Zamenhof:

Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi gxin nek kun Volapük, nek kun la diversaj efemeraj projektoj, cxar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias kaj ne volas, tia paralegigado diskreditigas nian aferon, prezentante gxin kiel "unu el multaj".

Pri la manieroj de vastigado
La Esperantisto nuero 36 p 17-20
(Originala Verkapro p. 94)

 

Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo 1956 en Frostavallen Svedlando Akceptita dum kunveno de la reprezentantoj de la informaj fakoj. Ĉefa aŭtoro: prof. d-ro Ivo LAPENNA

b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;

c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la
cirkonstancoj devigas paroli pri ili;

 

Por pli efika informado d-ro Ivo LAPENNA:

5.  Lingvo kaj lingvo-projekto

En la ĉapitreto pri la kvalito de nia informado la Principaro de Frostavallen rekomendas ne menciadi "diversajn projektojn de komuna lingvo". Kian sencon havas tiu rekomendo, kaj ĉu ĝi ankoraŭ estas aktuala?
Dum multaj jaroj — fakte ekde la naskiĝode Esperanto — personoj okupiĝantaj pri la disvastigo de la lingvo kutimis, en siaj skribaj aŭ parolaj eksplikoj, proprainiciate menciadi ankaŭ diversajn projektojn de internacia komunikilo kaj nomadis ilin "internaciaj lingvoj". Poste, eĉ niaj informaj fakoj kaj iliaj kunlaborantoj faradis, kaj kelkaj el ili plu faras, la sa-man eraron. La formulo kutime estas: ja ekzistas "multaj internaciaj lingvoj", sed "Esperanto estas la plej bona".
Pro tiu grava misprezento, en nacilingvaj gazetoj, pe riodaĵoj, enciklopedioj kaj aliaj verkoj oni ofte egaligas nian lingvon kun volapük, ido kaj aliaj, pli ĝisdataj, lingvoprojektoj, kvazaŭ ili havus similan aŭ eĉ saman socian valoron. Unu el la sekvoj estas, ke en decidaj rondoj kaj ĝenerale en la publika opinio kreiĝas konfuza aŭ falsa imago pri la fakta situacio kio siavice bremsas, kelkloke eĉ malebligas, la normalan progresadon de la Internacia Lingvo. La pozitivaj klopodoj estas renkontataj de pasiva sinteno aŭ rezisto eĉ en tiuj medioj, kiuj sentas la lingvan problemon kaj principe simpatias la solvon pere de neŭtrala lingvo. lli starigas la demandon: "Kiu, do, lin-gvo, se ekzistas tiom da ili?"; kaj konsilas: "Unue la protagonistoj de diversaj 'internaciaj lingvoj' interkonsentu pri unusola, kaj poste venu al ni". Bedaŭrinde, al tiu deformita bildo abunde kaj tute superflue kontribuis nia propra informa aparato: abunde, ĉar la vasta publiko, kun la escepto de strikte fakaj medioj, apenaŭ scius ion ajn pri la okcento da provoj krei internacian komunikilon, se ni mem ne parolus pri ili; superflue, ĉar oni povas bonege informadi pri la Internacia Lingvo kaj ĝiaj ĉiu flankaj atingoj, komplete ignorante la diversajn lingvoprojektojn.
"Superflue" ne signifas "neniam", nek ĝi iel ajn implicas ian kvazaŭan timtreman fuĝon. Se la cirkonstancoj postulas, ne nur ne estas superflue, sed efektive necesas objektive prezenti ankaŭ tiun aspekton. Tio, ekzemple, devas okazi en serioza verko pri la historio de la mondlingva problemo, aŭ en respondo al konkreta demando dum iu intervjuo aŭ gazetara konferenco. En tiaj aŭ similaj cirkonstancoj la elementa postulato estas nete distingi inter Esperanto kiel vivanta lingvo, unuflanke, kaj ĉiuj lingvo-projektoj, aliflanke, kiel konsilas la Principaro de Frostavallen.

Tra la jarcentoj aperis centoj da malsukcesaj projektoj por lingvo universala. Ĉi tiu projekto de J. Damm (1876) uzis signojn por prezenti, per kombinaĵoj, la bazajn konceptojn de la homa lingvo.

La dividlinio inter la du estas klara kaj simpla. Ankaŭ en tiu ĉi sfero akumulitaj kvantaj kreskoj transformiĝas en esence novan kvaliton. Lingvo estas instrumento de socia komunikado en ĉiuj sferoj de la vivo. Abstrakta sistemo de komunikreguloj, eble eĉ perfekta en sia abstrakta strukturo, sed ne uzata por interhoma komunikado en relative alta skalo, tute ne estas lingvo. Ankoraŭ malpli "internacia", ĉar por tio, aldone, estas bezonata ankaŭ vera internacieco almenaŭ el kvar vidpunktoj: interna lingva konsisto, geografia etendiĝo, socia portanto kaj celo. Plej taŭge estas nomi tian sistemon "projekto" aŭ "lingvoprojekto".
Ankaŭ Esperanto komencis sian ekzistadon kiel lingvoprojekto. Tamen, dank' al nombro da decidaj kvantaj faktoroj — ekde literatura kaj scienca kreado, tra vasta gamo da ĉiaspecaj fakaj kaj specialaj aplikoj, ĝis multnombraj ĉiutagaj rilatoj, eĉ familiaj — Esperanto transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta kolektivo, dum la aliaj projektoj neniam sukcesis eliri el tiu embria stadio. Inter vivanta lingvo, parolata entute de centmiloj da personoj tra la mondo, kaj mortnaskitaj projektoj ja estas principe grava diferenco. Tial, fakte, ekzistas nur unu vere internacia lingvo: la Internacia Lingvo aŭ Esperanto.
 

Por pli efika informado d-ro Ivo LAPENNA

http://www.angelfire.com/ny2/ts/lapenna.html