Jen la rakonto pri tiu soldato, kiu hazarde renkontis la Morton, kaj li kredas, ke li vidis ĝin minace gesti al li. Li kuras al la palaco de la reĝo, por peti de tiu ĉi lian plej bonan ĉevalon, por fuĝi la Morton, for, forege, ĝis Samarkando.

Tiam la reĝo venigas la Morton en la palacon, por riproĉi al ĝi timigi tiamaniere unu el liaj plej bonaj servistoj.

Sed ĝi, mirante, respondas al li: "Mi ne volis timigi lin. Estis nur gesto pro surprizo vidi ĉi tie tiun soldaton, dum ni rendevuos ekde morgaŭ en Samarkando."

 

Orienta rakonto, citita de Jean Baudrillard (johano bodrijar) en "De la séduction" (pri allogo)

el:  www.satesperanto.org/Orienta-rakonto.html