Al
Aktivuloj de la E-movado
Estimataj kaj karaj Geamikoj,
En la programo de BEA inter la bazaj prioritatoj estas la kultura agado kaj agado inter la junularo. Plenumante la deziron de la esperantistaro en nia lando, ni dum 2011 jaro renovigis la Junularajn E-Festivalojn, kies fondintoj antaŭ pli ol 40 jarojn estis mi kaj kelkaj aktivuloj de BEJ dum la jaroj de nia juneco !
Bedaŭrinde jam pli ol 30 jarojn en nia lando ne okazis tiaj Festivaloj. Respondante al deziro flanke de la esperantistaro, ni provis ke la organizita de ni dum 2011 j. Festivalo estu ne nur bulgara, sed internacia kaj ĝin havas rajton partopreni ne nur gejunuloj, sed ankaŭ aĝuloj. Tiamaniere ni oranizis la Unuan Internacian E-Festivalon en Bulgario. Surbaze de la sukceso de nia provo, ni decidis organizi la II-an Intrenacian Festivalon. La festivala konkurso estos en grupoj surbaze de la aĝo. Altaj protektantoj estos la urbestroj de Karlovo / d-ro Emil Kabaivanov / kaj de Sopot / Veselin Liĉev.
Aldone mi sendas al Vi la informilon pri II-a Internacia E-Festivalo, kiu okazos en Karlovo kaj Sopot / 31.03-02.04.2012 / invitante Vin kaj Viajn gekonatulojn partopreni la Festivalon. Ni estos tre dankemaj al Vi, se Vi povus informi Viajn gekonatulojn. Via persona partopreno kaj la partopreno de Viaj gekonatuloj sendube kontribuos por la sukceso de la Festivalo.
Kun plej koraj salutoj bondezirante sukcesojn en Via agado
Restas amike Via
Prof. Bojidar Leonov
PREZIDANTO de BEA
PREZIDANTO de AIS- Bulgario
II-a INTERNACIA FESTIVALO DE E-KANTO, RECITADO, ORATORA KONKURSO
31.03-02.04.2012 KARLOVO-SOPOT BULGARIO
ALTAJ PROTEKTANTOJ : D -ro Emil Kabaivanov, Urbestro de Karlovo, kaj Veselin Liĉev, Urbestro de Sopot.
ORGANIZANTOJ : Bulgara E- Asocio, AIS Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Regionaj komitatoj de kulturo-Karlovo , Sopot
KATEGORIOJ por la festivala konkurso - La premioj por partopreno en la konkursa programo estos distribuotaj surbaze de la aĝo
- I -a grupo- infanoj ğis 12 jaraĝaj -
- II- a grupo- gelernatoj ğis 18 jaraĝaj
- III-a grupo gestudentoj kaj gejunuloj ğis 35 jaraĝaj
- IV-a grupo ağuloj pli ol 36 jaraĝaj
En ĉiu grupo aparte estos distribuo de la premioj por individua kaj grupa partopreno / koruso /
TEMOJ por la ORATORA KONKURSO :- ESPERANTO — la plej bona solvo de la problemo pri internacia lingvo
- ESPERANTO kaj la EŬROPA UNIO
- ESPERANTO — la plej bona solvo de la problemo pri internacia lingvo
- ESPERANTO kiel rimedo por la interrilato de la homoj
- ESPERANTO en la literaturo kaj poezio
- LA TRADUKADO el nacia lingvo en Esperanton kaj male
- ESPERANTO kiel familia lingvo
- ESPERANTO en INTERRETO
- ESPERANTO en la hodiaŭa tuitgloba mondo
- ESPERANTO — la lingvo de la estonta Eŭropo
- KIO estas por mi ESPERANTO ?
TRANOKTADO : en komuna loğejo- po 7 euroj por unu tranokto en hoteloj 25-50 eŭroj por unu tranokto
ALIĜKOTIZO 5 eŭroj por la partoprenontoj festivalan programon /por gelernantoj kaj gestudentoj la aliğkotizo estas 2 eŭroj/
10 eŭroj por gastoj
INTERKONA VESPERO KUN VESPERMANĜO en restoracio — 8 eŭroj
FESTIVALA BALO kun komuna vespermanĝo — 12 eŭroj
POSTFESTIVALA FERIADO ‘KARLOVA PRINTEMPO”/3-10.04.2012/
Ripozado kaj ekskursoj al diversaj proksimaj de Karlovo urboj /Plovdiv Kalofer.Kazanlak Baĉkova monakejo,Trojan k.a. Sen aparta aliğkotizo. Tranoktado en komuna loğejo kaj hoteloj / Rimarko : partoprenontoj la Festivalon kaj la Feriadon, kiuj tranoktos en la komuna loĝejo uzos rabaton pagonte 50 eŭrojn por la tuta tranoktado — 10 tranoktoj.
LIMDATO POR RICEVO DE ALIĜILOJ — 26.03.2011 — La aliĝkotizoj, kotizoj por la tranoktoj, vespernanğoj estas pageblaj al bankokonto aŭ surloke, sed la aliĝiloj devus esti siatempe senditaj por rezervi la tranoktojn.
INVITLETEROJ por bezonotaj bulgaraj vizoj — kontaktu tuj kun la Organiza komitato
ADRESO POR ALIĜO KAJ INFORMOJ : Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 ESPERINFORM
Retadreso : leonov@rozabg.com / preferinde skribu rete /
Telefonoj : +359 885056469 / tage kaj nokte / +359 335 9 3933 / nur vespere/
UNICREDIT BULBANK
7 Sv. Nedelia Sq.
1000 Sofia , Bulgaria
SWIFT BIC CODE INCRBGSF
IBAN BG 12 UNCR 9660 4422 0221 08
Prof. Bojidar Stefanov Leonov
/ por la Festivalo /
A L I Ĝ I L O
Nomo……………………………………………………………..Telefono…………
Adreso……………………………………………………………………..Naskiğtago…
Mi partoprenos la Festivalan programon per kanto JES/NE recitado JES/NE
oratoran konkurson JES/NE
Mi deziras tranokti en komuna loğejo JES/NE
hotelo JES/NE / la tranoktoj en la hotelo devus esti antaŭpagitaj
sendonte la sumon al la bankokonto/
Mi deziras partopreni la interkonan vesperon kun vespermanğo JES/NE
Mi deziras partopreni la Festivalan balon kun vespermanğo JES/NE
Mi estas vegetarano JES/NE
Mi deziras partopreni la Feriadon “Karlova printempo “ JES/NE
……………….2012 Subskribo
SENDU LA ALIĜILOJN PREFERINDE TUJ AŬ ĜIS 26.03.2011 !
Sign-in to write a comment.