Komerco : André Baudet (1876-1940)



Baudet (bode) André, franco, inĝeniero-industriisto. En 1921, komisiita por raporti at la Komerca Ĉambro de Paris pri utileco kaj elekto de int. helplingvo, li komencis sian studon skeptike, sed rapide fariĝis konvinkoplena E-isto, penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, E-igis multajn komercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Ĉambro al la Kongresoj de Geneve (1922), Venezia (l923), Paris (1925). (...)

Eblas multe skribi kaj raporti pri tio en komercaj medioj. Mi mem skribis pri li :

(EO + FR) André Baudet kaj protektismo / André Baudet et le protectionnisme

Estas ankaŭ i.a. artikolo de André Baudet "Le commerce dans cent ans" (La komerco post cent jaroj), t.e. parolado farita de li en 1933.

Blinduloj

La unua kongreso de blindaj E-istoj okazis en 1921 en Praha La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. Stanislav Stejskal. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis Ia kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo.

Brazilo

Multaj eminentuloj simpatias E-n. La peticion kiun BLE sendis 10 aŭg. 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio de Janeiro.

Medicinistoj. Joŝicugu Okamoto kaj Koozoo Ueda,. studentoj en Farmacia Fako de Medicina Fakultato de Imperia Universitato de Tôkyô, okazigis kurson en 1921 por medicinistoj kaj farmaciistoj.

Farmaciistoj. Farmaciaj studentoj instigis E-movadon en med. rondo en 1921. En 1926 kvin farmaciistoj (Okamoto Hadano, Hukutomi, Mikumo kaj Yamada) fondis farmacian E-grupon „Hermesa Rondeto“ kaj kompilis Leksikonon de Kemio kal Farmacio j-E (I-a vol. Kemia terminaro kaj nomenklaturo, 2-a vol. Nomoj de drogoj ordigitaj laŭ botanika klasifiko,

Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj detegitoj proponis rekomendan rezolucion por E, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro.

En 1921 la Int Oficejo de la Telegrafa Unio en Bern enketas pri E per cirkuleroj apud la diversaj administracioj. Samjare en julio aperas la unua numero de La France Postale E-iste“ (Rienzi). En aŭg. okaze de la UK estas la unua kongreso de ILEPO.

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Tutmonda organizo de lab. E- istoj, celanta praktike utiligi E-n por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Fondita en 1921. (v. Laborista movado.) BRUIN.

Militrezista movado. (…) En Britujo 16.000 malliberiĝis pro tiu rifuzo. En 1921 diversnaciaj militrezistantoj starigis la Internacionalon de Kontraŭmilitistoj („War Resisters' International“) religie kaj politike neŭtralan. Ĝiaj membroj unuiĝas en la konvinko, ke ĉia milito estas krimo, kaj ili firme rifuzas subteni ian ajn militon, kaj penadas forigi ĉiajn kaŭzojn de la milito. Ili kredas, ke la plej bona metodo forigi la militon, estas rifuzi ĝin partopreni. De la komenco la I. K. uzadis E-n, kaj eldonis broŝurojn kaj modele redaktatan regule aper- antan informbultenon en E. Pere de E la I. K. enradikiĝis en multaj landoj, kie sen ĝia helpo kontakto ne estus ebla.

En jan. 1921 Julio Baghy revenis el la siberia militkaptiteco

Kenn Won, ĉino, d-ro de beletristiko, univ. prof. Nask. 1900 en Canton. E-istiĝis antaŭ la milito. Studis en Lyon, Francujo 1921.

Ankaŭ pri li indus esplori ĉar en Liono samepoke venis ankaŭ Caj Yuanpei kaj ekzistas tie franca-ĉina instituto fondita en 1921 kun subteno de Caj Yuanpei kaj de la anarkiisto Li Shizeng

www.institut-franco-chinois-lyon.com/#!/origine-de-lifcl-1921-1950

Pri Li Shizeng mi trovis intresan paragrafon en la anglalingva versio de Wikipdia. Jen Google-traduko :
La pariza grupo laboris pri la supozo, ke scienco kaj racio kondukos al monda civilizo, en kiu Ĉinio partoprenos egale. Ili apogis Esperanton , ekzemple, kiel science desegnitan lingvon, kiu kondukus al unu tutmonda lingvo pli alta ol naciaj. Ilia fido al morala memkultivado igis Lion adopti vegetarismon en 1908, dumviva devontigo. Tamen li ankaŭ kredis, ke individuoj ne povas liberigi sin simple per sia propra volo, sed bezonas fortajn moralajn ekzemplojn de instruistoj.

Mortintoj 1921 :

Fried (frid) Alfred Hermann, aŭstro-germano, publicisto- Nask. 1864, mortis 1921 en Wien. Talenta kaj fervora pacifisto; ricevis la Nobel- pacpremion 1911. E-isto, verkis germanlingvan lernolibron,

Zakrzewski (zakŝevski) Adam, (ps. Z. Adam), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l’ statistika sekcio ĉe l’ Varsovia Magishato. Nask. 1856 en Podola gubernio (Rusujo), mortis 1 nov. 1921 en Varsovio pro aŭtomobil- akcidento.

Grabowski Antoni, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Warszawa.

Supozeble estis ankaŭ naskiĝintoj sed mi ne esploris ;-)