LA MARTELISTOJ






PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo.







Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono.









La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj.








Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla.








La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis







vivu martel'







vivu martel'







vivu la sankt' martel'








Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la esperanto-klubo...











Thierry Salomon 2005,





ISBN 963 218 213 8



El:

"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"