En reaktualigo de "L'espéranto au présent", mi stumblis sur adreso de vizitinda retejo, kiun kreis Dominique Couturier pri instruado de Esperanto en lernejoj :
École de Valence de Charente
Nu : "Not fund"...

Mi fakte sciis, ke malaperas nenio aperinta interrete, kaj la ideo venis al mi serĉi per la vortoj "retrouver site disparu" (retrovi malaperintan retejon).
En la listo de rezultatoj, mi elektis :

Tous navigateurs : retrouver un site Web disparu - 01Net

www.01net.com/editorial/.../tous-navigateurs-retrouver-un-site-web-disp...
14 mars 2006 - Vous aimeriez voir à quoi ressemblait votre site préféré il y a quelques années ? Ou retrouver un site spécialisé (même perso) qui contenait ...

Kaj en tiu artikolo mi trovis jenan adreson :
http://www.archive.org/

kaj per tiu retejo mi sukcesis retrovi la arkivigitan retejon de Dominique :
http://web.archive.org/web/20040224052308/http://freinet.org/creactif/valence/

Sur la paĝo http://web.archive.org/web/20040815000000*/http://freinet.org/creactif/valence/
mi elektis la plej altan stangon el ĉiuj (2004) ĉar mi supozas, ke ĝi estas la plej kompleta (?). Tempo mankas al mi por esplori ĉu tio estas ĝusta.

Nu, tio povas esti tre utila, kaj por mi tute certe por diversaj dokumentoj en kiuj unu aŭ pluraj aŭ multaj adresoj estis rompitaj.