Thierry Salomon Published on May 4, 2008
by Thierry Salomon

Thierry Salomon's blog

Browse posts
Interesa enketo pri Esperanto. Bonvolu partopreni
Posted on May 24, 2008
A kalapácsizmus (hungara adaptado de "La Martelistoj")
Posted on May 16, 2008
1 comment (latest 19 months ago)
Informtablo pri Esperanto 2008.05.18
Posted on May 14, 2008
1 comment (latest 19 months ago)
La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)
Posted on May 9, 2008
16 comments (latest 7 weeks ago)
Raporto pri la informtablo en Budapeŝto de la 20a de aprilo
2 comments (latest 19 months ago)
Plej ŝatata kanto en Esperanto
Posted on April 26, 2008
2 comments (latest 19 months ago)
Informtablo pri Esperanto 2008.04.20 nun dimanĉe en Budapeŝto
Posted on April 18, 2008
2 comments (latest 20 months ago)
Damne Svelta Linukso sur la durdisko sen krei novan subdiskon
Posted on April 16, 2008
Ŝercaj tradukeraroj
Posted on April 9, 2008
1 comment (latest 20 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 566 times

Raporto pri la informtablo en Budapeŝto de la 20a de aprilo

Sunday May 4, 2008 at 06:14AM

Dimanĉon la 20an de aprilo por la tria fojo la hungarlandaj apogantoj de Europo-Demokratio-Esperanto starigis informtablon pri Esperanto en Budapeŝto.
 

La unuan fojon ni uzis simplan tablon, la duan fojon ni prunteprenis tendon, kaj ĉi foje dank'al Eugeno ni havis propran tendon kun du banderoloj.
 

Pro koincido, la saman tagon okazis samloke la "tago de la Tero" kun bicikla manifestacio.
Tiel posttagmeze la placo estis plenplena de biciklantoj en verdaj t-ĉemizoj.
Tamen, ne ni disdonis la 8000 (!) t-ĉemizojn sed ... British Council.

Eble pro la verda koloro de la tendo, posttagmeze multaj pensis, ke ni estas informejo pri la ekologia manifestacio kaj demandis de ni kie eblas ricevis senpagan verdan t-ĉemizon ktp...

Ĉar estis multe pli da preterpasantoj ol kutime, ĉi-foje la probableco, ke inter ili estas jam esperanto-parolanto ne estis nulo. Alparolis nin esperante juna kataluna paro kaj junulo el balta lando.

Kiel dum la antaŭaj informtabloj ni spertis, ke en Hungario multaj jam aŭdis pri Esperanto aŭ eĉ iam lernetis ĝin. Haltis ankaŭ kelkaj kies patro lernis la lingvon internacian. Ankaŭ pluraj menciis, ke ili dum la sama semajno aŭdis la radioelsendon de la stacio Kossuth pri artefaritaj lingvoj kun Zoltán Galántai.


Komence ni ne havis la permesilon por la informtablo kun ni. Tial post la starigo de la tendo, ni iom timis, ke la apudaj policanoj petos ĝin kaj eble ili devigos nin dismunti la tuton ĝis ni ne alportos ĝin. Unu el la policanoj alproksimiĝis, iom rigardis la tablon kaj demandis "ĉu vi diskonigas Esperanton?" kaj li aldonis, ke li havas mezgradan ekzamenon pri la lingvo!

Ankaŭ ĉi foje ni proponis ludeton al la interesiĝantoj: provi diveni la signifon de kelkaj ekzemplaj frazoj en Esperanto.

Tiuj, kiuj sufiĉe bone traduketis gajnis ekzempleron de la revuo Juna Amiko (http://junaamiko.inf.hu)

Iom pli for inter la informtabloj de naturamikaj grupoj kiel Greenpeace estis ankaŭ Levegőcsoport (aergrupo), ŝajne ankaŭ ili havis kelkajn esperantaĵojn.

En la informado kaj disdonado de la flugfolioj helpis Eugen M., Andrea R. Géza S. (kiu denove informadis kiel kvar dudekjaruloj) Thierry S. kaj partatempe Balázs W. kaj László V.

Vidu fotojn ĉe: http://www.ipernity.com/doc/32070/home/photos

 

Hungara sekcio de Europo-Demokratio-Esperanto
http://e-d-e.org/spip.php?rubrique37

Oftaj demandoj pri EDE:
http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique44&lang=eo

Por aboni la hungaran diskutliston de Europo-Demokratio-Esperanto
vizitu http://groups.google.com/group/ede-hu?hl=eo
au sendu retleteron al ede-hu-subscribe@googlegroups.com

2 Comments / add your comment?

Mielo says:
Kara Thierry, mi gratulas kaj mi bedauxras ke mi ne vivas pli proksime al Budapesxto. Mi partoprenus volonte kiel helpanto en similaj arangxoj,
Posted 19 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Gratulon, Thierry! Estas tre grava por la E-diskonigo iu ajn publika aranĝo.
Posted 19 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...