Okaze de la datreveno de la alvoko de la 18a de junio 1940
kaj por iom kontraŭbatali la defetisman modon
jen duonŝerca adaptaĵo de la parolado de Charles de Gaulle:


La estraroj, kiuj de multaj jaroj gvidas la esperanto-asociojn elformis starpunkton. Laŭ tiu starpunkto pro la nesukcesoj de niaj iniciatoj oni ĉesu lukti.

Veras, ke ni estis kaj ni estas superŝutitaj de la amaskomunikila, ekonomia kaj moda forto de la kontraŭulo.


Multe pli ol ilia kvanto, estas la amaskomunikiloj, la ekonomia potenco kaj la lingva taktiko de la anglalingvanoj, kiuj malprogresigas nin. Estas la amaskomunikiloj, la ekonomia potenco kaj la lingva taktiko de la anglalingvanoj, kiuj surprizis niajn estrarojn kaj kondukis ilin al ilia nuntempa sinteno.

Sed ĉu la lasta vorto jam aŭdiĝis? Ĉu la espero devas malaperi? Ĉu la malvenko estas porĉiama? Ne!


Sed kredu, nenio estas perdita por Esperanto. La samaj rimedoj, kiuj venkis nin povas iam venigi nian venkon.


Ĉar Esperanto ne estas sola! Ĝi ne estas sola! Ĝi ne estas sola!
Ĝi havas vastajn mondopartojn malantaŭ si. Ĝi povas alianciĝi kun la lingvodefendantoj kaj la alimondanoj, kiuj daŭrigas la lukton. Ĝi povas uzi la senlimajn eblecojn de interreto.


Tiu lukto ne limigas sin al niaj povraj asocioj. Tiu lukto ne estas
finita pro la multaj malsukcesoj. Tiu lukto estas tutmonda. Malgraŭ ĉiuj eraroj kaj ĉiuj postrestoj troviĝas en la mondo la necesaj rimedoj por
iam silentigi niajn kontraŭulojn. Batitaj per informada forto, ni povos estonte venki per pli granda informada forto. La destino de la mondo dependas de tio.



Ni invitas la esperanto-parolantojn kaj esperanto-subtenantojn, kiuj estas en interreto kun rimedoj aŭ sen rimedoj, ni invitas ĵurnalistojn kaj fakulojn pri informado, kiuj troviĝas en la sendependa interreto kontakti nin.

Kio ajn okazu, la flamo de la esperanta ideo ne devas estingiĝi, kaj ĝi ne estingiĝos.


2008.06.18

La originala legeblas ĉe:
http://www.charles-de-gaulle.org/dossier/18juin/temoignages/appel.htm

kaj en Esperanto ĉe: http://wikisource.org/wiki/Alvoko_de_la_18-a_de_junio_de_1940



Aldoni komenton

Respondi al komento

Modifi vian komenton

Noto: vi povas adapti aŭ viŝi tiun ĉi komenton ene de 7 tagoj post ĝia kreo aŭ lasta modifo.

Laboranta...



init_comment('post',72031);