June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (5)
September 2009 (4)
August 2009 (4)
July 2009 (3)
June 2009 (7)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (7)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (3)
August 2008 (2)
July 2008 (3)
June 2008 (9)
May 2008 (8)
April 2008 (4)
March 2008 (8)
February 2008 (5)
January 2008 (4)
December 2007 (2)
November 2007 (1)

June 4, 2008

Atentigo pri viruso!!! Bildetoj alkroĉitaj al retmesaĝo

 

Pro la viruso Rootkit_gen, fuŝiĝis mia komputilo hodiaŭ matene....

Jen informoj por eviti, ke aliaj havu la saman problemon:

Mi ricevis retmesaĝon de konata persono kun vera enhavo sed al kiu estis alkroĉitaj kelkaj etaj dosieroj inter alie bildeto de desegnita kato. La grandeco de la alkroĉaĵoj kune estis ĉ 100kb.

Post la sekva reenŝalto de la komputilo,

la kontraŭvirusilo detektis Rootkit_gen en c:\WINDOWS\system32\svchost.exe

kaj mi havis la malbonan ideon (laŭ propono de la kontraŭvirusilo) kvarantenigi tiun dosieron.

Ekde tiam interreto kaj ankau Windows misfunkciis...

Jen kelkaj informoj:

http://forum.avast.com/index.php?topic=36078.15

Eble estas nur falsa viruso kiu instigas vin forviŝi au kvarentenigi svchost.exe por tiel

fuŝi la komputilon.

 

Mi provis rekopii la dosieron el la kvaranteno al la originala loko sed tio ne helpas.

Morgaŭ mi provas kopii ĝin el alia komputilo kun la sama versio de Windows...

Se iu trovas facilan manieron ripari tiun problemon bonvolu informi min...

 

Tion mi rapide skribis el interreta kafejo....

 

 

 

Published at 17:05 / 1 comment / 316 visits
This post is public

June 5, 2008

Ĉu vi volas esti testata aŭ volas testi viajn lernantojn kaj samtempe ankaŭ helpi fintesti seriozan ekzamenserion?

Ĉu vi volas esti testata aŭ volas testi viajn lernantojn kaj samtempe ankaŭ helpi fintesti seriozan ekzamenserion?
En limigita kvanto ni donos eblon al la unuaj 10 sinanoncintoj (laŭ niveloj) por tiu eksperimento.
 

Vidu:

http://www.edukado.net/pagina/Anoncoj/156//index.php?frames=&views=announcementDetails(21191)&functions=&elementId=143&action=browse

 

Published at 18:39 / 1 comment / 301 visits
This post is public

June 14, 2008

Tennis: Est-ce que Federer est plus malade que l'on ne croit?

 

Depuis le début de l'année Roger a de moins bons résultats. A l'Open d'Australie il a apparu

très fatigué. Après le tournoi une mononucléose à été évoquée.

Mais sa baisse de forme a été accompagnée par l'apparition d'une étrange tâche brune sur sa joue droite.

Cette marque sur son visage est assez récente, elle ne semble pas être visible sur les photos des années précédentes.

J'espère vraiment que je me trompe, et qu'il ne s'agisse qu'une tâche bénigne ou une trace d'une blessure récente.

Mais comme Federer a passé beaucoup de temps au soleil depuis sa jeunesse il y a un risque

que cette tâche cutanée soit cancéreuse.

De plus en plus de pratiquants de sports en plein-air sont touchés par ce problème.

Pendant toute sa carrière Sampras a caché qu'il souffrait d'une variante d'anémie héréditaire

pour ne pas donner un atout psychologique à ses adversaires.

Est-ce que l'histoire de la mononucléose de Roger ne sert qu'à expliquer sa chute de forme

(confirmée par sa prestation en finale à Paris) tout en cachant le vrai problème?

Espérons que nous pourrons admirer encore Federer pendant plusieurs années et que

cette tâche ne soit due qu'à une brûlure ou blessure.

 

 

14 juin 2008

(c) Thierry Salomon

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Published at 19:21 / 3 comments / 335 visits
This post is public

June 15, 2008

interesa virtuala prelego la 15an de junio

Prelego de Anna Löwenstein
pri la fontoj de
la Mastro de l' ringoj
dimanĉe la 15a de junio
En Dua Vivo (secondlife.com)
horo: 20.00 (GMT), 22.00 (CET), 13.00 (DV)
Loko: ĉefa konstruaĵo de Esperanto-Lando 1

 

Por helpo pri la uzo de Dua Vivo vidu: http://www.angelfire.com/ny2/ts/duavivo.html

Dua Vivo estas virtuala mondo en kiu eblas interagi skribe, voĉe kaj geste. Oni povas aŭskulti prelegojn, koncertojn, kursojn, aĉeti aŭ lui terenojn aŭ tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi aĵojn aŭ servojn.
Eblas senpage aliĝi ĉe: http://secondlife.com/

Kaj de tie elŝuti la necesan programon.

Post elekto de la aspekto de via "avataro"
kaj alkutimiĝo al la uzo de la programo sur tiucela insulo, vi povos esplori la virtualan mondon.

Iri al esperanta loko en Dua Vivo:
-Premu la butonon "serĉi/search" sube meze.
-Elektu la langeton "lokoj/places".
-Enskribu "esperanto" kaj premu "trovi/find"
-Klaku sur unu el la rezultoj. (La ĉefa esperanta loko estas "Esperanto-Lando 1")
-Kaj premu la butonon "teleport" sube meze de la fenestreto.
 

Published at 17:11 / 1 comment / 400 visits
This post is public

June 18, 2008

Alvoko de la 18a de junio (duonsxerca adaptajxo)

Okaze de la datreveno de la alvoko de la 18a de junio 1940
kaj por iom kontrauxbatali la defetisman modon
jen duonsxerca adaptajxo de la parolado de Charles de Gaulle:


La estraroj, kiuj de multaj jaroj gvidas la esperanto-asociojn elformis starpunkton. Laux tiu starpunkto pro la nesukcesoj de niaj iniciatoj oni cxesu lukti.

Veras, ke ni estis kaj ni estas supersxutitaj de la amaskomunikila, ekonomia kaj moda forto de la kontrauxulo.


Multe pli ol ilia kvanto, estas la amaskomunikiloj, la ekonomia potenco kaj la lingva taktiko de la anglalingvanoj, kiuj malprogresigas nin. Estas la amaskomunikiloj, la ekonomia potenco kaj la lingva taktiko de la anglalingvanoj, kiuj surprizis niajn estrarojn kaj kondukis ilin al ilia nuntempa sinteno.

Sed cxu la lasta vorto jam auxdigxis? Cxu la espero devas malaperi? Cxu la malvenko estas porcxiama? Ne!


Sed kredu, nenio estas perdita por Esperanto. La samaj rimedoj, kiuj venkis nin povas iam venigi nian venkon.


Cxar Esperanto ne estas sola! Gxi ne estas sola! Gxi ne estas sola!
Gxi havas vastajn mondopartojn malantaux si. Gxi povas aliancigxi kun la lingvodefendantoj kaj la alimondanoj, kiuj dauxrigas la lukton. Gxi povas uzi la senlimajn eblecojn de interreto.


Tiu lukto ne limigas sin al niaj povraj asocioj. Tiu lukto ne estas
finita pro la multaj malsukcesoj. Tiu lukto estas tutmonda. Malgraux cxiuj eraroj kaj cxiuj postrestoj trovigxas en la mondo la necesaj rimedoj por
iam silentigi niajn kontrauxulojn. Batitaj per informada forto, ni povos estonte venki per pli granda informada forto. La destino de la mondo dependas de tio.

 

Ni invitas la esperanto-parolantojn kaj esperanto-subtenantojn, kiuj estas en interreto kun rimedoj aux sen rimedoj, ni invitas jxurnalistojn kaj fakulojn pri informado, kiuj trovigxas en la sendependa interreto kontakti nin.

Kio ajn okazu, la flamo de la esperanta ideo ne devas estingigxi, kaj gxi ne estingigxos.


2008.06.18

La originala legeblas cxe:
http://www.charles-de-gaulle.org/dossier/18juin/temoignages/appel.htm
 

Published at 10:59 / 5 comments / 392 visits
This post is public

June 19, 2008

Die Hämmerer (Satire über die Esperanto-Bewegung)

Thierry SALOMON: Die Hämmerer (Satire über die Esperanto-Bewegung)
aus: "Der Planet der nackten Affen und andere Erzählungen", 2005, ISBN 963 218 213 8

LETZTE WOCHE HATTE ICH EINEN SELTSAMEN ALBTRAUM. Es war so, daß man weltweit zum Nägeleinschlagen Steine benutzte, weil man keine andere Methode kannte.

Dennoch hatte vor vielen Jahren jemand den Hammer erfunden. Aber nur wenige wußten davon. Diese wenigen, die diese Erfindung unterstützten, nannten sich die "Hämmerer". Sie organisierten sich in Vereinen und Verbänden. Sie trugen ein Abzeichen auf der Brust: einen kleinen Hammer. Leider stritten und diskutierten sie ständig über Nebensächlichkeiten, anstatt ihren Hammer in der Praxis zu benutzen und damit die anderen von dessen Nutzen zu überzeugen. Die ganze Zeit über sprachen sie unter sich darüber, wie gut ihre Hämmer sind, aber niemals benutzten sie sie für praktische Ziele im wahren Leben. Sogar nicht wenige brachten Änderungen an ihrem Hammer an, um ihn runder wie einen Stein werden zu lassen und dessen Aussehen zu erhalten.

Die größte Hämmerer-Verband war der Gesamtgalaktische Hammer-Verband, der die Zeitschrift "Hammer" herausgab. Einmal jährlich kamen unter dessen Organisation die wichtigsten Hämmerer in einer jeweils anderen Stadt auf der Welt zusammen. Dort versammelten sich die Leiter hinter einem langen Tisch, unter einer riesigen Flagge der Hämmerer mit einem großen Hammer in der linken oberen Ecke. Hämmerer aller Länder kamen auf das Podium und einer nach dem anderen grüßte die Anwesenden per großem Hammerschlag. Oft nahmen Tausende Hämmerer an dieser jährlichen Gesamtgalaktischen Großveranstaltung teil. Aber dessen Wirkung für die Verbreitung der Vorteile des Hämmerns in der Gesellschaft war beinahe Null, selbst wenn Zehntausende Personen teilgenommen hätten. Dennoch kostete sie die Hämmerer Geld für die Teilnahme sowie Energie. Ein großer Teil der Energie des Gesamtgalaktischen Hämmerer-Verbandes verpuffte für die Vorbereitung der Veranstaltung. Am Anfang der Geschichte des Hammers benutzten die ersten Pioniere ihn in der Praxis, aber später nutzten die Hämmerer ihre Zeit und finanziellen Mittel dazu, derartige Veranstaltungen zu organisieren oder daran teilzunehmen sowie verschiedene Zeitschriften über hammerbezogene Themen herauszugeben, es blieb weder Kraft noch Geld um dieses Werkzeug im wirklichen Leben einzusetzen. Darum konnte die Gesellschaft nicht sehen, wie gut ein Hammer funktioniert und ihrem Beispiel zu folgen. Die übrigen Menschen betrachteten die Hämmerer im Allgemeinen als Verrückte wohl wegen ihrer seltsamen Rituale. Ein häufiges Argument gegen den Hammer war, daß er künstlich geschaffen worden war im Gegensatz zu Steinen, die natürlich sind.

Wegen der Routine und des Unverständnisses isolierten sich die Hämmerer mehr und mehr von der Gesellschaft. Nachdem sie das ursprüngliche Ziel vergessen hatten, arbeiteten sie nicht mehr für den Gebrauch der Hämmer in der Aussenwelt. Anleitungen zum Hämmern waren oft nicht in normalen Läden, sondern nur an Plätzen in ihrer Hämmererstruktur erhältlich. Oft nannten sie den Hammer "unser Werkzeug", und vergassen dabei, daß er nicht ihnen gehörte, sondern für die gesamte Menschheit bestimmt war. Sie benutzten ihn nicht um Nägel einzuschlagen, sondern die Beschäftigung mit dem Hämmern wurde Selbstzweck. Viele von ihnen überlegten sich sogar, daß ein Hammer ein zu edles Werkzeug sei, um es durch einen praktischen Gebrauch zu verschmutzen. Eine Person, die diesen Riten folgte und sich mit derartigen Frivolitäten beschäftigte, wurde "guter Hämmerer" genannt. Falls jemand zu unterrichten versuchte oder Dienste anbieten wollte, die sich auf Vorteile des Hämmerns beriefen, wurde er "Seelenverkäufer" genannt. Und immer gab es einige, die ihren Hammer schnitzten und Verzierungen anbrachten, sodaß er dadurch unbrauchbar wurde.

Die Hämmerer dachten, daß sie eine Gemeinschaft bilden. Sie nannten diese sogar Hammerland. Dieses virtuelle "Land" hatte außer der schon erwähnten Flagge auch eine Hymne, dessen Refrain war

Lebe der Hammer
lebe der Hammer
lebe der heil'ge Hammer
 
Schweißgebadet erwachte ich. Erleichtert wurde mir bewußt, daß das nur ein Albtraum gewesen war. Der Wecker zeigte schon 8 Uhr. Also bereitete ich mich schnell darauf vor, an der Samstagsrunde des Esperanto-Vereins teilzunehmen...

---
   
Dieser Text ist nun direkt erreichbar unter:
http://martelistoj.inf.hu

Falls Dir die Satire gefiel, informiere bitte Deine Freunde darüber.

Bestellbar bei:
UEA katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7390
FEL www.esperanto.be/fel/but/lib/pssi.php
ELNA esperantousa.hypermart.net/butiko/butiko.cgi
HEA
usw...

- spanisch (Belga Birdo): www.ipernity.com/blog/35413/64708
- ungarisch (László Vizi, "A kalapácsizmus"): www.ipernity.com/blog/32070/64880
- portugiesisch (Fernando, "Os Martelistas"): www.ipernity.com/blog/50905/66500
- deutsch (Robert Bogenschneider, "Die Hämmerer")

 

Published at 16:09 / 0 comments / 296 visits
This post is public

June 19, 2008

INVITO al esperanto-laborkunveno apud la lago Balatono (20. 06. – 22. 06. 2008)

INVITO al esperanta labordiskuto apud la lago Balatono (20. 06. – 22. 06. 2008)  en Hungario


INVITO al la 8-a politika diskuto pri Esperanto en Alsooers  (20. 06. – 22. 06. 2008) 

 


 

Bonvenas politikemaj civitanoj el la Europa Unio (kaj el la tuta Mondo) por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo.

 

La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaux civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, la germanan, la anglan. Iliaj aldonoj estos tradukotaj. 

 

Ankoraux nun Vi povas mendi vian intencon mallonge prelegi pri iu politika temo.

 

Senkosta logxado kaj sen partoprenkotizo, por gxis 20 personoj en la domo!

 

Adreso: H-8226 Alsóőrs , Honvéd u. 20 

Telefono,
por eksterlanda posxtelefono:  0036 dudek tri-unu-ses-tri-ses-unu-nau,    
por Hungario: 06 dudek tri-unu-ses-tri-ses-unu-nau
(nur en la tempo de la renkontigxo)

 

 

La programo: 

 

Vendredo 20. 06. 2008

 

Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo

16.00 – 22.00  Akcepto

19.00 – 21.00  Interkona vespero kaj vespermangxo

 

Sabato 21. 06. 2008

 

08.00 – 08.30  Matenmangxo en la domo

09.00 – 09.15  Malfermo, Salutoj

 

09.15 – 12.00  La antauxtagmezaj raportoj kaj prelegoj:

                        1) Delegito de la Franca EDE sekcio (Emmanuel Deban, prezidanto

                         de la EDE  federacio, promesis ke por iu  franca ede-ano, el komuna

                         kaso estos pagita la vojagxkosto)  raportos pri la preparlaboroj por

                         la venontjara EU balotoj.

                         2) Alfred Schubert, estrarano de la EDE-de sekcio raportos

                         pri la novfondigxkunveno je la 14-an junion en Wiesbaden kaj la

                         novaj impulzoj el Germanio.

                         3) Géza Schuler parolas pri la stato de la fondigxo la hungaran sekcion de

                          la EDE-hu. 

                         4) Tierry Salomon, prelegas pri la temo: Kiel varbi efike por Esperanto.

                         5) Eugen Macko, vicprezidanto de la EDE federacio, raportas pri la

                          federacia laboro.

 

12.30 – 14.00  Tagmangxo en la apuda restoracio.

 

14.15 – 16.15   La posttagmezaj diskutoj. La temoj:

                    

1)      La plej aktuala politika okazado en la Mondo  nuntempe, kiu

tusxas ankaux la interesojn de Esperanto, estas post kelkaj semajnoj, la renkontigxo de la plej fortaj industrinacioj G8 en Japanio sur la insulo Hokkaido, komence de julio. La japanaj esperantistoj organizis demonstracion por la lingvaj rajtoj kune kun la "Tutmondig-kontrauxloj", pri kio jam raportis kelkaj grandaj mondjxurnaloj. Ekz. la renoma germana"Spiegel". http://www.spiegel.de/politik/ausland/0,1518,557194,00.html  kaj en la usona jxurnalo New Statesman: http://www.newstatesman.com/society/2008/05/esperanto-language-anti-world

                       Kion opinias esperantistoj pri tiu maniero de la agado ?

 

2)      La Europa Konstitucio pretas en sia dua versio en la Lisbona

Traktato,  "plibonigita" aux ne? Intertempe la Irlandanoj rifuzis ankaux tiun konstrukton. Cxu venas nun krizo en la EU?  Kion povas fari la esperantistaro por helpi la malebligon de la disfalo de la EU kaj apogi pluevoluon ?


 16.15 – 17.30  Kafo aux teo pauzo 

 

17.30 – 19.30  Komparo la situaciojn en diversaj EU landoj. Kio estas komuna, kio ne?

                       

20.00 – 21.00  Vespermangxo en iux restoracio en la proksimeco de Alsoörs.

 

Dimancxo 22. 06. 2008

                       

08.00 – 08.30  Matenmangxo en la domo

09.00 – 12.00  Proponoj por kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.

12.30 – 14.00  Adiauxa tagmangxo en la apuda restoracio

 

 

Priskribo la vojagxon Budapest – Alsoörs.

 

Se vi alvenas al Budapest per aviadilo  aux  per trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojagxi per trajno al Alsoörs.

De la flughaveno vi povas per linia buso veturi al la lasta haltejo de metroo 3, de tie veturu en la centro de Budapesto kaj sxangxu la metroon (cxe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”.

(Memkompreneble eblas ankaux per Taksio atingi la bezonatan stacidomon, nur tio nature kostas pli ol la publikaj veturiloj)

En la „Déli pályaudvar” acxetu bileton gxis Alsoörs. Dum tage, preskaux ciun hxoron iras la trajnoj en tiu direkto.La vojajxo dauxras 2-2,5 hxorojn, dependas per kiu trajno vi vojagxas. Cxe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi gxuste eltrajnigxas!

En Alsoörs post la eltrajnigxo iru el la stacidomo al la cxefa strato, turnigxu maldekstren kaj post cxirkaux 200 metroj turnigxu dekstre en la „Máy János” strato. Iru monte kaj la 5a strato maldekstre estas la „Honvéd u.”. Numero 20, la lasta domo dekstre en la strato estas la domo de la renkonigxo.

 

Telefono,
por eksterlanda posxtelefono:  0036 dudek tri-unu-ses-tri-ses-unu-nau,    
por Hungario: 06 dudek tri-unu-ses-tri-ses-unu-nau

 

Pliajn informojn pli la lago Balatono kaj Alsoörs rete:  http://balaton.hu/

La mapo de Alsoörs:   http://www.balaton.hu/terkep/terkep.php?map=alsoors

 

 

Pliaj informoj pri EDE:  http://www.e-d-e.org/    
 

 

 
 

Published at 18:08 / 0 comments / 233 visits
This post is public

June 25, 2008

Nenio nova sub la informada suno - ekzemplo de revenanta eraro

Zamenhof:

Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi gxin nek kun Volapük, nek kun la diversaj efemeraj projektoj, cxar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias kaj ne volas, tia paralegigado diskreditigas nian aferon, prezentante gxin kiel "unu el multaj".

Pri la manieroj de vastigado
La Esperantisto nuero 36 p 17-20
(Originala Verkapro p. 94)

 

Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo 1956 en Frostavallen Svedlando Akceptita dum kunveno de la reprezentantoj de la informaj fakoj. Ĉefa aŭtoro: prof. d-ro Ivo LAPENNA

b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;

c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la
cirkonstancoj devigas paroli pri ili;

 

Por pli efika informado d-ro Ivo LAPENNA:

5.  Lingvo kaj lingvo-projekto

En la ĉapitreto pri la kvalito de nia informado la Principaro de Frostavallen rekomendas ne menciadi "diversajn projektojn de komuna lingvo". Kian sencon havas tiu rekomendo, kaj ĉu ĝi ankoraŭ estas aktuala?
Dum multaj jaroj — fakte ekde la naskiĝode Esperanto — personoj okupiĝantaj pri la disvastigo de la lingvo kutimis, en siaj skribaj aŭ parolaj eksplikoj, proprainiciate menciadi ankaŭ diversajn projektojn de internacia komunikilo kaj nomadis ilin "internaciaj lingvoj". Poste, eĉ niaj informaj fakoj kaj iliaj kunlaborantoj faradis, kaj kelkaj el ili plu faras, la sa-man eraron. La formulo kutime estas: ja ekzistas "multaj internaciaj lingvoj", sed "Esperanto estas la plej bona".
Pro tiu grava misprezento, en nacilingvaj gazetoj, pe riodaĵoj, enciklopedioj kaj aliaj verkoj oni ofte egaligas nian lingvon kun volapük, ido kaj aliaj, pli ĝisdataj, lingvoprojektoj, kvazaŭ ili havus similan aŭ eĉ saman socian valoron. Unu el la sekvoj estas, ke en decidaj rondoj kaj ĝenerale en la publika opinio kreiĝas konfuza aŭ falsa imago pri la fakta situacio kio siavice bremsas, kelkloke eĉ malebligas, la normalan progresadon de la Internacia Lingvo. La pozitivaj klopodoj estas renkontataj de pasiva sinteno aŭ rezisto eĉ en tiuj medioj, kiuj sentas la lingvan problemon kaj principe simpatias la solvon pere de neŭtrala lingvo. lli starigas la demandon: "Kiu, do, lin-gvo, se ekzistas tiom da ili?"; kaj konsilas: "Unue la protagonistoj de diversaj 'internaciaj lingvoj' interkonsentu pri unusola, kaj poste venu al ni". Bedaŭrinde, al tiu deformita bildo abunde kaj tute superflue kontribuis nia propra informa aparato: abunde, ĉar la vasta publiko, kun la escepto de strikte fakaj medioj, apenaŭ scius ion ajn pri la okcento da provoj krei internacian komunikilon, se ni mem ne parolus pri ili; superflue, ĉar oni povas bonege informadi pri la Internacia Lingvo kaj ĝiaj ĉiu flankaj atingoj, komplete ignorante la diversajn lingvoprojektojn.
"Superflue" ne signifas "neniam", nek ĝi iel ajn implicas ian kvazaŭan timtreman fuĝon. Se la cirkonstancoj postulas, ne nur ne estas superflue, sed efektive necesas objektive prezenti ankaŭ tiun aspekton. Tio, ekzemple, devas okazi en serioza verko pri la historio de la mondlingva problemo, aŭ en respondo al konkreta demando dum iu intervjuo aŭ gazetara konferenco. En tiaj aŭ similaj cirkonstancoj la elementa postulato estas nete distingi inter Esperanto kiel vivanta lingvo, unuflanke, kaj ĉiuj lingvo-projektoj, aliflanke, kiel konsilas la Principaro de Frostavallen.

Tra la jarcentoj aperis centoj da malsukcesaj projektoj por lingvo universala. Ĉi tiu projekto de J. Damm (1876) uzis signojn por prezenti, per kombinaĵoj, la bazajn konceptojn de la homa lingvo.

La dividlinio inter la du estas klara kaj simpla. Ankaŭ en tiu ĉi sfero akumulitaj kvantaj kreskoj transformiĝas en esence novan kvaliton. Lingvo estas instrumento de socia komunikado en ĉiuj sferoj de la vivo. Abstrakta sistemo de komunikreguloj, eble eĉ perfekta en sia abstrakta strukturo, sed ne uzata por interhoma komunikado en relative alta skalo, tute ne estas lingvo. Ankoraŭ malpli "internacia", ĉar por tio, aldone, estas bezonata ankaŭ vera internacieco almenaŭ el kvar vidpunktoj: interna lingva konsisto, geografia etendiĝo, socia portanto kaj celo. Plej taŭge estas nomi tian sistemon "projekto" aŭ "lingvoprojekto".
Ankaŭ Esperanto komencis sian ekzistadon kiel lingvoprojekto. Tamen, dank' al nombro da decidaj kvantaj faktoroj — ekde literatura kaj scienca kreado, tra vasta gamo da ĉiaspecaj fakaj kaj specialaj aplikoj, ĝis multnombraj ĉiutagaj rilatoj, eĉ familiaj — Esperanto transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta kolektivo, dum la aliaj projektoj neniam sukcesis eliri el tiu embria stadio. Inter vivanta lingvo, parolata entute de centmiloj da personoj tra la mondo, kaj mortnaskitaj projektoj ja estas principe grava diferenco. Tial, fakte, ekzistas nur unu vere internacia lingvo: la Internacia Lingvo aŭ Esperanto.
 

Por pli efika informado d-ro Ivo LAPENNA

http://www.angelfire.com/ny2/ts/lapenna.html

Published at 18:00 / 0 comments / 249 visits
This post is public

June 27, 2008

Szombaton, június 28-án infoasztal az eszperantóról Budapesten

Szombaton, június 28-án megint lesz információs asztal az
eszperantóról Budapesten.
11-től körülbelül 15-ig tart a tájékoztatás, a Városháza téren a Deák tér mellett (a Bárczy utca elején a Deák téri templom mögött).
Sátor is lesz, tehát eső esetén sem marad el az esemény.

Várjuk azokat, akik szívesen segítenének az információs asztalnál.
Szükségünk lenne több segítőre, akár egy-két órára.

A szervezők:
Az Europo-Demokratio-Esperanto magyar szekciója
http://e-d-e.org/spip.php?rubrique37

Gyakori kérdések az EDÉről /magyarul/
http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique44&lang=hu

Az Europo-Demokratio-Esperanto levelezőlistájára csatlakozáshoz
látogasson el a http://groups.google.com/group/ede-hu?hl=eo honlapra
vagy küldjön e-levelet: ede-hu-subscribe@googlegroups.com

 

Published at 11:56 / 4 comments / 457 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...