiego). Estas la domo - foto ne mensogas - estas la sama. Nur - strato havas firman surfacon, estas trotuaro, kreskas arboj kiuj iom malfaciligas fotadon.

Domo.
Domo.

Sed ja mi alvenis al la Universala Kongreso! Iom mi denove kongresumis, iom iradis tra la pitoreska Malnovurbo. Vespera diservo pollingva en la preĝejo de s-ta Roĥo kun ĉeesto de pola pastro-esperantisto. Eĉ mi sukcesis eniri la orgenon kaj interparoli kun litova orgenisto. Ludi mi domaĝe ne povis ĉar mi surhavis gipson sur maldekstra brako - mi rompis ĝin antaŭ tri semajnoj.

Unu domo kie mi mallonge loĝis antaŭ forveturo al Estonio troviĝis tre proksime de mia hotelo - ĉe la strato Uĵupio *) (pole Zarzeczna - malantaŭ-rivera). Ankoraŭ unu loko trovenda - petis min mia maljuna germana onklino. Tiun lokon mi ankaŭ trovis, prifotis.

Limigita per miaj fondusoj mi jam merkrede finis mian kongresumadon, Vespere, adiaŭita de Takaŝi - japana kunloĝanto kaj Wim, mi forveturis al Varsovio. Tie, matene, post mallonga atendado - trajne al Vroclavo.

Dekoj da faritaj fotoj. Ne nur de la UK, ankaŭ pri la urbaj vizitindaĵoj,

Mi povas diri, ke tiu vojaĝo estis mia dua "viv-vojaĝo". Unua estis al Estonio - por rememorigi. Dua - al Vilno - por ekkoni.

Ĉu mi ion devas aldoni ankoraŭ....?



*) Uĵupio - mi ne sukcesis enmeti korektan litovan literon z kun supersigno.


2 Comments / add your comment?

Alno says:
Via vizito al via naskiĝurbo certe estis grava evento de via vivo. Vi eĉ sukcesis retrovi lokojn signifajn por via familia historio. Vilnius estas ankaŭ grava urbo por mi, ĉar ĉi tie mi studis dum 5 jaroj en la Vilniusa Universitato. Ĉar mi studis lingvojn, mi ĉiam havis miajn lekciojn en la romantika malnova urbo kaj la lekcioj pri la latina lingvo okazadis en la korto, sur kies enirejo estas plafono kun la vortoj "Tu mieszkal Mickiewicz" kaj estas malgranda muzeeto en en la estinta loĝejo de la fama poeto. Jes, Vilnius estas mia amata urbo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Toeko replies:
En tiu korto mi estis en 1993 jar. Kaj dum la UK en 2005 mi ... tien ne iris. Eble mi forgesis? Kaj de la hotelo ĉe Polocko-strato irante perpiede al la kongresejo kiu troviĝis en hotelo Reval - mi iris proksime de la Mickieviĉa domo.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...