October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (5)
September 2009 (4)
August 2009 (4)
July 2009 (3)
June 2009 (7)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (7)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (3)
August 2008 (2)
July 2008 (3)
June 2008 (9)
May 2008 (8)
April 2008 (4)
March 2008 (8)
February 2008 (5)
January 2008 (4)
December 2007 (2)
November 2007 (1)

October 22, 2008

Kial mi uzas la x-metodon?

  • Ĉar mi kutime konvertas aŭ ordigas laŭ abc-vicordo ĉiujn miajn retmesaĝojn, kontribuojn en diskutlistoj aŭ frazojn en babilejoj.
  • Ĉar mi estas komputilisto kaj mi skribas por komputiloj ne por homoj.
  • Ĉar mi neniam miksas nacilingvajn frazojn aŭ proprajn nomojn kun esperanta teksto.
  • Ĉar min ne interesas se la aspekto de teksto kun iksoj riskas malallogi de Esperanto la eksteran publikon. Esperanto estas nia lingvo. Ili forfikiĝu.
  • Ĉar Zamenhof estis stultulo, kiu proponis alian metodon en la Fundamento ĉar li ne konis komputilojn.
Published at 11:34 / 19 comments / 920 visits
This post is public

October 22, 2008

Kelkfoje eksterteruloj ne parolas angle



En la filmo Kontakto (Contact kun Judit Foster) el 1997, kiun mi ĵus rerigardis

la sekva dialogo kaptis mian atenton:

KITZ
Explain this to me. If the source of the signal is so sophisticated, why the remedial math?
SENATOR
Exactly, why don’t they just speak English?
ELLIE
Well, maybe because 70% of the planet speaks other languages. Mathematics is the only truly universal language, Senator. It’s no coincidence that they’re using primes.

Post kaptado de signalo el la kosmo, iu demandas kial ĝi ne estas en la angla lingvo.

Foster respondas, ke "eble ĉar 70% de la planedo parolas alian lingvon".

Du interesaj aferoj pri tiu filmo:

- estas unu el la Holywood-aj malmultaj en kiuj la eksterteruloj ne parolas angle

- 30% de anglalingvanoj ŝajnas alta nombro (krom se oni enkalkulas la ne-gepatra lingvanoj).

Ĉu iu havas precizajn ciferojn?





Published at 18:40 / 7 comments / 462 visits
This post is public

Published at 07:43 / 0 comments / 159 visits
This post is public

October 28, 2008

Ĉu vi parolas Asperanton?


Eble vi jam rimarkis, ke inter esperanto-parolantoj multas la "stranguloj".

Eble dum granda kongreso ankaŭ vi renkontis tiun ulon, kiu plurfoje alparolas homojn pri statistikoj de la nombro de enloĝantoj en diversaj landoj.

Do, li tre verŝajne havas la sindromon de Asperger.


"Aspergeruloj" havas malfacilaĵojn en kutimaj sociaj rilatoj, ekzemple legi sentojn sur la vizaĝo de la alparolato aŭ uzi okulkontakton. Ili ne ŝatas supraĵajn konversaciojn, malfacile amikiĝas kun samaĝuloj kaj ĝenerale havas enciklopedian scion scion pri unu-du intereskampo(j) pri kiuj ili troe okupiĝas kaj pri kiu ili parolas al ĉiuj ĉiam kaj longe, ne rimarkante, ke tio eble ne interesas la alparolaton.


Tiun sindromon unue priskribis la aŭstra infankuracisto Hans Asperger en 1944. Sed estas nur post la traduko de liaj tekstoj anglen komence de la naŭdekaj jaroj, ke ĝi diskoniĝis.

En kelkaj landoj kiel Usono, Kanado, Nederlando, Aŭstralio kaj eble Hispanujo ĝi estas jam sufiĉe konata.

En aliaj landoj eĉ fakuloj ne konas ĝin, ĉefe ĉar dum ilia studado la sindromo ankoraŭ ne estis instruata.


Multaj personoj, kiuj naskiĝis antaŭ 1990 havas ĝin sen scii pri tio, ĉar kiam ili estis infanoj oni ne konis tiun sindromon. Eble oni konsideris ilin iom strangaj sed ĉar ili ne vere havis kutiman aŭtismon aŭ alian gravan psikan problemon oni ne okupiĝis pri ili. Nuntempe ofte kiam iliaj infanoj estas diagnozitaj kiel Aspergeruloj

ili rekonas sin mem en la simptomoj.


Laŭ kelkaj statistikoj pli malpli 1 persono el 250 havas tiun sindromon. Sed inter la "Esperantistoj" ŝajnas, ke ĝi estas multe pli ofta, eble 1 el 5 havas ĝin. Cetere en la "geek test" (testo pri "strangeco" www.wyrmworld.com/geeks/geektest/geektest.html) unu demando estas "ĉu vi jam studis artefaritan lingvon (Esperanton, Klingonan ktp)?


Ankaŭ vi verŝajne rimarkis, ke estas multaj komputistoj/matematikistoj/fizikistoj inter esperanto-parolantoj.

Ĝis nun ŝajna klarigo estis, ke homoj, kiuj elektas tiujn profesiojn pli emas okupiĝi pri Esperanto.

Sed eble la vera (kaj malrekta) kaŭzo de tiu fenomeno estas, ke aspergeruloj pli volonte elektas tiajn profesiojn.

Kaj ĉar estas pli da aspergeruloj en tiuj profesioj estas pli da tiaj fakanoj, kiuj lernas la lingvon internacian.



Sed antaŭ ol la legantoj, kiuj eble rekonis sin komencus malgajiĝi, menciindas, ke krom la negativaj flankoj

(problemoj en sociaj rilatoj, psikorigideco ktp...) tiu sindromo havas ankaŭ pozitivajn flankojn:

manko de antaŭjuĝoj, persistemo, prikonsidero de detaloj, idealismo ktp...

Kaj oni eĉ supozas, ke multaj famaj homoj havis tiun sindromon ekzemple: Newton, Einstein, Jefferson, Kant, Wittgenstein, Orwell, Twain, Kafka


Anstataŭ inter-nacia/transnacia lingvo, pro la troa naciisma karaktero de la "Movado" (flagumado, himno, "Esperantio") Esperanto pli kaj pli fariĝas lingvo de nova kvazaŭnacio. Ironie povas esti, ke Esperanto ne estos lingvo de nova nacio... sed lingvo de nova specio: homo sapiens aspergerus.



Retejo pri la sindromo de Asperger en Esperanto:

asperger.freehostia.com




Published at 12:47 / 29 comments / 1230 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...