La nomo de la urbo Moramanga verŝajne elvokas nenion por multaj homoj. Tamen tiu nomo estas ligita kun tragedia periodo de la franca koloniismo, kiu lasis doloregajn spurojn en la memoro de malagasanoj. Tie, kaj samtempe en Manakara, pli sude, komenciĝis insurekcio la 29an de marto 1947 per atako kontraŭ la franca militista tendaro por forpeni armilojn. Sed en Moramanga la koloniaj trupoj, kiuj konsistis el senagalaj soldatoj, pafis sur vagonoj en kiuj estis 166 politikaj aktivuloj.... Tiel, afrikanoj pafis kontraŭ aliaj afrikanoj profite al la koloniistoj, kiuj vivis en indiferenteco pri la sorto kaj vivkondiĉoj de la loĝantaro. Ili kondutis kvazaŭ ili apartenus al supera raso. Ilia maljusta kaj malestima konduto de rabistoj vekis ribelemajn sentojn.

Ne estas interkonsento de historiistoj pri la nombro de mortintaj malagasanoj : 10 000, 30 000, 80 000, 100 000 ?... Inter la kialoj de morto estis ankaŭ elĉerpiĝo kaj malsato.

Finfine Madagaskaro akiris sian sendepencon la 26an de junio 1960. Tamen tiu emancipiĝo ne eliminis malfacilaĵojn.

Estas forta simbolo, eĉ se tiu elekto de loko ne estis intenca, en la fakto ke la Unua Afrika Kongreso de Virinoj okazas ĝuste en tiu urbo.

Ni zorgu, ke tiu kongreso kreu la kondiĉojn de konsciiĝo pri la neceso de interŝanĝo de ideoj, informoj kaj spertoj surbaze de lingva justeco per Esperanto.

---

Ligiloj por pli bona informiĝo / Liens pour mieux s'informer

Wikipédia : fr.wikipedia.org/wiki/Insurrection_malgache_de_1947

(Malagasa insurekcio de 1947) — Estas dezirinde, ke aperu en Vikipedio paĝo pri tiu insurekcio. Eblas legi aŭtomatan esperantlingvan tradukon de anglalingva samtema artikolo ĉe WikiTrans :

epo.wikitrans.net/Malagasy_Uprising

Same pri Moramanga :

epo.wikitrans.net/Moramanga

Wikipédia (EO) pri Moramanga :

eo.wikipedia.org/wiki/Moramanga

Laŭ WikiTrans (automata traduko el la anglalingva versio de Wikipedia), Maramanga signifas "facila plibeligi". Tio estas ankaŭ bona simbola nomo por plibeligi la vojon de Esperanto serve al homeca celado.

Pri Manakara :

epo.wikitrans.net/Manakara

"Radio France Internationale" ("RFI", kun ligiloj al aliaj samtemaj artikoloj) :

www.rfi.fr/emission/20170330-madagascar-moramanga-second-haut-lieu-insurrection-1947-humanitaire-societe-droits

"Jeune Afrique" :

www.jeuneafrique.com/434766/politique/jour-5-mai-1947-a-moramanga-larmee-coloniale-francaise-tire-train-transportant-166-prisonniers-malgaches

Raporto de "Studio" pri "Aminda Radio", iniciatita de Henriel Fidilalao,

novajhoj.weebly.com/radio-aminda-esperanto.html

"Aminda Radio" (videoj en mp3 au mp4) :

djpod.com/amindaesperanto

Pri "Esperanto Plus", por humanismo kaj solidareco (en Esperanto kaj la franca) :

esperantoplus.jimdo.com