Thierry Salomon Published on May 9, 2008
by Thierry Salomon

Thierry Salomon's blog

Browse posts
Reage al la evoluo de la kantofestivalo Eurovision
Posted on May 25, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Interesa enketo pri Esperanto. Bonvolu partopreni
Posted on May 24, 2008
A kalapácsizmus (hungara adaptado de "La Martelistoj")
Posted on May 16, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Informtablo pri Esperanto 2008.05.18
Posted on May 14, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)
16 comments (latest 12 days ago)
Raporto pri la informtablo en Budapeŝto de la 20a de aprilo
Posted on May 4, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Plej ŝatata kanto en Esperanto
Posted on April 26, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Informtablo pri Esperanto 2008.04.20 nun dimanĉe en Budapeŝto
Posted on April 18, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Damne Svelta Linukso sur la durdisko sen krei novan subdiskon
Posted on April 16, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 3 879 times

La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)

Friday May 9, 2008 at 05:31AM

    

LA MARTELISTOJ


 

PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo.

Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono.

 

La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj.


 

Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla.


 

La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis

vivu martel'

vivu martel'

vivu la sankt' martel'


 

Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la esperanto-klubo...

 

 

 

Thierry Salomon 2005,

ISBN 963 218 213 8

    

El:

"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"

16 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Chu oni rajtas informo pri via teksto che hungaraj retlistoj? Au chu tion malpermesas la
IPERNa regularo?

Amike

Blazio
Posted 18 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Tre bone, Thierry. Gratulon!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Jes, amuze trafa :-)
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
ՀԻՆ ՀԱՌԱՉ says:
Okazis ankaŭ jeno: multaj esperantistoj firme kunŝraŭbis la martelon kun falĉileto (serpo). Estiĝis ilo taŭga nek por martelado, nek por falĉado.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Dankon pro la komentoj!

Nun tiu teksto estas rekte atingebla per la ligilo:
martelistoj.inf.hu

Se tiu satiro plaĉis al vi, bonvolu informi viajn geamikojn pri ĝi.

Ĝi aperis en 2005 en la libreto
"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"
Thierry Salomon ISBN 963 218 213 8
mendebla ĉe:
UEA katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7390
FEL www.esperanto.be/fel/but/lib/pssi.php
ELNA esperantousa.hypermart.net/butiko/butiko.cgi
HEA
ktp...
Posted 18 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon edited this comment 17 months ago.
Thierry Salomon says:
Belga Birdo afable tradukis la tekston al la hispana lingvo:
www.ipernity.com/blog/35413/64708

kaj László Vizi adaptis ĝin al la hungara:
www.ipernity.com/blog/32070/64880

Dankegon al ili kaj vivu la Martel'!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Bonege! Mi ŝategis! Mi ankoraŭ ne konas tiun libron, Thierry, sed nun mi aĉetos ĝin. Mi ankaŭ provos traduki la rakonton en la portugalan; ĉu vi permesas? Koran saluton!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Saluton Fernando,

Dankon pro via komento. Kompreneble mi permesas al vi traduki la rakonton en la portugalan.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Dankegon ankaŭ al Fernando, kiu tradukis la rakonton en la portugalan:
Os Martelistas:
www.ipernity.com/blog/50905/66500
Posted 17 months ago. ( permalink )
Emilio Cid says:
Genia teksto !

Gratulegon !

Emilio
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Dorina says:
Jam la trian fojon mi legas ĝin, kaj pli kaj pli mi ĝuas ties stilon! Dankon, Thierry!!!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Por kiu ankoraŭ ne scias: la rakonto de Thierry aŭdeblas en Parolu, Mondo! de la 7-a de majo 2008 en la voĉo de Emilio Cid, danke al ties laboro kaj de Mirna Marino! :-) Jen: parolumondo.com/2008/06/07/07-de-majo-2008
Posted 17 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Robert Bogenschneider tradukis la tekston al la germana lingvo.
"Die Hämmerer" estas legebla chi tie www.ipernity.com/blog/32070/72302
au elshutebla el lia ipernity-pagho.

Dankon ankau al li kaj al Fernando pro la atentigo pri "Parolu Mondo"!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kunar replies:
Mi forte rekomendas atentigi pri la traduko al la germana sub la artikolo mem. Ne ĉiuj tralegas ĉiujn komentojn.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch says:
Satiro bona kaj en certa konteksto utila, se sekvos agado. Alludi bone sed agi pli bone.
Legu faman veson de Julio Baghy "Estas mi esperantisto" interalie:
...Pionirojn mi kritikas,
La gvidantojn dorne pikas,
Kaj konspiras kun persisto
Estas mi esperantisto....
Oni devas diferenci kio estas konstrua kaj diskonstrua kritiko. Konstrua kritiko estas ĉiam bona, se sekvos almenaŭ direktiloj, proponoj rekomendoj kaj antaŭ ĉio ago.
Sincere via Stanislavo
Posted 13 days ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Ago sen pripenso valoras nenion.
Veras ke konstrua kritiko pli bonas al simpla kritiko. Tamen krom en diktaturoj kaj en sektoj oni havas kritikorajton.

Ĉu fine de la ĉi suba teksto estas sufiĉe da direktiloj, proponoj? :
http://www.ipernity.com/blog/32070/79367
Posted 12 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...