Informo de Tatjana Loskutova, Ivanovo, Rusio

Karaj gesamideanoj!

Julie 2012, ĉiu esperantisto havos okazon efektivigi 2,5 - semajnan vojaĝon tra Rusio kaj Ĉinio (pli ol 12000 km) al la

97a Universala-Kongreso

en Hanojo, Vjetnamio. Partoprenontojn de la karavano atendas konatiĝo kun vidindaĵoj de Moskvo, vizitoj al koncerto de rusa danco kaj al muzeo de rusa vodko. Pertrajne, laŭ Transsiberia fervojo*, kiu ligas du kontinentojn, Eŭropon kaj Azion, E-karavano atingos la urbon Irkutsk kaj la faman Bajkal-lagon. En Pekino lokaj geesperantistoj konatigos karavananojn kun vidindaĵoj de ĉinia ĉefurbo.

Provizora itinero kaj programo de la E-karavano per Transsiberia trajno de Moskvo (Rusio) al Vjetnamio al la 97a UEA-Kongreso en Hanojo (de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2012)

Moskvo – 3 tagoj (loĝado en hotelo en dulitaj ĉambroj, perpiedaj ekskursoj tra la ĉefurbo, vizitoj al la Kremlo, la Ruĝa Placo, la Novvirgulina monaĥinejo, koncerto de rusa danco (aŭ baleto), la muzeo de la rusa vodko, moskvaj metrostacioj, ŝipumado laŭ Moskva-rivero, renkontiĝo kun la lokaj geesperantistoj)
Moskvo – Irkutsko - 3,5 tagoj (trajnumado tra Siberio 5160 km)
Irkutsk - Bajkal-lago – 3,5 tagoj (veturo al Bajkal-lago 280 km, loĝado en turisma bazejo ĉe la lago, ŝipumado laŭ la Bajkal-lago, vizitoj al ĉirkaŭaĵoj, vidindaĵoj de la urbo Irkutsko)
Irkutsko – Pekino – 3 tagoj (trajnumado per internacia trajno 3800 km)
Pekino – 3 tagoj (loĝado en hotelo en dulitaj ĉambroj, ekskursoj tra la ĉefurbo, vizitoj al Granda Muro kaj ĝiaj muzeo kaj panoramo, al Maŭzoleo de Imperiestro, Ĉiela Altaro, la Malpermesita Urbo, Somera Palaco, renkontiĝo kun la lokaj geesperantistoj)
Pekino – Nanning – Hanojo – 2 tagoj (kombinita vojaĝo 2860 km: trajno/noktumado en hotelo/buso)

La antaŭajn E-karavanojn tra Rusio (en 2007 al UEA-Kongreso en Japanio kaj en 2010 al 6a Azia E-Kongreso en Mongolio) partoprenis geesperantistoj el Belgio, Francio, Italio, Nederlando, Portugalio, Rusio, Usono. Pri siaj impresoj kelkaj el ili verkis artikolojn al diversaj E-revuoj kaj gazetoj. La nederlanda esperantisto G.Berveling priskribis sian sperton de Transsiberia trajnumado kun grupo de geesperantistoj en ”
Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio, kiu aperis en “Fonto” en 2008.

La vojaĝon organizas s-ino Tatjana Loskutova, UEA-delegito en Ivanovo, Rusio (lota49(ĈE)mail.ru)

* Konstruita antaŭ iom pli ol 100 jaroj la transsiberia ĉefvojo estas nun potenca dudirekta elektrifikita fervojo. Ĝi estas unika kaj ĉi-unikeco konsistas ne nur en ĝia longeco (ĉirkaŭ 10 000 km de Moskvo ĝis Vladivostok), sed ankaŭ en tio, ke ligiĝante kun rusiaj transportaj 
koridoroj, ĝi provizas al aziaj landoj la plej kurtan aliron en Eŭropon. Pro tio la Transsiberia fervojo aspektas kvazaŭ parto de "surtera ponto", kiu komenciĝas ĉe bordoj de Pacifiko kaj finiĝas ĉe Atlantiko.

Aldono de Tatjana Loskutova pri tarifoj :



Nuntempe mi povas informi nur pri provizoraj prezoj kaj startdato de la planata vojaĝo, ĉar en la nova jaro nepre aperos iuj ŝanĝoj, espereble ne grandaj.





La projekto startos la 9an aŭ la 10an de julio 2012 (depende la horaro de trajnoj en la nova jaro).



La prezo de la laŭprograma restado en Rusio kaj la vojaĝo ĝis Pekino egalos al 1300 eŭroj aŭ 1150 eŭroj depende de la kategorio de la kuŝvagono de Moskvo ĝis Irkutsk. Aldoniĝos elspezoj por manĝoj, kiuj ĉiuj pagos mem, krom en Irkutsko kaj ĉe Bajkal-lago, kie ĉio estos inkluzivita.

La prezo de la laŭprograma restado en Pekino kaj la vojaĝo ĝis Hanojo egalos al 300 eŭroj (ankaŭ sen manĝoj).

Rimarkoj HM

  • Tatjana Loskutova estas instruistino por la franca kaj la germana. Ŝi jam restadis plurfoje en Francio, i.a. en Vendeo. Lastatempe, ŝi instruis Esperanton dum unu monato en diversaj urboj de Javo kaj Sumatro, en Indonezio.
  • Tatjana ĉe Ipernity
  • Retejo de Ivanova Esperanto-Klubo (RU, EN, EO)
  • Per asidua lernado, estas sufiĉe da tempo por akiri kontentigan scipovon de Esperanto ĝis la mezo de julio 2012 : "Lernu.net"

(FR) À Hanoï à travers la Russie par le Transsibérien et à travers la Chine

Information de Tatiana Loskutova, Ivanovo, Russie

Chers "gesamideanoj"!

En juillet 2012, chaque espérantiste aura l'occasion d'effectuer un voyage de deux semaines et demie à travers la Russie et la Chine (plus de 12000 km) au 97e Congrès Universel d'Espéranto à Hanoï, Vietnam. La connaissance de choses méritant d'être vues à Moscou, les visites à un concert de danse russe et au musée de la vodka russe attendent les participants de la caravane. Par le train, via le Transsibérien* qui relie deux continents, l'Europe et l'Asie, la caravane de l'espéranto atteindra la ville d'Irkoutsk et le fameux Lac Baïkal. A Pékin, des espérantistes locaux feront connaître les choses à voir de la capitale de la Chine aux caravaniers.

Itinéraire provisoire et programme de la Caravane d'espéranto par le Transsibérien depuis Moscou (Russie) jusqu'au Vietnam au 97e Congrès Universel d'Espéranto à Hanoï (du 28 juillet jusqu'au 4 août 2012) :

Moskvo – 3 jours (hébergement en hôtel dans des chambres de deux lits, excursions à pied à travers la capitale, visites du Kremlin, de la Place Rouge, du Couvent de la Nouvelle Vierge (Couvent de Novodievitchi), concert de danse russe (ou ballet), musée de la vodka russe, stations de métro moscovites, croisière sur la Moskova, rencontre avec des espérantistes locaux)
Moscou – Irkoutsk - 3 jours et demi (en train à travers la Sibérie, 5160 km)
Irkoutsk - Lac Baïkal – trois jours et demi (voyage au Lac BaÏkal 280 km, hébergement dans une base touristique près du lac Baïkal, visites aux alentours, visite de ce qu'il y a d'intéressant à Irkoutsk)
Irkoutsk – Pékin – trois jours (voyage par train international, 3800 km)
Pékin – trois jours (logement en hôtel en chambres de deux lits, excursions à travers la capitale, visites de la Grande Muraille et de son musée et panorama, au Mausolée de l'Empereur, au Temple du Ciel, à la Ville interdite, au Palais d'été, rencontre avec des espérantistes locaux)
Pékin – Nanning – Hanoï – deux jours (voyage combiné de 2860 km : train/nuitée en hôtel/autobus)

Les participants espérantistes aux précédentes caravanes à travers la Russie (en 2007 au Congrès Universel au Japon et en 2010 au 6e Congrès asiatique en Mongolie) étaient venus de Belgique, de France, d'Italie, des Pays-Bas, du Portugal, de Russie, des États-Unis. Quelques uns ont écrit des articles pour divers journaux et revues en espéranto. Dans ”Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio” (Impressions à travers la Sibérie et le Japon), qui est paru chez “Fonto” en 2008, l'espérantiste néerlandais G. Berveling a décrit son expérience sur le voyage par Transsibérien avec des groupes d'espérantistes.
Le voyage est organisé par Mme Tatiana Loskutova, déléguée de l'Association Universelle d'Espéranto (UEA) à Ivanovo, Russie (lota49(CHEZ)mail.ru)

* Construite voici un peu plus d'un siècle, la voie principale du Transsibérien est maintenant une puissante ligne électrifiée à double sens. Elle est unique, et cette unicité ne consiste pas seulement en sa longueur (environ 10 000 km de Moscou à Vladivostok), mais aussi en ce que, en étant reliée avec des corridors russes de transports, elle procure l'accès le plus court aux pays asiatiques vers l'Europe. C'est pour cela que la voie ferrée transsibérienne ressemble à un "pont terrestre" qui commence sur les bords du Pacifique et se termine à l'Atlantique.

Ajout de Tatjana Loskutova à propos des tarifs :



Je ne peux maintenant informer qu'à titre provisoire sur des prix et sur la date de départ du voyage planifié, parce qu'il y aura certainement des changements dans la nouvelle année, qui, il faut l'espérer, ne seront pas grands.

Le projet commencera soit le 9 soit le 10 juillet 2012 (en fonction des horaires de trains pour la nouvelle année).

Le prix du séjour programmé en Russie et le voyage jusqu'à Pékin s'élèvera à 1300 eŭros ou 1150 euros selon la catégorie de wagon-couchettes de Moscou à Irkoutsk. À cela s'ajouteront les dépenses de restauration payées séparément par chacun, sauf à Irkoutsk et au Lac Baïkal, où, là, tout sera inclus.



Le prix du séjour programmé à Pékin et le voyage jusqu'à Hanoï s'élèvera à 300 eŭroj (sans la restauration aussi).


Remarques HM

  • Tatjana Loskutova est enseignante de français, d'allemand et d'espéranto. Elle a déjà séjourné plusieurs fois en France, entre autres en Vendée. Dernièrement, elle a enseigné l'espéranto durant un mois dans diverses villes de Java et de Sumatra, en Indonésie.
  • Tatjana sur Ipernity
  • Site de l'Ivanova Esperanto-Klubo (RU, EN, EO)
  • Par une étude assidue, il reste assez de temps pour acquérir une connaissance satisfaisante de l'espéranto jusqu'à la mi-juillet 2012 : "Lernu.net"