Eble vi jam rimarkis, ke inter esperanto-parolantoj multas la "stranguloj".
Eble dum granda kongreso ankaŭ vi renkontis tiun ulon, kiu plurfoje alparolas homojn pri statistikoj de la nombro de enloĝantoj en diversaj landoj.
Do, li tre verŝajne havas la sindromon de Asperger.
"Aspergeruloj" havas malfacilaĵojn en kutimaj sociaj rilatoj, ekzemple legi sentojn sur la vizaĝo de la alparolato aŭ uzi okulkontakton. Ili ne ŝatas supraĵajn konversaciojn, malfacile amikiĝas kun samaĝuloj kaj ĝenerale havas enciklopedian scion scion pri unu-du intereskampo(j) pri kiuj ili troe okupiĝas kaj pri kiu ili parolas al ĉiuj ĉiam kaj longe, ne rimarkante, ke tio eble ne interesas la alparolaton.
Tiun sindromon unue priskribis la aŭstra infankuracisto Hans Asperger en 1944. Sed estas nur post la traduko de liaj tekstoj anglen komence de la naŭdekaj jaroj, ke ĝi diskoniĝis.
En kelkaj landoj kiel Usono, Kanado, Nederlando, Aŭstralio kaj eble Hispanujo ĝi estas jam sufiĉe konata.
En aliaj landoj eĉ fakuloj ne konas ĝin, ĉefe ĉar dum ilia studado la sindromo ankoraŭ ne estis instruata.
Multaj personoj, kiuj naskiĝis antaŭ 1990 havas ĝin sen scii pri tio, ĉar kiam ili estis infanoj oni ne konis tiun sindromon. Eble oni konsideris ilin iom strangaj sed ĉar ili ne vere havis kutiman aŭtismon aŭ alian gravan psikan problemon oni ne okupiĝis pri ili. Nuntempe ofte kiam iliaj infanoj estas diagnozitaj kiel Aspergeruloj
ili rekonas sin mem en la simptomoj.
Laŭ kelkaj statistikoj pli malpli 1 persono el 250 havas tiun sindromon. Sed inter la "Esperantistoj" ŝajnas, ke ĝi estas multe pli ofta, eble 1 el 5 havas ĝin. Cetere en la "geek test" (testo pri "strangeco" www.wyrmworld.com/geeks/geektest/geektest.html) unu demando estas "ĉu vi jam studis artefaritan lingvon (Esperanton, Klingonan ktp)?
Ankaŭ vi verŝajne rimarkis, ke estas multaj komputistoj/matematikistoj/fizikistoj inter esperanto-parolantoj.
Ĝis nun ŝajna klarigo estis, ke homoj, kiuj elektas tiujn profesiojn pli emas okupiĝi pri Esperanto.
Sed eble la vera (kaj malrekta) kaŭzo de tiu fenomeno estas, ke aspergeruloj pli volonte elektas tiajn profesiojn.
Kaj ĉar estas pli da aspergeruloj en tiuj profesioj estas pli da tiaj fakanoj, kiuj lernas la lingvon internacian.
Sed antaŭ ol la legantoj, kiuj eble rekonis sin komencus malgajiĝi, menciindas, ke krom la negativaj flankoj
(problemoj en sociaj rilatoj, psikorigideco ktp...) tiu sindromo havas ankaŭ pozitivajn flankojn:
manko de antaŭjuĝoj, persistemo, prikonsidero de detaloj, idealismo ktp...
Kaj oni eĉ supozas, ke multaj famaj homoj havis tiun sindromon ekzemple: Newton, Einstein, Jefferson, Kant, Wittgenstein, Orwell, Twain, Kafka
Anstataŭ inter-nacia/transnacia lingvo, pro la troa naciisma karaktero de la "Movado" (flagumado, himno, "Esperantio") Esperanto pli kaj pli fariĝas lingvo de nova kvazaŭnacio. Ironie povas esti, ke Esperanto ne estos lingvo de nova nacio... sed lingvo de nova specio: homo sapiens aspergerus.
Retejo pri la sindromo de Asperger en Esperanto:
Send a message
Search for members
Manfredo says:
Ĉu vi ankaŭ estas aspergerulo? :-)
Aleksandro Horváth says:
Thierry Salomon replies:
Gerardopro says:
Pri la famuloj, mi ne estas surprizita, ĉar ili evidente ne konformiĝas al la ideoj kaj sintenoj de iliaj samepokuloj..
Atentu tamen ke ni gardu humursencon por eviti "perversa" efiko de la diagnozo kiu konsistas el "Mi estas tia, aparta estaĵo, kaj oni devas respekti min kia mi estas" efiko inversa de tio kiu okazis antaŭ la diagnozo kiu kondukis al ĝeno, peko, morala kondamno.
Pri la lingvo kaj esperanta komunumo, ni prudentu, la plej veraj aŭtistoj estas tiuj kiuj kreas ilian propran lingvon aŭ volas reformi esperanton.
Tilio says:
Dankon por via artikolo kaj utilaj ligoj.
Aspergerulino
V I Z I László* says:
Mi timas, ke kuracistoj vidas malsanon en ĉiuj fenomenoj de la mondo, same, kiel inĝenieroj povas vidi teknikan problemon en la samaj fenomenoj.
Mi pensas, ke la homoj apartenas al diversaj tipoj, kaj tiuj tipoj estas distingeblaj de aliaj tipoj per karakterizaj ecoj.
Ankaŭ ni, esperantistoj, revoluciuloj ktp. apartenas al iu tipo, kiu pli alte taksas iun teorion, moralan bonon ktp. kiel publikan opinion, aŭ opinion de unuopaj homoj. Kiu bone akomodiĝas al la socio, tiu elektas kaj laŭdas la anglan. Kiu bone akomodiĝis, tiu kredis kaj deklaris, ke la tero estas la centro de la kosmo ktp.
Do ni, Aspergeruloj ne estas malsanuloj, sed ni apartenas al la plej utila homtipo, kiu denove kaj denove kronas la evolucion.
V I Z I László* says:
Lioti - soldato de l'Universo says:
Tilio says:
Kaj jes - mankas iu grava persono inter envicigitoj - Manolo Blahnik.
Li estas tipe tipa, centelcenta aspergerulo.
Andy Անդի says:
Andy Անդի edited this comment 13 months ago.
Tilio replies:
Aspergeruloj de ĉiuj landoj - unuiĝu!
(Aŭtistoj de ĉiuj landoj - fondu respublikon!)
Vi plaĉas al mi, aparte pro facila publika deklaro ke vi estas gejo.
Andy Անդի replies:
V I Z I László* replies:
Ne konfuzmiksu aŭtistojn kun aspergeruloj!
Aŭtistoj havas problemojn koncerne la ĉiutagajn farendaĵojn, ili ofte ne kapablas vivi memstaran vivon, do ili fakte estas malsanuloj.
Aspergeruloj ne estas tiaj. Ili povas fari la ĉiutagajn farendaĵojn, ili bone orientiĝas en la mondo, ili eĉ bone komprenas la aliajn homoj. Ĝuste la aliaj homoj ne komprenas aspergerulojn.
Ĉar ordinaraj homoj ŝatas babilaĉi pri bagatelaĵoj, ili esprimas sin prefere per grimacoj kaj aludoj, ol per unusenca homa parolo, ili parolas ne por deklari siajn pensojn, sed ĝuste por kaŝi ilin.
Tiuj aliaj faras la militojn, subpremas aliajn homojn ktp.
Kredu, ke ne ni estas idiotoj, sed tiuj aliaj.
Tilio replies:
VIZItu mian blogon - mi estas aspergerulo diagnostita. Pruvita.
Ĉisupre mi provis ŝerci, kio malofte sukcesas.
Jes, mi ankaŭ ne kapablas spontanee legi grimacojn, mi estas tro sentema al sonoj kaj lumo...
Kaj mi nek kapablas nak vidas sencon en banala babiletado kies celo estas kaŝi la veron.
Ofte mi malkovras homojn mensogemajn, kio foje forte min tuŝas....
Bone, mi aldonos vin al miaj kontaktoj.
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) replies:
Andy Անդի replies:
Tilio replies:
Sankta silento!
Karulo (Karles) * says:
Fernando Maia Jr. says:
PS: mi amegas enciklopedion! (Andy, vi forgesis analizi ankaŭ tion! ;-))
Andy Անդի replies:
Venti - 文缇pro says:
Venti - 文缇 edited this comment 12 months ago.
Tilio says:
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
Mi iris al fakulo kiu ekzamenis min per diversaj testoj kaj demandaroj: ekzemple, mi devis respondi ĉu rolulo de rakonteto parolas "laŭvorte" aŭ ŝercas/troigas, ordigi bildojn por fari rakontojn. Aliaj temis pri kalkuloj, vortodifinoj, ktp. Kiel konkludo, ŝi diris ke mi havas multajn trajtojn, sed mi ne estas aspergerulo, (ĉar mi povas kompreni sociajn situaciojn kiujn ne povus vera aspergerulo)
Sincere, mi estus ŝatinta esti diagnoskita je aspergero. Povas esti, ke mi estas iom aspergereca, sed milde kaj kiel parto de mia personeco, ne kiel sindromo. Eble pro tio mi tiom ŝatas esperanton kaj neniu en mia familio aŭ inter miaj geamikoj komprenas ĉi tion.
Antaŭ ol sin konsideri aspergerulo konvenas konsulti bonan profesiulon (ne ĉiuj psikologoj kapablas diagnozi ĝin, ĉar, interalie, la sindromo ne estis konata antaŭ relative malmulte)
Andy Անդի replies:
Andy Անդի edited this comment 12 months ago.
Peter Bowing says:
Thierry Salomon replies:
En leteroj li skribis ekzemple "La malfacilaĵo komuniki kun aliulo grandiĝas"
kaj multaj aferoj pensigas pri la sindromo de Asperger aŭ pri io tre simila:
"tendenco pri noti detalojn konkrete kaj precize" en sian taglibron
El vikipedio: "It is generally agreed that Kafka suffered from clinical depression and social anxiety throughout his entire life"
Ankaŭ en lia letero al la patro ŝajnas aperi trajtoj pri la sindromo de Asperger:
www.kafka-franz.com/KAFKA-letter.htm
Kant estas en la listo de Michael Fitzgerald ( of the Department of Child Psychiatry at Trinity College, Dublin, has speculated about historical figures with autism in numerous journal papers and at least three books: The Genesis of Artistic Creativity: Asperger's Syndrome and the Arts,[4] Unstoppable Brilliance: Irish Geniuses and Asperger's Syndrome[5] and Autism and Creativity, Is there a link between autism in men and exceptional ability?[6])
en.wikipedia.org/wiki/People_speculated_to_have_been_autistic
Kafka estas menciita ekzemple ĉi tie:
wiki.answers.com/Q/What_famous_people_have_Asperger's_Syndrome
kaj ĉi tie
findarticles.com/p/articles/mi_qn4158/is_19950108/ai_n9628991
Oni ne povas asertegi aferojn sen pruvoj. Ankaŭ tiuj, kiuj diras ke iu havas la sindromon devas
montri minimuman kvanton da pruvoj sed ankaŭ tiuj kiuj neas ke iu (konsiderata de pluraj personoj kiel verŝajne aspergerulo) ne havas la sindromon devas montri iom da konkretaj faktojn, detalojn.
Diri "mi scias, ke nek X nek Y suferis pro tiu sindromo" ne sufiĉas.
Peter Bowing replies:
‘Geek-ismo’ vaste troviĝas interalie inter komputiluloj, ŝakuloj kaj esperantistoj – kaj ĉiu tuj rekonas tiun homo-econ okaze de renkonti tiajn homojn. Mi ne dubas, ke Kant kaj Kafka havas psikologikajn problemojn; pri Kafka tion certas. Tamen tiuj malsanaĵoj por tiuj viroj ne estas ia geek-ismo.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
ni, ĉi tie, emas eble troigi la similecon: ĉiu el ili ja estas individuo....
Grandmezure tio estas ĉe reiligoj: oni fartas bone en la komunumo samopinia, sed
efektive eble ĉiu preĝanto kaj adoranto havas alian bildon de la adorato. Tio ne ĝenas, oni ofte ne emas pridiskuti detalojn.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 12 months ago.
Venti - 文缇pro says:
Venti - 文缇 edited this comment 12 months ago.