Thierry Salomon Published on June 18, 2008
by Thierry Salomon

Thierry Salomon's blog

Browse posts
Szombaton, június 28-án infoasztal az eszperantóról Budapesten
Posted on June 27, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Nenio nova sub la informada suno - ekzemplo de revenanta eraro
Posted on June 25, 2008
INVITO al esperanto-laborkunveno apud la lago Balatono (20. 06. – 22. 06. 2008)
Posted on June 19, 2008
Die Hämmerer (Satire über die Esperanto-Bewegung)
Posted on June 19, 2008
Alvoko de la 18a de junio (duonsxerca adaptajxo)
5 comments (latest 17 months ago)
interesa virtuala prelego la 15an de junio
Posted on June 15, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Tennis: Est-ce que Federer est plus malade que l'on ne croit?
Posted on June 14, 2008
3 comments (latest 18 months ago)
Ĉu vi volas esti testata aŭ volas testi viajn lernantojn kaj samtempe ankaŭ helpi fintesti seriozan ekzamenserion?
Posted on June 5, 2008
1 comment (latest 18 months ago)
Atentigo pri viruso!!! Bildetoj alkroĉitaj al retmesaĝo
Posted on June 4, 2008
1 comment (latest 18 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 395 times

Alvoko de la 18a de junio (duonsxerca adaptajxo)

Wednesday June 18, 2008 at 10:59AM

Okaze de la datreveno de la alvoko de la 18a de junio 1940
kaj por iom kontrauxbatali la defetisman modon
jen duonsxerca adaptajxo de la parolado de Charles de Gaulle:


La estraroj, kiuj de multaj jaroj gvidas la esperanto-asociojn elformis starpunkton. Laux tiu starpunkto pro la nesukcesoj de niaj iniciatoj oni cxesu lukti.

Veras, ke ni estis kaj ni estas supersxutitaj de la amaskomunikila, ekonomia kaj moda forto de la kontrauxulo.


Multe pli ol ilia kvanto, estas la amaskomunikiloj, la ekonomia potenco kaj la lingva taktiko de la anglalingvanoj, kiuj malprogresigas nin. Estas la amaskomunikiloj, la ekonomia potenco kaj la lingva taktiko de la anglalingvanoj, kiuj surprizis niajn estrarojn kaj kondukis ilin al ilia nuntempa sinteno.

Sed cxu la lasta vorto jam auxdigxis? Cxu la espero devas malaperi? Cxu la malvenko estas porcxiama? Ne!


Sed kredu, nenio estas perdita por Esperanto. La samaj rimedoj, kiuj venkis nin povas iam venigi nian venkon.


Cxar Esperanto ne estas sola! Gxi ne estas sola! Gxi ne estas sola!
Gxi havas vastajn mondopartojn malantaux si. Gxi povas aliancigxi kun la lingvodefendantoj kaj la alimondanoj, kiuj dauxrigas la lukton. Gxi povas uzi la senlimajn eblecojn de interreto.


Tiu lukto ne limigas sin al niaj povraj asocioj. Tiu lukto ne estas
finita pro la multaj malsukcesoj. Tiu lukto estas tutmonda. Malgraux cxiuj eraroj kaj cxiuj postrestoj trovigxas en la mondo la necesaj rimedoj por
iam silentigi niajn kontrauxulojn. Batitaj per informada forto, ni povos estonte venki per pli granda informada forto. La destino de la mondo dependas de tio.

 

Ni invitas la esperanto-parolantojn kaj esperanto-subtenantojn, kiuj estas en interreto kun rimedoj aux sen rimedoj, ni invitas jxurnalistojn kaj fakulojn pri informado, kiuj trovigxas en la sendependa interreto kontakti nin.

Kio ajn okazu, la flamo de la esperanta ideo ne devas estingigxi, kaj gxi ne estingigxos.


2008.06.18

La originala legeblas cxe:
http://www.charles-de-gaulle.org/dossier/18juin/temoignages/appel.htm
 

5 Comments / add your comment?

Angelic Cante says:
Efikaj estas uzi la iksoj por simili la parazitaj bruoj ! Bona trovajho estas ! :D
Posted 17 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
he, Anĝela, Thierry, vi ne uzas la esperantan interfacon kiu permesas uzi ikso-sistemo por tajpi la ĉapelitajn literojn! ;)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Angelic Cante replies:
Fakte, sub MacOŜ, tiu programo ne ekzistas.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Olivier says:
Kiam oni alparolas la alimondemulojn, oni ne sentas sin sola. Kiam oni alparolas lingvo defandantojn, oni ne sentas sin sola.

La flamo de la esperanta ideo ne estingiĝos, ĝi vivas ene de la koroj de tiuj progresaj movadoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Nuntempe mi uzas malnovan komputilon, char la nova paneis.
Per tiu malnova, mi ne povas shanghi la uzinterfacon de Ipernity al Esperanto, ghi chiam revenas
al la franca. Pro tio la automata konvertado de la iksoj ne sukcesis....
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...