Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto


"Estu tre singarda kun viaj vortoj, ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442


En pluraj tekstoj la ĵus forpasinta svisa psikologo Claude PIRON klarigis, ke ofte la kontraŭstaro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al Esperanto radikiĝas en subkonsciaj timoj.

Tial dum informado pri Esperanto, necesas eviti la riskon de malbonaj elvokaĵoj kaj de miskomprenoj.


Ofta antaŭjuĝo

Unu el la plej oftaj antaŭjuĝoj rilate al Esperanto estas, ke ĝi celas anstataŭi la aliajn lingvojn. Pro tio en la du unuaj frazoj de via informilo aŭ alparolo anstataŭ ĉiam komenci per Zamenhof (kio certe povas aspekti kiel persona kulto kaj eĉ iom sektece) nepre indas malebligi aŭ korekti tiun miskredon. Alikaze via tuta argumentado, kiu sekvos, ne utilos eĉ se ĝi baziĝas sur la plej raciaj pensoj, ĉar la leganto/aŭskultanto reagos emocie. Tuj ĉe la komenco vi povas diri ekzemple, ke Esperanto estas lingvo por faciligi la komunikadon inter personoj, kiuj ne havas saman gepatran lingvon.


Pro la sama antaŭjuĝo evitendas miskompreneblaj esprimoj kiel „universala lingvo”, "unu lingvo por la tuta mondo", “tutmonda lingvo”, “komuna lingvo por la tuta mondo”... Anstataŭe vi povas uzi “interkultura”, "interpopola", "intergenta", "internacia". Vi povas eble eĉ emfazi la „inter” (ekzemple INTERnacia). Same ne uzu la esprimon "problemo de la plurlingveco" anstataŭ "problemo de la lingva baro" alikaze la publiko pensos, ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco, tio estas forigi plurlingvecon mem...


Ofta baza argumento

La facileco de la lingvo estas la ĉefa argumento en la plej multaj informiloj. Bedaŭrinde por tio ofte estas uzata la vorto "simpla", kiu havas pejorativan signifon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimon ”facila lingvo” aŭ pli precize ”la malplej malfacila”. Alikaze oni riskas sugesti la ideon de malriĉa lingvo. Cetere facileco ne estas kialo por lerni ion. Estas multaj aferoj, kiujn eblas facile lerni sed estas bonaj por nenio. Por la publiko estas pli interese scii, ke Esperanto estas lernebla amuziĝante.

Por eviti la miskredon pri malriĉa lingvo, vi povas montri librojn (tradukojn de famaj literaturaj verkoj, aŭ originalajn verkojn). Anstaŭ facileco via ĉefa argumento povas esti “interkultura dialogo”, “nediskriminacia interpopola komunikado”, “uzebla en multaj landoj”, “lerni Esperanton estas pli amuze ol ludi sudokuon”, ktp... depende de via celpubliko.


Sudamerika aŭ afrika landeto?

Pro la sciostrukturo en la cerbo, la publiko havas ankaŭ problemojn "digesti" la ideon de lingvo ne ligita al lando. Tial oni prefere ne malfaciligu tion per tipaj naciaj simboloj: flago, kiu aspektas tiel kiel tiuj de lando kaj himno. Ankaŭ esprimoj kiel "diasporo", "esperantio/ujo" estas evitendaj pro la sama kialo.

 

Pliaj diversaj evitindaj esprimoj:

“artefarita lingvo”, “kreinto”, “havas nur 16 regulojn”, “apartenas al neniu”

La internacia lingvo” Se vi uzas la frazon kun “la”, la publiko kontraŭos, ke la angla estas la internacia lingvo.

“Dua lingvo por ĉiuj”: elvokas ideon de devigeco. Multaj homoj estas plurlingvaj do Esperanto simple ne povas esti ilia dua lingvo. Ĉu ĉiu homo devos lerni ĝin?

  • Vortoj, kiuj povas havi politikan aŭ totalitarisman elvokaĵon: "movado", "samideano", "fina venko", "ligo", "-ista junularo", ”propagando” kaj en kelkaj lingvoj kaj kuntekstoj la sufikso “-ist”.

Malveraĵoj: “Albert Einstein apogis Esperanton”, “ne havas esceptojn” ktp...



Prakaŭzo de multaj informadaj fuŝoj

Verŝajne la plej granda problemo pri la Esperanto-informado estas, ke tiuj, kiuj verkas la tekstojn ne metas sin aŭ ne kapablas meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas Esperanton.

Kelkaj ekzemploj:
Por iu, kiu jam konas Esperanton estas evidente, ke:

Ĝi ne volas forigi la aliajn lingvojn.

Sur nigra-blanka informilo nigra stelo simbolas verdan stelon.

En ekzemplofrazo en gazeto aŭ aliloke, kie ne eblis uzi la ĉapelitajn literojn, la iksoj estas nur anstataŭiloj por supersignoj.

ktp...

Por la ĝenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj...



Pluraj miskompreneblaĵoj fortigas unu la alian

Miskomprenebla esprimo aŭ ilustraĵo ne kaŭzos misinterpreton ĉe ĉiu, sed RISKAS fari tion ĉe KELKAJ personoj. Do tiu teksto ne asertas, ke ekzemple “universala lingvo” estos miskomprenita de ĉiuj. Sed se por vi ĝi tute ne estas miskomprenebla, tio ne signifas, ke la samo estas vera por ĉiuj. Ĝenerale unu tia diversmaniere komprenebla vortumo aŭ desegno ne tro damaĝas. Sed se estas pluraj tiaj, ilia efekto obliĝas. Kaj bedaŭrinde en tipa varbilo por Esperanto troveblas multaj tiaj aferoj...


Kontrololisto

Jen sube propono de kontrololisto por provi elkribli la kutimajn erarojn dum informado pri Esperanto. Bedaŭrinde eblas sperti, ke la esperantistoj pli volonte pretas reformi la tutan lingvon ol ŝanĝeti iliajn ĉi-temajn kutimojn. Kaj dume la fambildo de la lingvo ne boniĝas kaj la rebatservoj plejparte servas nur al estingo de fajroj, kiujn oni iel mem ekigis...
Ĉu vi difinis vian celogrupon kaj adaptiĝis al ĝi.
Ĉu vi legis bazajn tekstojn aŭ librojn pri Esperanto-informado? Se vi ne konsentas pri kelkaj iliaj konsiloj kaj decidas ne sekvi ilin, ĉu vi faris opinienketon en via celgrupo, kiu montris, ke vi povas preterlasi tiujn konsilojn? Aŭ ĉu tiu decido baziĝas sur antaŭsupozo via?
Ĉu vi metis vin en la situacion de iu, kiu ne konas Esperanton?
Ĉu la varbilo ne estas miskomprenebla?
Ĉu vi racie pripensis kaj planis ĝin, aŭ ĉu ĝi sekvas nur kelkajn malnovajn kutimojn kaj simple reuzas la tradiciajn sloganojn kaj ilustraĵojn?
Ĉu ĝi vere estas taŭga por informi pri Esperanto, aŭ ĉu ĝi nur estas fanfaronilo pri Esperanto aŭ Esperantismo.
Ĉu ĝi ne estas tro longa?
Ĉu ĝi estas bone legebla kaj ĉu la koloroj harmonias?
Ĉu vi provis ĝin kun kelkaj homoj antaŭ ol uzi/multobligi ĝin?





2008.02.07

Thierry Salomon


Retejo pri Esperanto-informado kun bibliografio, citaĵoj, arkivo de kaj ligoj al bazaj tekstoj kiel la “Principaro de informado pri la internacia lingvo”, “Por pli efika informado”, ktp... interpopolalingvo.inf.hu

Filmetoj kaj bildoj pri miskompreneblaj simboloj: www.ipernity.com/doc/32070

Artikoloj de Claude Piron pri la psikologiaj reagoj koncerne Esperanton (en pluraj lingvoj): claudepiron.free.fr/articles.htm

Listo de miskredoj pri Esperanto (hungare) : groups.yahoo.com/group/esp-en-hung/message/11721

Reta Informado-Centro (RIC) http://informado.net/article.php?a=23http://informado.net/index.php?art=3