| July 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |||
http://www.musicme.com/Gilbert-Laffaille/albums/Ici-3298490061992.html?play=06
| July 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |||
De la 3a ghis la 5a de julio okazis la 9a politika diskuto en Alsóörs apud la lago Balatono.
Ghin partoprenis deko da partoprenantoj, la plimulto el Hungario, sed ankau el Germanio kaj Francio.
La vetero estis pli bona ol dum la lasta dimancho de junio kiam pro pluvego ne okazis la planita informtablo en Budapeshto.
La chefa temo estis Europo-Demokratio-Esperanto:
-la spertoj pri la partopreno en la europaj balotoj en Francio kaj Germanio
-la organizado de EDE en Hungario.
Pri la hungara sekcio de EDE:
ni devas nepre trovi pli da aktivuloj (chefe junaj kaj hungaraj)
Dum la antauaj informtabloj ni kolektis nomojn kaj (ret)adresojn de interesighantoj. Ni planas sendi retposhtan leteron al tiuj homoj. Post diskutado (en la diskutlisto ede-hu) kaj modifo de la leterprototipo preparita de Géza Schuller.
Blazio Wacha proponis, ke oni skribu individuajn leterojn al kelkaj esperanto-parolantoj, kiujn oni mem konas por atentigi ilin ke EDE povus interesi ilin.
Ni devas kontakti la hungarajn esperanto-grupojn. Char sen la subteno de la enlandaj esperantistoj ne eblos kolekti la necesajn 20000 subskribojn por partopreni la europajn balotojn en 2014.
Indas klare substreki:
-ke oni povas alighi al la hungara sekcio de EDE ech se oni jam membras au apogas alian partion.
-ke EDE ne celas partopreni en la naciaj balotoj. Nur en la europaj.
-ke la hungara EDE estas neutrala rilate al la politika situacio en Hungario kaj rilate al la situacio de la Esperanto-movado en la lando.
-la chefa celo estas atentigi pri lingva demokratio en la Europa Unio. La aliaj partioj au politikaj movadoj tute ne okupighas pri tio. Same kiel antau 30 jaroj neniu el ili okupighis pri naturprotektado. Nur la apero de naturamika partio devigis ilin okupighi pri la temo.
La dekan de oktobro dum la informtablo en Budapeshto estas planita kunveno por oficiale fondi la hungaran sekcion de EDE. Post multaj burokrataj malhelpajhoj nun vershajne sukcesos.
La 16an de oktobro okazos plurlanda kunveno de EDE en Strasburgo.
Dankon al Eugeno Macko kaj Andrea Ruzicska pro la organizado. Venontjare estos la 10 jara jubileo de tia politika kunveno en Alsóörs. Se vi mem (ankorau) ne partoprenis en tiu kunveno nepre provu veni venontfoje!
Hungarlingva retejo de EDE:
http://www.e-d-e.org/-HU-Hungario-?lang=hu
(Mallongilo: http://ede.inf.hu)
Por aboni la hungaran diskutliston de Europo-Demokratio-Esperanto
vizitu http://groups.google.com/group/ede-hu?hl=eo
au sendu retleteron al ede-hu-subscribe@googlegroups.com
|
| Lac de Hévíz - Lago de Hévíz |
Le fameux lac hongrois de Hévíz est très profond: de 30 à 40m à certains endroits. C'est pourquoi même les adultes utilisent des bouées.
http://fr.wikipedia.org/wiki/H%C3%A9v%C3%ADz
Le panneau d'avertissement n'est qu'en hongrois, allemand et anglais
Les seules familles et enfants que j'y ai vu sans bouées étaient françaises...
Ceci explique peut-être cela....
Sinon, le lac est plus grand que sur les photos mais son eau est moins chaude que ce qu'on pourrait penser.