Jean Bosco Malanda Published on December 19, 07
by Jean Bosco Malanda

Jean Bosco Malanda's blog

Browse posts
L a unua meso en esperanto en Kongo DR
Posted on March 18, 08
3 comments (latest 6 months ago)
Mia vojagho al Bujumbura
Posted on January 24, 08
4 comments (latest 7 months ago)
Tio estas rakontinda
7 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 666 visits

Tio estas rakontinda

Wednesday December 19, 2007 at 08:55PM

En MBanza-Ngungu, je 150 km de la chefurbo Kinshaso kie mi loghas, okazis zamenhofa tago organizita de e-landa asocio. Okaze, mi prelegis antaù neesperantistoj pri "Esperanto alia ideo pri la komunikado, alta ideo pri la kominikado". Ne mia prelego estas rakontinda.

Samokaze, la e-landa asocio organizis sian jarkunvenon.

S-ro Samuel NGANGU, tiu kiu estas nomata por la unuaj patro Ngangu kaj por la aliaj avo Ngangu, la pioniro de Esperanto en Kongo, kaptis la okazon por "e-testementi":

"Chiuj kiuj estos dum mia malapero (forpaso), laùte diris la avo/patro, mi rekomendas ke oni kanti la himnon Espero kaj kovri mian cherkon de Verda Flago de Esperanto. Che mia tombejo, bonvolu skribi: tiu persono parolis esperanton"

Kia amo por esperanto! Rakontinda, chu ne?

Jean Bosco MALANDA

 

7 Comments / add your comment?

Mike59 says:
Tre bela rakonto !!! Vi tute pravas!!! Dankegon, kara samideano Jean Bosco! Estas plezuro renkonti vin ĉi tie!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Mi tre saxtis. Cxiu vera esperantisto estas tiel!
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Joan Inglada says:
Kortuŝite pri tio, kion testamentis S-ro Samuel NGANGU. Dankon Jean. Tamen kial vi ne skribas vian prelegon "Esperanto alia ideo pri la komunikado, alta ideo pri la komunikado"? Certe estas ideoj en ĝi kiu povas helpi min kaj aliajn esperantistojn. Mi petas vin, bonvolu konigi ĝin al ni. Dankon!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Jean Bosco Malanda replies:
Dankon kara Joan pro via peto. Mi ne tion faris frue pro mia vojagho.
Dankon
Posted 8 months ago. ( permalink )
Gerhard Hirschmann says:
Kara Jean Bosco,

estas tre kortushanta eldiro de samideano Samuel NGANGU. Ekzemplo por aliaj!
Kore Gerhard
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Henri Masson says:
Kara Jean,

Jam de longega tempo mi ne skribis al vi, nek al Samuel al kiu, komence de la jaroj 1970, mi sendis lernolibron "Nouveau Cours Rationnel et complet d'Espéranto" de SAT-Amikaro kaj aliajn lernilojn kaj legajhojn. Samuel, kun kiu mi konatighis tiam, havis personajn nomojn Antoine Samuel. Poste, dum la periodo de "autentikeco" proklamita de Mobutu, li devis adopti la personajn nomojn "Nduantoni Bakidila". Nun mi ghojas ke li retrovis la personan nomon kun kiu ni konatighis kaj korespondis. Samuel farighis fortika kolono de la Movado en la tiama Zairio kaj mi ghojas ke li restis fidela al nia idealo, persistema kaj tre kuragha. Mi havis foje okazon renkonti lin en Brugho, Belgio, kiam li povis veni en Europon. Bedaurinde, lia peto pri vizo por Francio estis rifuzita de la francaj autoritatoj dum li deziris studi en la Universitato de Aix-en-Provence. Mi esperas ke mia longega silento ne estis por li malesperiga, same por la filo al kiu li donis la personan nomon Henri. Aparte kortusha por mi estas la testamento de Samuel. Mi esperas ke li, proksimume samagha kiel mi, ankorau longtempe kaj sane vivos.

Dankon ankau al vi, Jean, pro via daura agado kaj rememoro pri mi. Mi jhus konstatis ke via retadreso ne plu aperas en mia afrika adresaro, supozeble pro tio ke ghi shanghighis (?). Se vi deziras, mi povos plue sendi al vi dulingvajn komunikojn de la Informservo de SAT-Amikaro. Sufichas skribi al mia retadreso espero.hm che wanadoo.fr .

Amike.

Henri
Posted 9 months ago. ( permalink )
Jean Bosco Malanda replies:
Dankon Henri,
Mi transdonos viajn komentojn kaj de aliaj al patro Ngangu tuj kiam ebla. Mi vere dankas. Jes, li ankoraù estas vigla. Jes, kortusha estis liaj eldiroj. Neniu atendis tiajn eldirojn. Kiam li eldiris la lastan vorton, ni chiuj aplaùdadis kaj brakumis lin. Mi certe puklikigos chi tie fotojn pri li. Chu vi povas publikigi tiujn eldirojn en la revuo de Sat-Amikaro?
Dankon al chiuj kiuj komentis.
mia retadreso: jbmalandal@yahoo.fr

Jean Bosco MALANDA
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.