May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (5)
September 2009 (4)
August 2009 (4)
July 2009 (3)
June 2009 (7)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (3)
January 2009 (1)
December 2008 (7)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (3)
August 2008 (2)
July 2008 (3)
June 2008 (9)
May 2008 (8)
April 2008 (4)
March 2008 (8)
February 2008 (5)
January 2008 (4)
December 2007 (2)
November 2007 (1)

May 4, 2008

Raporto pri la informtablo en Budapeŝto de la 20a de aprilo

Dimanĉon la 20an de aprilo por la tria fojo la hungarlandaj apogantoj de Europo-Demokratio-Esperanto starigis informtablon pri Esperanto en Budapeŝto.
 

La unuan fojon ni uzis simplan tablon, la duan fojon ni prunteprenis tendon, kaj ĉi foje dank'al Eugeno ni havis propran tendon kun du banderoloj.
 

Pro koincido, la saman tagon okazis samloke la "tago de la Tero" kun bicikla manifestacio.
Tiel posttagmeze la placo estis plenplena de biciklantoj en verdaj t-ĉemizoj.
Tamen, ne ni disdonis la 8000 (!) t-ĉemizojn sed ... British Council.

Eble pro la verda koloro de la tendo, posttagmeze multaj pensis, ke ni estas informejo pri la ekologia manifestacio kaj demandis de ni kie eblas ricevis senpagan verdan t-ĉemizon ktp...

Ĉar estis multe pli da preterpasantoj ol kutime, ĉi-foje la probableco, ke inter ili estas jam esperanto-parolanto ne estis nulo. Alparolis nin esperante juna kataluna paro kaj junulo el balta lando.

Kiel dum la antaŭaj informtabloj ni spertis, ke en Hungario multaj jam aŭdis pri Esperanto aŭ eĉ iam lernetis ĝin. Haltis ankaŭ kelkaj kies patro lernis la lingvon internacian. Ankaŭ pluraj menciis, ke ili dum la sama semajno aŭdis la radioelsendon de la stacio Kossuth pri artefaritaj lingvoj kun Zoltán Galántai.


Komence ni ne havis la permesilon por la informtablo kun ni. Tial post la starigo de la tendo, ni iom timis, ke la apudaj policanoj petos ĝin kaj eble ili devigos nin dismunti la tuton ĝis ni ne alportos ĝin. Unu el la policanoj alproksimiĝis, iom rigardis la tablon kaj demandis "ĉu vi diskonigas Esperanton?" kaj li aldonis, ke li havas mezgradan ekzamenon pri la lingvo!

Ankaŭ ĉi foje ni proponis ludeton al la interesiĝantoj: provi diveni la signifon de kelkaj ekzemplaj frazoj en Esperanto.

Tiuj, kiuj sufiĉe bone traduketis gajnis ekzempleron de la revuo Juna Amiko (http://junaamiko.inf.hu)

Iom pli for inter la informtabloj de naturamikaj grupoj kiel Greenpeace estis ankaŭ Levegőcsoport (aergrupo), ŝajne ankaŭ ili havis kelkajn esperantaĵojn.

En la informado kaj disdonado de la flugfolioj helpis Eugen M., Andrea R. Géza S. (kiu denove informadis kiel kvar dudekjaruloj) Thierry S. kaj partatempe Balázs W. kaj László V.

Vidu fotojn ĉe: http://www.ipernity.com/doc/32070/home/photos

 

Hungara sekcio de Europo-Demokratio-Esperanto
http://e-d-e.org/spip.php?rubrique37

Oftaj demandoj pri EDE:
http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique44&lang=eo

Por aboni la hungaran diskutliston de Europo-Demokratio-Esperanto
vizitu http://groups.google.com/group/ede-hu?hl=eo
au sendu retleteron al ede-hu-subscribe@googlegroups.com

Published at 06:14 / 2 comments / 557 visits
This post is public

May 9, 2008

La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)

    

LA MARTELISTOJ


 

PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo.

Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono.

 

La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj.


 

Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla.


 

La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis

vivu martel'

vivu martel'

vivu la sankt' martel'


 

Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la esperanto-klubo...

 

 

 

Thierry Salomon 2005,

ISBN 963 218 213 8

    

El:

"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"

Published at 05:31 / 16 comments / 3976 visits
This post is public

May 14, 2008

Informtablo pri Esperanto 2008.05.18

 

Dimanĉon la 18an de majo en Budapeŝto estos informtablo pri Esperanto de la 11a ĝis ĉirkaŭ la 15a horo, ĉe "Városháza tér" apud la placo Deák (komence de la strato Bárczy, malantaŭ la preĝejo de la placo Deák).

Estos ankaŭ tendo, tio signifas, ke ĝi povos okazi eĉ se pluvas.


 

Ni serĉas helpantojn por informi pri la internacia lingvo.

Se vi havas tempon, bonvolu veni eĉ se nur por unu aŭ du horoj.


 


 

La organizantoj:

Hungara sekcio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto

e-d-e.org/spip.php?rubrique37


 

Oftaj demandoj pri EDE:

www.e-d-e.org/spip.php?rubrique44&lang=eo


 

Por aboni la hungaran diskutliston de Eŭropo-Demokratio-Esperanto

vizitu groups.google.com/group/ede-hu?hl=eo

aŭ sendu retleteron al ede-hu-subscribe@googlegroups.com

Published at 18:08 / 1 comment / 461 visits
This post is public

May 16, 2008

A kalapácsizmus (hungara adaptado de "La Martelistoj")

László Vizi afable tradukis/adaptis la tekston "La martelistoj" hungarlingve:

A kalapácsizmus
 
 
Nyomasztó álmot láttam a múlt héten. Azt álmodtam, hogy az egész
világon kővel kellett beverni a szöget, mert alkalmasabb módszer még
nem volt ismeretes.
 
Hosszú évekkel ezelőtt ugyan már feltalálták a kalapácsot, de erről
csak kevesen tudtak. Néhányan, akik pártolták ezt az új eszközt,
elnevezték magukat „kalapácspártiaknak". Klubokba és szövetségekbe
szerveződtek. Kis jelvényt hordtak a szívük felett: apró kalapácsot.
Sajnos, ahelyett, hogy a gyakorlatban is használták volna a
kalapácsot, és így jó példával is elől jártak volna, hogy a többieket
meggyőzzék az új módszer hatékonyságáról, szüntelenül csekélységek
felett vitatkoztak és civódtak. Állandóan arról tárgyaltak, milyen
nagyszerű a kalapácsuk, de soha nem használták a hétköznapi életben
értelmes célra. Sokan még egy kicsit módosították is a kalapácsukat,
hogy kissé kerekebb legyen, jobban hasonlítson a kőhöz.
A legnagyobb kalapácspárti szövetség az Egyetemes Kalapácspárti
Világszövetség kiadta a Kalapács című folyóiratot. Kezdeményezésére
minden évben egyszer a világ más városában gyűltek össze a
kalapácspárti vezetők. Az emelvényen hosszú asztalnál foglaltak helyet
a szervezetek legfőbb vezetői a kalapácspártiak hatalmas lobogója
alatt, amelynek a bal felső sarkában hatalmas kalapács volt látható. A
világ minden tájáról érkezett kalapácspártiak felléptek a pódiumra, és
nagy kalapácsütéssel köszöntötték a jelenlévőket. Gyakran több ezer
kalapácspárti vett részt az Egyetemes Világtalálkozón. De ennek szinte
semmi eredménye nem volt a kalapács hasznosságáról való nézetek
elterjesztésében, bár akár tízezres is lehetett volna a résztvevők
száma. Ennek ellenére tagdíjat és áldozatos munkát követeltek a
kalapácspártiaktól. az Az Egyetemes Kalapácspárti Világszövetség ereje
nagy részét az évente esedékes világtalálkozóra pazarolta. A kalapács
történetének hajnalán az első úttörők még a gyakorlatban is használták
a kalapácsot, de később, mivel a kalapácspártiak idejük és anyagi
lehetőségeik nagy részét a világtalálkozók szervezésére és különböző
folyóiratok kiadására fordították, sem energia, sem pénz nem maradt a
kalapács gyakorlati használatára. Így aztán az emberiség nem láthatta,
hogy a kalapács milyen alkalmatos eszköz, és nem találkoztak jó
példával, amit követhettek volna. Az átlagemberek őrülteknek
tekintették a kalapácspártiakat, vélhetőleg a különös szertartásaik
miatt. Elterjedt az a kalapácsellenes érv, hogy a kalapács mesterséges
eszköz a sokkal természetesebb kővel szemben.
!!! A köveknek az alakja is sokkal szebb, változatosabb. !!!
A megszokás és általános idegenkedés miatt a kalapácspártiak mind
jobban és jobban elszigetelődtek a társadalomtól. Elfelejtkezvén az
eredeti célról, nem arra törekedtek, hogy az egész világon elterjedjen
a kalapács használata. A kalapács használatáról szóló könyveket nem
lehetett rendes könyvesboltokban megvásárolni, csak a kalapácspárti
szervezeteknél lehetett hozzájutni. A kalapácspártiak gyakran „a mi
eszközünknek" nevezték a kalapácsot, mert elfelejtkeztek arról, hogy
azt nem az ő kedvükért találták fel, hanem az egész világ hasznára.
Nem is szög beverésére használták, mert a cél magával a kalapáccsal
való foglalkozás lett. Sokan úgy is tartották, hogy a kalapács sokkal
nemesebb tárgy annál, hogysem valódi használat közben bepiszkíthatnák.
Aki követte őket valamint ezeket a szertartásokat és szamárságokat,
azt „kiváló kalapácspártinak" nevezték. Aki a kalapáccsal kapcsolatos
szolgáltatásokat terjeszteni vagy árusítani akarta, azt megbélyegezték
azzal, hogy a legszentebb eszmékkel üzérkedik. Mindig akadtak olyanok
is, akik feldíszítették a kalapácsot olyannyira, hogy az már nem is
volt használható.
A kalapácspártiak úgy tartották, hogy ők külön közösséget alkotnak. El
is nevezték ezt a közösséget „kalapácsiának". Ennek a virtuális
országnak nem csak zászlaja, de még himnusza is volt, amelynek a
refrénje:
Éljen a Kalapács!
Éljen a Kalapács!
Éljen a szent Kalapács!
Egészen átizzadtam mire felébredtem. Boldogan eszméltem rá, hogy csak
lázálom volt az egész. A vekker 8 órát mutatott, hát gyorsan
készülődni kezdtem, hogy időben odaérjek a szombati eszperantó
klubfoglalkozásra…
 
Thierry Salomon 2005
Published at 08:14 / 1 comment / 433 visits
This post is public

May 24, 2008

Interesa enketo pri Esperanto. Bonvolu partopreni

 

Jen interesa enketo lanĉita de Enrique

1. Via nomo.
2. Urbo kaj lando en kiu vi loĝas.
3. Via denaska lingvo.
4. Lingvoj kiujn vi parolis antaŭ ol lerni Esperanton.
5. Lingvoj kiujn vi lernis post lernado de Esperanto.
6. Kiel vi trovis Esperanton?
7. En kiu jaro kaj en kiu urbo kaj lando estis via unua kontakto kun
Esperanto?
8. Kio interesigis vin pri Esperanto?

9. Kiel vi lernis Esperanton?
10. En kiu jaro kaj en kiu urbo kaj lando vi lernis Esperanton?
11. Kiom aĝa vi estis kiam vi lernis Esperanton?
12. Kiom da tempo vi studadis por atingi skriban kaj parolan fluecon?
13. Aldonu komentojn pri lingvoj en via lando.

14. Ĉu vi lernis en lernejo?
15. Ĉu vi lernis en klubo, biblioteko, grupo en domo?
16. Ĉu hejme, sola, per libro, per interreto?
17. Kiu libro, interreta kurso aŭ metodo?

18. Ĉu vi havis aliajn helpilojn?
sonbendoj, vidbendoj, diskoj, filmoj, aliaj
libroj, amiko kiu helpis vin, instruisto.

19. Bonvolu aldoni iujn ajn detalojn kiujn vi konsideras
helpemaj al la celo de ĉi tiu enketo. Mi volas kompili
statistikojn pri kiuj manieroj estis pli sukcesaj ...
por diskonigi la ekziston de Esperanto.
por decidigi la lernadon.
pri kiuj metodoj pli bone sukcesis en la instruado kaj
lernado de Esperanto kaj kiuj el tiuj metodoj konservis
pli da lernantoj ĝis la fino de la kurso.

20. Ĉu la lernintoj daŭre uzas Esperanton?

Por instruistoj

21. Dum kiom da jaroj vi instruis Esperanton?
22. (Proksimume) Kiom da lernantoj vi instruis?
23. Kiom da ili finis la bazan kurson?
24. Kiom da ili ankoraŭ uzas Esperanton?

********************************************************

Bonvolu sendi viajn respondojn al Enrique

eenrike (ĉe) gmail (punkto) com

Bonvolu meti la vorton "Enketo" kaj via nomo
en la tem-linio.

Dankas kaj bondeziras vin,

Enrique
Fremont, California, Usono
 

Published at 18:59 / 0 comments / 455 visits
This post is public

May 25, 2008

Reage al la evoluo de la kantofestivalo Eurovision

 

Jes, fakte ŝajnas, ke ĉio ĉi komenciĝis post la dua mondmilito. La Himmler plano financis la rekonstruon de la detruitaj landoj. En ĝi estis multe da propagando. Por unu kilogramo da faruno, tri kilogramoj da propagando. Por unu skatolo da sapo, iom da cerbolavilo. Jam la pacotraktado estis verkita en tiu nova mondolingvo. Tiel la germana lingvo fariĝis lingvo de diplomatio kaj komerco.

 

Teodoro ne plu povis legi la gazeton. Liaj pensoj estis tro forflugemaj kaj ankaŭ la muziko iom laŭtis en la ejo. Verdire la kompreno de la teksto de la kanteto ne forŝtelis tro da cerba laboro de la legado. La rekantaĵo estis io kiel "Ich liebe dich mein Schatz". Teodoro eksopiris pri kantoj kun vera teksto kaj kun mesaĝo. En la radioelsendoj aŭdeblas malmultaj ne-germanlingvaj kantoj. Eĉ pli kaj pli da negermanaj kantistoj kaj grupoj kantas en la moda lingvo. Unue dum eŭropa kantokonkurso "Eurovision" skandinavoj faris tion. Ĉar ilia lingvo apartenas al la sama lingvofamilio, ili povis pli facile fari tion. Nuntempe en tiu konkurso, landoj kies reprezentantoj ne kantas germanlingve havas grandegan malavantaĝon. La angloj kiuj havis malbonajn rezultojn dum la lastaj partoprenoj, kaj kiuj nun konsideras sian lingvon maltaŭgan por moderna kantado, decidis ke en la estonteco ilia grupo kantos germane. Koncerne la diskovendadon, dum alilandaj povas vendi nur en loka merkato, germanaj muzikgrupoj povas vendi al la tuta mondo. Cetere, ĉar ne ĉiuj komprenas la tekstojn - sed vera rokmuziko povas esti nur en la germana lingvo, kiel longe la diservoj povis nur esti en la latina lingvo - ili ne bezonas tiom multe atenti pri la vortoj. Sed ilian pligrandan enspezon povas investi en pli bonkvalitan sonon.

Yes, it seems everything did indeed start after the second world war.  The Himmler plan financed the reconstruction of the devastated countries.  There was a lot of propaganda in it.  Three ounces of propaganda for one ounce of flour.  For every box of soap, a few drops of brainwash.  The peace contract itself had been written in the new world language.  German had become the language of diplomacy and business.
Theodore could not read any more; the music was rather loud inside the bar.  To be fair the lyrics of the little song did not require too much brain work.  It went something like “Ich liebe dich, mein Schatz”.  Theodore started to long for songs with real lyrics and a message.  Few songs not in German are heard on the radio.   In fact more and more non-German groups sing in the fashionable language.  In the Eurovision Song Contest originally only the Scandinavians did that.   That was because their languages belong to the same family of languages.  It was easy for them.  Nowadays countries whose groups do not sing in German in the contest are at a very great disadvantage.  The English, who had poor results in recent contests, and who now consider their language unsuitable for modern songs, decided that in future their group will sing in German.

When selling CDs other countries can sell only to their local market, but German pop groups can sell across the whole world.  Besides, as not everyone understands the lyrics, the groups do not need to pay much attention to the words.   But they can invest their much more substantial income in higher quality sound.


Ja, eigentlich scheint alles nach dem Zweiten Weltkrieg angefangen zu haben: Der Himmler-Plan finanzierte den Wiederaufbau der zerstörten Länder. Da steckte viel Propaganda mit drin: ein Kilogramm Mehl war nicht ohne zusätzliche 3 Kilo Propagandamaterial zu bekommen, eine Seife gab’s nicht ohne etwas Gehirnwäsche. Bereits der Friedensvertrag war in dieser neuen Weltsprache verfasst worden. So wurde Deutsch zur Sprache von Diplomatie und Wirtschaft.

Theodor vermochte nicht mehr Zeitung zu lesen, zu unstet waren seine Gedanken geworden, und auch die Musik war etwas laut in dem Raum. Um den Text zu verstehen brauchte es allerdings keine allzu große Hirnleistung, die vom Lesen abgelenkt hätte. Der Refrain klang wie „Ich liebe dich, mein Schatz“. Theodor sehnte sich nach Liedern mit wirklichem Text und einer Botschaft. Am Radio kann man nur wenig nichtdeutschsprachige Lieder hören. Sogar immer mehr nicht deutschsprachige Gruppen oder Sänger fingen an, im modischen Deutsch zu singen. Zuerst taten dies die Skandinavier an einem europäischen Schlagerwettbewerb (Eurovision). Da ihre Sprache derselben Sprachamilie angehört, fiel ihnen das leicht. Heute sind Länder, deren Repräsentanten nicht deutschsprachig auftreten, in diesem Wettbewerb erheblich benachteiligt. Die Engländer, welche die letzten Male immer schlecht abgeschnitten hatten, kamen zum Schluss, ihre Sprache sei für modernen Gesang ungeeignet und ihre Vertreter würden deshalb künftig nur noch auf Deutsch singen. Was den Plattenverkauf betrifft: Während andere Länder nur den Binnenmarkt beliefern können, verkaufen deutsche Musikgruppen in die ganze Welt. Übrigens: Da nicht alle den Text verstehen (wirkliche Rockmusik kann aber nur deutsch sein, sowie die Messe lange nur in Latein abgehalten werden konnte), brauchen sie den Worten keine besondere Beachtung zu schenken; das meiste Geld investieren sie lieber in besseren Klang.

 

El la rakonto "La Mondolingvo"

aperinta en

"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj" 
ISBN 963 218 213 8

Budapeŝto 2005 Thierry Salomon

 

Ins Deutsche übertragen durch Martin Meyer

Korrigierte Fassung von Karbsangoro Dudek

English translation by

John Murray  

Published at 08:21 / 3 comments / 568 visits
This post is public

May 30, 2008

Resumo de la antaŭaj epizodoj:

Uzu Esperanton en la virtuala mondo "Dua Vivo" (kun klarigoj)

http://www.ipernity.com/blog/32070/67334

La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)
http://www.ipernity.com/blog/32070/63249
Radio Multlingva - Malkovru kantojn el la tuta mondo
http://www.ipernity.com/blog/32070/51959
Ankaŭ Vi partoprenu en la opinienketo pri la emblemoj de Esperanto
http://www.ipernity.com/blog/32070/49273
Al Esperantujo aŭ mi pafas! (Lingva devojigo)
http://www.ipernity.com/blog/32070/43220
Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto
http://hungario.hu/esencoj/2008/02/08/ripetigantaj-fusoj-en-la-informado-pri-esperanto/
Ĉiuj "esp-istoj" estas sur sama boato, sed ne remas al la sama direkto
(tri tipoj de esperantistoj)
http://www.ipernity.com/blog/28101/42436/comment/1372480#comment1372480
Esperanto en Dua Vivo (Virtuala Mondo)
http://www.ipernity.com/blog/32070/40904
Varoj kaj firmaoj kun esperanta au esperanto-aspekta nomo
http://www.ipernity.com/blog/32070/31884
Retejo pri Esperanto (celo, informado, strategio, ktp...)
http://interpopolalingvo.inf.hu/

Published at 06:18 / 0 comments / 292 visits
This post is public

May 31, 2008

Uzu Esperanton en la virtuala mondo "Dua Vivo". Jen kiel:

 

Jen hejmpaĝo pri kiel uzi la virtualan mondon "Dua Vivo" (SecondLife.com)

por tie renkonti aliajn esperanto-parolantojn, aŭskulti prelegojn, sekvi kursojn ktp...

 

 

http://duavivo.inf.hu/

(http://www.angelfire.com/ny2/ts/duavivo.html)

Published at 09:48 / 1 comment / 333 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...