Lastatempe mi rimarkis, ke inter la personoj, kiujn mi konas kaj kiuj okupiĝas pri Esperanto multaj luktas kontraŭ deprimo. Ĉu vi rimarkis ion similan?

Ĉu okupiĝi pri Esperanto fakte estas iuspeca Don Kiĥota batalo, kaj tio kaŭzas la deprimon?

Eble alia klarigo estas, ke personoj, kiuj havas tempon lerni la lingvon ofte estas solecaj

kaj pro tio havas tempon lerni la lingvon... Kaj inter tiuj, kiuj iradas al kongresos verŝajne multaj en la propra urbo ne havas multajn geamikojn.

Tria klarigo eble estas tio kion mi skribis en "Ĉu vi parolas Asperanton?" (http://www.ipernity.com/blog/32070/103554). Personoj kun la sindromo de Asperger havas ja problemojn kun angoroj kaj deprimo...

Kion vi pensas?