Thou shalt not use "ci".
Ne malmultaj esperantoparolantoj, ĉefe francoj kaj SAT-anoj, emas uzadi la pronomon "ci".
Ĉu kiam ili parolas angle (kun bona amiko, amata persono aŭ besto) ili ankaŭ uzas "thou" anstataŭ "you"?
Tiam, kial la popoloj kiuj uzas diversajn pronomojn depende de la aĝo kaj rango de la persono ne enkonduku ankaŭ tiajn pronomojn?
Estas ĝuste grandega avantaĝo, ke parolante en Esperanto oni ne devas cerbumi ĉu kun tiu aŭ kun tiu alia persono oni devas uzi afablecan pronomon aŭ ne.
Uzi "vi" en ambaŭ kazoj substrekas egalecon inter la homoj.
Kial la "ci"-anoj ne konsideras ke "vi" = "tu" kaj kial ili ne tiel alparolas la homojn?
"Ci" oni devus uzi nur eventuale ekstremokaze por traduki tekstojn en kiuj angla-lingve oni dirus "thou".
En PIV (eldonita de SAT, ĉu ne?) pri "ci" legeblas la rimarko: Tiu pronomo estas ordinare uzata nur en tradukoj, por aparta efekto. Zamenhof klarigis la ĝenojn, kaŭzitajn de la uzado de ĝentila pronomo kaj konkludis: "por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur "vi"... Ĉio dependas nur de la kutimo.
El: http://www.angelfire.com/ny2/ts/ci.html (http://interpopolalingvo.inf.hu/)
Send a message
Search for members
Cezar /Kaiserpro says:
Thou shalt not... jen amara moko de Vilhelmo Blake en fama poemo, ankaŭ li volis terenŝiri murojn inter homoj.
Peter Bowing says:
Iomege mi kunopinias kun vi pri tio, ke la esperantisaro ne speciale bezonas la pronomon "ci". Tamen lingvo estas ankaŭ iom privata afero, do mi ne plendas si kelkaj esperantistoj kontentiĝas pro ilia uzadi de "ci"
Przemysław Wierzbowski replies:
Fakte tamen, Z faris tre saĝe kiam li por la 2-a persono en ununombro kaj plurnombro uzis la saman vorton. La pola estas unu el tiaj lingvoj, en kiuj oni povas paroli al alia persono aŭ tre ĝentile kaj oficiale (ĉu sinjoro povus, ĉu sinjorino bezonas... - anstataŭ "vi") aŭ tre neoficiale per "vi". Tio influas strangan pensmanieron kaj specifan "malvarmecon", se "vi" oni povas diri nur al konato aŭ junulo, kaj al aliaj personoj nur tiam, kiam krevos nevidebla barilo pro la frazo: "ni voku nin per persona nomo; mi estas Przemek". En ekz. la angla kaj en Esperanto oni parolas al aliuloj rekte kaj senhezite.
Mi tamen trovas unu uzeblecon por tiu ĉi vorto: kiam tradukante el aliaj lingvoj, kiuj diferencigas tiujn vortojn, oni bezonas marki la diferencon (ekz. kiel mi faris en ipernity en la traduko de "Post la balo", kie por fine malestimi kunparolanton iu tro-rekte diras "ci").
Cezar /Kaiserpro replies:
Cezar /Kaiserpro says:
NE DIRU CI
Vi ne diru "ci".
Diru simple "vi".
Fi kaj fi kaj fi
al la fi-son' "ci"!
Fratoj estu ni,
Kaj fratino ŝi.
Tial diru "vi"
kaj neniam „ci“.
Harri Lainepro says:
Mi lastatempe legis la romanon ”Maigret kaj la maljuna damo”, kie la tradukinto subite utiligis la vorton “ci”, kio ĝenis la legadon. La ĝeno kaj strangeco nur pliiĝis pro tio, ke la tradukinto aparte emfazis ĝin per piednota klarigo pri bezono uzi tiom kuriozan vorton – al mi tio ŝajnis unuavice malkompetenta stumblo de la tradukinto.
La vorto tamen ja estas Fundamenta, sed ĝi neniam enuziĝis, kaj tial ĝi ĉiam impresas unuavice kiel “neniam-vorto”, ne kiel io rilata al ĝentileco aŭ intimeco. La komparo kun la angla “thou” estas sufiĉe trafa se temas pri malofteco. Klara diferenco estas tio, ke la angla vorto estas uzata en iuj tradukoj de Biblio kaj en ceremonia lingvaĵo por alparoli la kristanan Dion, kaj tial ĝi moderne havas eĉ kromsencon de solena alparolo, tute kontraŭan al la historio de la vorto kaj al la pretendata uzokialo de nia “ci”.
Przemysław Wierzbowski replies:
Gerardopro says:
Arno Lagrangepro replies:
Viktoro says:
Przemysław Wierzbowski replies:
Arno Lagrangepro says:
Arno Lagrange edited this comment 14 months ago.
Harri Lainepro replies:
Fernando Maia Jr. says:
Birdino (Francine) says:
Mi estas franclingvanino en urbo oficiale dulingva.
Al mi ci signifas proksimeco sed ankaŭ malestimo.
Fakte ankaŭ pri vi.
Se la kutima uzo estas vi, pro malestimo eventuale oni uzas ci.
Se la kutima uzo estas ci, pro malestimo eventuale oni uzas vi.
Kiam mi laboris, kutimo ŝanĝis.
Alparoli pli aĝajn personojn nur per vi, krom se ili diris kontraŭan.
Venis tagoj kiam novaj junulaj kolegoj tuj uzis ci.
Kiam mi komencis uzi interreton, mi malkovris
ke la kutimo estas uzi ci.
Do mi faris tion en forumo kaj komentoj.
Sed kiam venas personaj mesaĝoj pere de retpoŝto
tiam mia sinteno dependas de alia homo.
Iu parolas pri la britoj.
En Britio oni ne uzas ci kiel mi malkovris antaŭlonge en angla biblio.
Sed tio kio ofte miris min kiam mi estis infanon
kaj nun kiel plenkreskulo, tio estas ke
britoj tute ne konataj, eĉ surstrate, uzas multfoj kara, mia kara, ktp.
Arno Lagrange miris pro sinteno de nederlanda kliento.
Mi ne scias pri nederlandano sed nur pri flandro.
Ekzemple en Bruselo kvankam la plimulta uzas la francan
estas multaj flandralingvaj oficistoj ekzemple ĉe poŝtoficejo.
Mi memoras ke antaŭ kelkaj jaroj mi estis ege ŝokita
pro juna oficistino kiu alparolis min per ci.
Kiam mi lernis en lernejo mi neniam lernis pri tiu diferenco
inter la franca kaj la flandra.
Al mi uzo de vi apartenas al baza scio de lingvo
speciale kiam rilatas al publiko.
Ĉi jare pro falo mi vizitis dum kelkaj monatoj klinikon
pro la mano.
La virino kiu zorgis pri mi estas flandraparolanta
sed bone parolas la francan.
Estis ŝi, mi ne memoras pro kio, kiu alparolis min
pri la problemo de vi kaj ci.
Ŝi estas juna kaj tute ne komprenas
ke francparolantaj pacientoj
estas ŝokitaj de la uzo de ci sen interkonsento.
Ŝi estas bone edukita kaj malgraŭ mia klarigo
ŝi ne komprenas, ne konsentas, ke al francparolantoj
oni uzas vi inter nekonatuloj.
Al mi ŝi uzis vi.
Mia opinio estas ke oni ne ŝokas alian personon.
Do se oni klarigas min ke tiel estas la kutimo,
tiel estas la regulo, tiel oni sentas uzadon de tiu vorto,
mi korektas mian sintenon.
Eĉ kiam oni estas inter samlingvanoj
homoj havas alian sintenon ekzemple pro
eduko en malsama medio.
Eble mi eraras.
En la komenco de la vivo de Esperanto
estis multaj franclingvanoj de medio
kun striktaj reguloj.
Eble en tiu medio, gepatroj ne uzis la vorton ci
al infanoj.
Tiel la uzo de vi fariĝis la regulo.
Mi havas la saman senton kiam mi ricevas de UEA
mesaĝon kiu komencas per Estimata samideano.
En la franca la kutimo ŝanĝis.
Sed eble tute ne en aliaj lingvoj kaj aliaj landoj, aliaj medioj.
Do mi konsentas pri tiu neŭtrala esprimo
kvankam ĝi ĝenas min.
Mi tute ne sentas min estimata
sed ordinara persono (rideto).
Tute ne ĝenas min la uzo de vi.
Bonan dimanĉon kaj bonan semajnon,
Francine
(sendita dimanĉon la 19an de oktobro 2008.)
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
Thierry Salomon replies: