Thierry Salomon Published on August 9, 2008
by Thierry Salomon

Thierry Salomon's blog

Browse posts
Thou shalt not use "ci" (pri la pronomo "ci")
Posted on September 17, 2008
17 comments (latest 12 months ago)
Flagoj kaj kanto de Henri Tachan (kun esperanta traduko)
Posted on September 13, 2008
Malkovru la kantiston Gilbert Lafaille (la franco kiu kantas bosanovon)
Posted on September 5, 2008
Ĉu jam komencas disfali Eŭropa Unio?
Posted on August 12, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
Deklaracio pri Esperantismo 2005
12 comments (latest 13 months ago)
Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto (artikolo el esencoj.info)
Posted on July 22, 2008
8 comments (latest 10 days ago)
Lingvaj konsekvencoj de verdnaciismo
Posted on July 1st, 2008
21 comments (latest 15 months ago)
10000 vizitoj: Esperanto INTERnacia lingvo aŭ hobieto?
Posted on July 1st, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
Szombaton, június 28-án infoasztal az eszperantóról Budapesten
Posted on June 27, 2008
4 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 629 times

Deklaracio pri Esperantismo 2005

Saturday August 9, 2008 at 06:47PM

 

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la organizadon de kongresetoj en la lingvo Esperanto, kiu "ne entrudante sin en la praktikan vivon de la popoloj kaj neniom celante esti uzata kiel lingvo internacia", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon ferii inter si, kiu povus servi kiel babila lingvo dum bambumado en tiuj aranĝoj, por kiuj diversaj nacioj batalas inter si pri la organizorajto, kaj en kiu povus esti ripetataj tiuj ritoj, kiuj havas sektan aspekton por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

12 Comments / add your comment?

Milokula Kato says:
Kiam la nombro de UEAanoj atingos kelkajn miliardojn, vi maldolĉe bedaŭros viajn vortojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Kara Kato! Se la nombro de UEA-anoj atingos kelkajn miliardojn, tiam malaperos la movado. La movado ekestis tial, ĉar la socio ne akceptis Esperanton, sekve ĝi kiel fremda korpo ekestis por savi la ideon. Se la ideo akceptiĝos, la movado kun siaj nunaj organizaĵoj, kiel ne plu bezonata ĉesos (precipe la Interna Ideo). Tamen multaj fortoj efikas ankaǔ en la direkto de la neŝanĝo: estas esperantistoj, kiuj tre bone fartas inter la nunaj cirkonstancoj, kaj estas jam, kiuj uzas nur la servojn de nunaj organizaĵoj. Tiu ĉi sinteno projekcias jam la estonton, kiam la bezonatajn servojn certigos diversaj centroj privataj, (tradicie) movadaj kaj ŝtataj. Io simila okazas jam en Hungario...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Mi ŝercis/ironiis. Vi ne komprenis tion kaj jen profesoris.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Kion mi povas diri? Via sarkasmo estas tre efika kaj mi eĉ: love
Posted 15 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Sprite!

Blazio
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 15 months ago.
Thierry Salomon says:
Dankon pro la atentigo Blazio, mi korektis ĝin
Posted 15 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Ni estu paciencaj kun niaj propraj malperfektecoj kaj mallertecoj.

La simpla fakto, ke Esperanto postvivis al la 20a jarcento jam estas kialo por festi!

Ni iru antaŭen, novaj generacioj de E-istoj certe ne ripetos la erarojn de la antaŭaj ĉar fine ĉio evoluas konstante, senfine.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth replies:
Ankoraŭ pli grave estas, ke Esperanto vivas eĉ en la 21-a jarcento. Sed tio ankoraŭ ne estas kialo festi. Bedaŭrinde la historio montras, ke la pli novaj generacioj ne lernas el la eraroj de la prauloj. Sed la pli malgrandaj kaj pli grandaj kongresoj ne estas superfluaj, se ili estas zorge kaj lerte organizitaj. Tamen mi opinias la plej grave la fakan terenon, kie oni aplikas Esperanton ne memcele, sed nur kiel iu lingvon. kaj pli gravas la enhavo de la diraĵo aŭ la skribaĵo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Haj-haj Thierry, kio vin tiel paprikis? De kiu vi prenis la citaĵon? (Do, la tekston inter citiloj.) Ĉar la aliajn citaĵojn ekster la citiloj mi plejparte konas.
Mi gratulas vin, vi estas sur la furorlisto de Ipernity (92. loko)!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Fakte temas pri ŝerca aktualigo de la unua paragrafo de la Bulonja Deklaracio
eo.wikipedia.org/wiki/Bulonja_Deklaracio

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
Posted 14 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Ŝajnas al mi, ke ĉiu el ni, esperantistoj, havas sian amatan ĉevaleton, sed multaj eĉ pensas, ke tiu propra ĉevaleto estas la unusola kvarpiedulo en Esperantio.

Nia kara samideano PETIK János jam delonge deziras akceptigi sistemon por la vortordo, ne tute senbaze aŭ senkonsidere. Sed preskaŭ ĉiu nur ridetas pri li, neniu pripensas la aferon serioze.

Mi mem dezirus simplan, sed tamen sufiĉe detalan, oficialan gramatikan regularon, kiun almenaŭ la instruistoj kapablus ellerni, ĉar 16 reguloj evidente ne sufiĉas, la Plenan Analizan Gramatikon eĉ inter la instruistoj nur malmultaj komprenas, des pli malmulte povas apliki ĝiajn preskribojn.

Nia kara Thierry deziras ŝanĝi la propagandajn kaj organizajn aspektojn de nia movado.

Sed ni ĉiuj estas solecaj profetoj. Unu hirundo printempon ne alportas.

Do la mondo funkcios plu, kiel dum la tuta historio. Krom ni, profetoj, ĉiu faras ion plej agrablan aŭ plej profitan. La futuro zorgos pri si mem.

Fakte ankaŭ ni faras ion plej agrablan, ĉar okupiĝi pri la amata ĉevaleto por ni estas io tia.

Vizi László
Posted 14 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi ŝatas tiun-ĉi humuraĵon...

Nu, en kongresoj, oni multe lernas, se oni ĉeestas maksimume da kunsidoj, prelegoj, ktp...
Tio ege utilas por informi poste. Neniel kaj neniam malutilas scii, pri kio oni parolas.

Veras, ke (kiom da?) parto tro granda de kongresantoj venas nur tien kvazaŭ iuj iras "al la meso", kaj dum ĝi nur rigardas la vestaĵojn de najbaroj, babilas aŭ aŭdas la muzikon (sed ne pripensas la kialon de la ceremonio). Tiuj ankaŭ partoprenas maksimume da ekskursoj, minimume da prelegoj...

Treege incitas min, tiuj novuloj (aŭ eĉ olduloj), kiuj sciante nenion pri la historio de esperanto, pri la lingvoj ĝenerale, dezirante nenion esplori, pli bone kompreni... havas certecojn pri ĉio: kial, kiel ktp....
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...