About this blog

  • 103 posts
  • 24 710 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 8, 2009

Dankon pro la 40000 vizitoj, resumo de la antaŭaj tekstoj

Dankon al ĉiuj vizitantoj. Jen resuma ligilaro al la antaŭaj tekstoj:

Komplototeorioj
http://www.ipernity.com/blog/32070/182126

Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto
http://www.ipernity.com/blog/32070/145018

The World Language
http://www.ipernity.com/blog/32070/138877

Die Weltsprache
http://www.ipernity.com/blog/32070/135499

La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)
http://www.ipernity.com/blog/32070/63249

Ĉu vi parolas Asperanton?
Ĉu multaj stranguloj parolas Esperanton?
Pri la sindromo de Asperger
http://www.ipernity.com/blog/32070/103554

Krom tio, elŝuteblas senpage rakontaro el la jaro 2005.
Ĝi enhavas interalie "La martelistoj", "Mondolingvo" ktp...
http://www.ipernity.com/doc/deodaro/3517077

Published at 15:34 ( 2 comments / 19 visits )
This post is public

November 6, 2009

En exclusitivité : prochain single d'Indochine



Pour écouter la version instrumentale du prochain single d'Indochine cliquez sur

http://www.ugoplayer.com/games/punk-o-matic.html

puis cliquez n'importe où

puis cliquez "demo" puis "play"



Published at 18:40 ( 0 comments / 17 visits )
This post is public

Published at 12:55 ( 0 comments / 45 visits )
This post is public

October 24, 2009

Refreŝigo por tiuj, kiuj lernis la latinan lingvon en la lernejo

Dankon al Emilio Cid pro la aperigo de la filmeto ĉe YouTube
Published at 10:24 ( 1 comment / 75 visits )
This post is public

October 20, 2009

Le défi des langues - Du gâchis au bon sens

Voici un lien avec beaucoup d'extraits du livre paru aux éditions L’Harmattan :

http://claudepiron.free.fr/livres/defilanguesbonsens.htm



Published at 10:30 ( 0 comments / 54 visits )
This post is public

Published at 21:20 ( 13 comments / 119 visits )
This post is public

October 14, 2009

Grammairien jusqu'au bout! - Gramatikisto ĝis la fino



"Je m'en vais ou je m'en vas, car l'un ou l'autre se dit ou l'un et l'autre se disent" : dernières paroles du grammairien jésuite Dominique Bouhours (1702)…

"Mi foriras aŭ mi estas foriranta, ĉar ambaŭ estas ĝustaj aŭ ĝustas"
Lastaj vortoj de la jezuita gramatikisto Dominique Bouhours (1702)...





Citation trouvée dans la vidéo:
Citaĵo trovita en la filmeto:

http://www.youtube.com/watch?v=okYvnoakQ9Q

Published at 17:29 ( 0 comments / 63 visits )
This post is public

October 7, 2009

Vendrede la 9an de oktobro je la 19:00 fondokunveno de la asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto Hungario. Venu ankaŭ vi



La fondokunveno de la hungara sekcio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto kiel asocio okazos la vesperon antaŭ la informtablo.

Tio estas vendredon la 9an de oktobro je la 19:00 en Budapeŝto.

Loko: Üllői út 95 en Budapeŝto apud la haltejo "Klinikák" de la 3a (blua) metroo (la kunvenlokon luis la EDE-Federacio en la Budapeŝta Esperanto-Centro)



Ĉiuj interesiĝantoj nepre venu.



La organizantoj

ede@euromail.hu

http://e-d-e.org

http://ede.inf.hu

Oftaj demandoj pri Eŭropo-Demokratio-Esperanto: http://e-d-e.org/Oftaj-demandoj


Tel: Eugen Mackó 06 dudek 3163619, Thierry Salomon 06 tridek 6510208


Published at 19:10 ( 1 comment / 93 visits )
This post is public

September 22, 2009

Malfermita tago en la fremdlingva biblioteko de Budapeŝto vendrede la 25an de septembro 2009





http://www.oik.hu/meghivok/2009/20090925_oiknap/20090925_program.htm

El la programo:

13.00 A megvalósult álom - nyelvstúdió

A program két eszperantó témájú előadást tartalmaz. Az első előadás bemutatja a hazai könyvtárak közül egyelőre csak az OIK-ban megtalálható Dobbantó című eszperantó nyelvkönyvcsaládot. A kiadvány célja, hogy az eszperantó első tanult nyelvként, egyszerűsége, szabályai és tervezettsége miatt, mintegy bevezesse a további idegen nyelvek elsajátítását.
A másik előadás témája a 94. Nemzetközi Eszperantó Világkongresszuson, Białystokban, bemutatott új eszperantó folyóirat-bibliográfia ismertetése.
Előadók: Molnár Lajos, Máthé Árpád

Published at 16:32 ( 8 comments / 166 visits )
This post is public

Published at 12:24 ( 0 comments / 45 visits )
This post is public

September 8, 2009

Komplototeorioj




KOMPLOTOTEORIOJ




Roberto neniam ŝatis tiujn modernajn rapidegajn liftojn.

Elirinte el la fera skatolego sur la naŭdekioma etaĝo li rapide trovis la prelegejon. Estis frumatene. Li iom malsatis ĉar pro la frua komencohoro li devis rapidi el la hotelo kaj ne havis tempon matenmanĝi. Kial oni planis la malfermon de la konferenco je la oka horo? La prelegejo aspektis moderna kaj vasta. Tra la fenestroj oni povis vidi la panoramon de la norda parto de la urbo. Li aŭdis, ke oni tre favorpreze disponigis tiun ejon al la organizantoj. Ĵurnalista kolego rakontis tion. Eble unu el la kondiĉoj estis komenci frue por liberigi la prelegejon antaŭ la vespero. Li rekonis kelkajn vizaĝojn, kaj salutis ties posedantojn. Je la oka kaj kvin minutoj la ĉeforganizanto iris sur la podion, salutis la partoprenantojn kaj prezentis la programon de la tago.


Komence aŭdeblos pri du klasikaj temoj:

nova teorio pri la mortigo de Kennedy kaj pliaj elementoj pri la trompego rilate al la falsaj surluniĝoj. Poste germana preleganto klarigos kiel fakte 300 jaroj de la eŭropa historio neniam okazis. Laŭ li Karlo la Granda kaj Otto III estis la samaj personoj kaj la eventoj inter 614 kaj 917 neniam okazis. Tiu periodo estus nur tempa kunflikaĵo de antaŭaj kaj postaj eventoj.

Post tio sekvos ankaŭ aliaj prelegoj de veraj frenezuloj.

Dum sia kariero kiel scienca ĵurnalisto, Roberto ĉiam miris kiel tiaj ekstremstranguloj povas senseriozigi konferencon aŭ gazeton. Ekzemple personoj, kiuj asertas, ke Usono falsigis la filmojn kaj fotojn de la Apollo misioj ĉar la astronaŭtoj malkovris eksterterulojn sur la kaŝita flanko de la luno. Pro tiaj stultaĵoj liaj kolegoj provis konvinki lin ne veni al tiu ĉi konferenco. Antaŭ ol transdoni la vorton al la unua preleganto, la ĉeforganizanto anoncis, ke sinjoro, kiu alvenos el Los Angeles iom poste, posttagmeze prezentos novan sensacian teorion.


Dum la unua prelego Roberto iom enuis. Ĝi enhavis nenian novan kredeblan fakton pri la mortigo de Kennedy. Krom tio lia stomako komencis eligi strangajn bruojn petante matenmanĝon. Lia rigardo ĉiam turniĝadis al la longa tablo malantaŭe apud la fenestroj. Nun nur tiuj teleretoj interesis lin ne la NIFOj, sed ili ne kapablis flugi al li. La kuketoj kaj duonlunoj aspektis malproksimaj kiel la steloj kaj la luno. Finfine venis la kafopaŭzo. Li levis sian postaĵon desur la seĝo multe pli rapide ol raketo ekflugas kaj li iris al la tablo. Roberto venkis tiun spackonkurson ĉar li estis inter la unuaj, kiuj alvenis al la bufedo. Per la manĝaĵoj li provis plenigi la nigran truon en sia stomako. Verŝajne pro tio la tempo pasis tiom malrapide dum la lastaj minutoj de la prelego. En proksimeco de nigra truo onidire la tempo kvazaŭ haltas. Vere inter la 8:35 kaj la 8:40 la la granda montrilo sur lia brakhorloĝo ŝajnis ne plu antaŭiri.


Post kiam li ne plu malsategis li rigardis la panoramon.

Malproksime videblis la statuo de Libereco, ĉirkaŭita de kelkaj mevoj. Apud li staris Chuck Allen specialisto pri ekstertera teknologio. Li rimarkis, ke en ties mano la kafotaso komencas tremi. Roberto pensis, ke la povra NIFOlogo verŝajne suferas je parkinsona malsano. Sed la okuloj de Allen strange koncentriĝis al la nenio. La scienca ĵurnalisto provis sekvi la rigardon de sia najbaro sed vidis nenion, poste tamen li rimarkis mevon. La blanka birdo ŝvebis sen movi la flugilojn. Li pensis, ke devas temi pri sufiĉe granda specimeno. Sed subite malvarma spasmo trakuris lian dorson. Ne estis mevo, sed blanka flugmaŝino kiu rekte iras al ilia direkto...


Tial neniam pretiĝis la raporto de la konferenco pri komplototeorioj, kiu okazis la dek unuan de septembro 2001 en la norda turo de la Novjorka Monda Komerca Centro.


© Thierry Salomon

tsalomon ĈE hotmail.com


Published at 15:58 ( 12 comments / 241 visits )
This post is public

September 8, 2009

Chanson / kanto: "Itt az én időm" de Aljas Kúszóbab

une chanson sympa d'un groupe hongrois

simpatia kanto de hungara bando





Published at 07:47 ( 0 comments / 49 visits )
This post is public

Published at 12:31 ( 0 comments / 93 visits )
This post is public

Published at 18:55 ( 2 comments / 97 visits )
This post is public

August 25, 2009

"La produkto" de Krio de Morto (senpage elŝutebla)



Malkovru tiun kanton de la muzikgrupo "Krio de Morto":

http://www.kriodemorto.band.pl/laprodukto2.mp3



Kaj ĉi tie videblas muzikfilmeto de alia kanto:



Published at 18:21 ( 0 comments / 66 visits )
This post is public

August 11, 2009

Esperanto-parolantoj, tio eble koncernas multajn el vi...

En la ĝenerale publiko la sekva afero: http://asperger.freehostia.com/

koncernas ĉirkaŭ 2,5 personojn el 1000.

Inter esperanto-parolantoj ŝajnas, ke la procentaĵo estas multe pli alta.

Published at 17:51 ( 2 comments / 146 visits )
This post is public

July 21, 2009

Pourquoi voit-on peu de Français aux environs du lac hongrois de Hévíz



Lac de Hévíz - Lago de Hévíz
Lac de Hévíz - Lago de Hévíz

Le fameux lac hongrois de Hévíz est très profond: de 30 à 40m à certains endroits. C'est pourquoi même les adultes utilisent des bouées.



http://fr.wikipedia.org/wiki/H%C3%A9v%C3%ADz

Le panneau d'avertissement n'est qu'en hongrois, allemand et anglais

Les seules familles et enfants que j'y ai vu sans bouées étaient françaises...

Ceci explique peut-être cela....



Sinon, le lac est plus grand que sur les photos mais son eau est moins chaude que ce qu'on pourrait penser.

Published at 18:05 ( 2 comments / 124 visits )
This post is public

July 21, 2009

Raporto pri la 9a politika kunveno pri lingvaj problemoj en la Europa Unio



De la 3a ghis la 5a de julio okazis la 9a politika diskuto en Alsóörs apud la lago Balatono.
Ghin partoprenis deko da partoprenantoj, la plimulto el Hungario, sed ankau el Germanio kaj Francio.

La vetero estis pli bona ol dum la lasta dimancho de junio kiam pro pluvego ne okazis la planita informtablo en Budapeshto.

La chefa temo estis Europo-Demokratio-Esperanto:
-la spertoj pri la partopreno en la europaj balotoj en Francio kaj Germanio
-la organizado de EDE en Hungario.

Pri la hungara sekcio de EDE:
ni devas nepre trovi pli da aktivuloj (chefe junaj kaj hungaraj)

Dum la antauaj informtabloj ni kolektis nomojn kaj (ret)adresojn de interesighantoj. Ni planas sendi retposhtan leteron al tiuj homoj. Post diskutado (en la diskutlisto ede-hu) kaj modifo de la leterprototipo preparita de Géza Schuller.

Blazio Wacha proponis, ke oni skribu individuajn leterojn al kelkaj esperanto-parolantoj, kiujn oni mem konas por atentigi ilin ke EDE povus interesi ilin.

Ni devas kontakti la hungarajn esperanto-grupojn. Char sen la subteno de la enlandaj esperantistoj ne eblos kolekti la necesajn 20000 subskribojn por partopreni la europajn balotojn en 2014.


Indas klare substreki:
-ke oni povas alighi al la hungara sekcio de EDE ech se oni jam membras au apogas alian partion.
-ke EDE ne celas partopreni en la naciaj balotoj. Nur en la europaj.
-ke la hungara EDE estas neutrala rilate al la politika situacio en Hungario kaj rilate al la situacio de la Esperanto-movado en la lando.
-la chefa celo estas atentigi pri lingva demokratio en la Europa Unio. La aliaj partioj au politikaj movadoj tute ne okupighas pri tio. Same kiel antau 30 jaroj neniu el ili okupighis pri naturprotektado. Nur la apero de naturamika partio devigis ilin okupighi pri la temo.


La dekan de oktobro dum la informtablo en Budapeshto estas planita kunveno por oficiale fondi la hungaran sekcion de EDE. Post multaj burokrataj malhelpajhoj nun vershajne sukcesos.

La 16an de oktobro okazos plurlanda kunveno de EDE en Strasburgo.


Dankon al Eugeno Macko kaj Andrea Ruzicska pro la organizado. Venontjare estos la 10 jara jubileo de tia politika kunveno en Alsóörs. Se vi mem (ankorau) ne partoprenis en tiu kunveno nepre provu veni venontfoje!


Hungarlingva retejo de EDE:
http://www.e-d-e.org/-HU-Hungario-?lang=hu
(Mallongilo: http://ede.inf.hu)

Por aboni la hungaran diskutliston de Europo-Demokratio-Esperanto
vizitu http://groups.google.com/group/ede-hu?hl=eo
au sendu retleteron al ede-hu-subscribe@googlegroups.com


Published at 17:37 ( 3 comments / 108 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 next →

( 103 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Thierry Salomon

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...