Jen la kanto en Esperanto, kiun mi plej ŝatas.
http://www.ipernity.com/doc/38901/1561322
La melodio de la rekantaĵo estas vera orelvermo.
Dolchamar povus eĉ partopreni en la kanto-konkuro Eurovision kun tiu peco. Ĉu por Finnlando aŭ Anglujo?
Oni devus nur iom forigi la strangaĵojn el la teksto:
kontra -> kontraŭ
"la ĉielo ovriĝas"->(malfermiĝas?) klariĝas/heliĝas
deturni -> forturnis?
ktp...
Dolchamar
Li havas nenion
Li havas nenion por perdi
Li iras surstrate
Malĝoje pri nenio
Ĉielo (k?)ovriĝas
Sur la marŝanton
Ĝi ege altas
nur por doni defion
Refrain:
Kun la pezo de l' mondo
Kun la bato de kuraĝa koro
Unusenca respondo
Ĉio okazu en la ĝusta horo
Kion ni atendu ĉar tempas nun?
Kion ni pretendu, jen nia oportun'
Kontra krusadanto!
(2x)
Kun la pezo de l' mondo
Kun la bato de kuraĝa koro
Deturnas neniu
Surkraĉas neniu la anton
Ĉu nur pro tio
ke pensoj legeblas al neniu?
Li vidas futuron
Ankoraŭ farendan
Ne malamikon
sed marŝantajn bonfigurojn
Refrain
Kion ni atendu ĉar tempas nun?
Kion ni pretendu, jen nia oportun'
Kontra krusadanto!
(2x)
Kun la pezo de l' mondo
Kun la bato de kuraĝa koro
Kion ni atendu ĉar tempas nun?
Kion ni pretendu, jen nia oportun'
(4x)
Send a message
Search for members
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
plej freŝa novaĵo ... la bando preparas novan albumon ili planas enstudiiĝi ĉi somere !
Alia novaĵo (premiere ĉi tie) La Pafklik preparas sian unuan albumon ... tio estos la unua vera hiphopa albumo en kiu esperantistoj povos aŭdi esperantan gangsteran repon ...
vi jam povas havi ideon pri kia estos la etoso de la albumo... www.ipernity.com/home/lapafklik
Baldaŭ estos lanĉita antaŭmendo por helpi en la financado de la produktadon ...
Jen la plej freŝaj novaĵoj...por ĉi bela printempa tago ;-)
Muzikamikajn salutojn
Flo !
Belgabirdopro says: