KOMPLOTOTEORIOJ
Roberto neniam ŝatis tiujn modernajn rapidegajn liftojn.
Elirinte el la fera skatolego sur la naŭdekioma etaĝo li rapide trovis la prelegejon. Estis frumatene. Li iom malsatis ĉar pro la frua komencohoro li devis rapidi el la hotelo kaj ne havis tempon matenmanĝi. Kial oni planis la malfermon de la konferenco je la oka horo? La prelegejo aspektis moderna kaj vasta. Tra la fenestroj oni povis vidi la panoramon de la norda parto de la urbo. Li aŭdis, ke oni tre favorpreze disponigis tiun ejon al la organizantoj. Ĵurnalista kolego rakontis tion. Eble unu el la kondiĉoj estis komenci frue por liberigi la prelegejon antaŭ la vespero. Li rekonis kelkajn vizaĝojn, kaj salutis ties posedantojn. Je la oka kaj kvin minutoj la ĉeforganizanto iris sur la podion, salutis la partoprenantojn kaj prezentis la programon de la tago.
Komence aŭdeblos pri du klasikaj temoj:
nova teorio pri la mortigo de Kennedy kaj pliaj elementoj pri la trompego rilate al la falsaj surluniĝoj. Poste germana preleganto klarigos kiel fakte 300 jaroj de la eŭropa historio neniam okazis. Laŭ li Karlo la Granda kaj Otto III estis la samaj personoj kaj la eventoj inter 614 kaj 917 neniam okazis. Tiu periodo estus nur tempa kunflikaĵo de antaŭaj kaj postaj eventoj.
Post tio sekvos ankaŭ aliaj prelegoj de veraj frenezuloj.
Dum sia kariero kiel scienca ĵurnalisto, Roberto ĉiam miris kiel tiaj ekstremstranguloj povas senseriozigi konferencon aŭ gazeton. Ekzemple personoj, kiuj asertas, ke Usono falsigis la filmojn kaj fotojn de la Apollo misioj ĉar la astronaŭtoj malkovris eksterterulojn sur la kaŝita flanko de la luno. Pro tiaj stultaĵoj liaj kolegoj provis konvinki lin ne veni al tiu ĉi konferenco. Antaŭ ol transdoni la vorton al la unua preleganto, la ĉeforganizanto anoncis, ke sinjoro, kiu alvenos el Los Angeles iom poste, posttagmeze prezentos novan sensacian teorion.
Dum la unua prelego Roberto iom enuis. Ĝi enhavis nenian novan kredeblan fakton pri la mortigo de Kennedy. Krom tio lia stomako komencis eligi strangajn bruojn petante matenmanĝon. Lia rigardo ĉiam turniĝadis al la longa tablo malantaŭe apud la fenestroj. Nun nur tiuj teleretoj interesis lin ne la NIFOj, sed ili ne kapablis flugi al li. La kuketoj kaj duonlunoj aspektis malproksimaj kiel la steloj kaj la luno. Finfine venis la kafopaŭzo. Li levis sian postaĵon desur la seĝo multe pli rapide ol raketo ekflugas kaj li iris al la tablo. Roberto venkis tiun spackonkurson ĉar li estis inter la unuaj, kiuj alvenis al la bufedo. Per la manĝaĵoj li provis plenigi la nigran truon en sia stomako. Verŝajne pro tio la tempo pasis tiom malrapide dum la lastaj minutoj de la prelego. En proksimeco de nigra truo onidire la tempo kvazaŭ haltas. Vere inter la 8:35 kaj la 8:40 la la granda montrilo sur lia brakhorloĝo ŝajnis ne plu antaŭiri.
Post kiam li ne plu malsategis li rigardis la panoramon.
Malproksime videblis la statuo de Libereco, ĉirkaŭita de kelkaj mevoj. Apud li staris Chuck Allen specialisto pri ekstertera teknologio. Li rimarkis, ke en ties mano la kafotaso komencas tremi. Roberto pensis, ke la povra NIFOlogo verŝajne suferas je parkinsona malsano. Sed la okuloj de Allen strange koncentriĝis al la nenio. La scienca ĵurnalisto provis sekvi la rigardon de sia najbaro sed vidis nenion, poste tamen li rimarkis mevon. La blanka birdo ŝvebis sen movi la flugilojn. Li pensis, ke devas temi pri sufiĉe granda specimeno. Sed subite malvarma spasmo trakuris lian dorson. Ne estis mevo, sed blanka flugmaŝino kiu rekte iras al ilia direkto...
Tial neniam pretiĝis la raporto de la konferenco pri komplototeorioj, kiu okazis la dek unuan de septembro 2001 en la norda turo de la Novjorka Monda Komerca Centro.
© Thierry Salomon
tsalomon ĈE hotmail.com