Dolmenoj - cxi tiu ankorax unu de mondmirakloj, mi kredas!
Kiam mi unue ekvidis dolmenojn, starantajn ĉe belega montara rivero Ĵane (Kaǔkaze, proksime de kuracurbo Gelenĝiko), ŝajnis, ke mi eniris en alian, misteran, enigman, ĝis nun ne malfermitan kaj ne konatan antikvan mondon, bonkoran kaj afablan. Ĉarmigita per majesto de ili, mi iris de unu dolmeno al la alia, tuŝante murojn de tiuj ĉi 5-6 mil-jaraj tomboj, kiuj estas pli aĝaj ol Egiptaj piramidoj! Platojn de konserviĝitaj dolmenoj ĝis nun tiel bone almetas unu ĉe la alia, ke ni ne povis traŝovi inter ili eĉ papirfolion!
Amata bildeto
En tiuj ĉi tomboj, laǔ mitoj, forlasis tiun ĉi mondon la plej saĝaj reprezentantoj de antikva civilizacio, provinte, dum la lasta meditado, transdoni al venonta homaro ĉiujn akiritajn sciojn.
Plej multe da dolmenoj troviĝas en Kaǔkazo, en distanco 500km laǔ kaj 25km ekde bordo de Nigra maro. Pezo de unu ŝtonplato estas 4-7 tunoj, pezo de unu dolmeno povas esti pli ol 25 tunoj.
Mi legis, ke ekzistas “dolmen-zono”, ekestinta en Kaǔkazo, kaj poste disvastigita en aliajn lokojn de kontinento. Multe da dolmenoj troviĝas en Francio, en Bretonio. Laǔ antikva breton-lingvo “dolmeno” signifas “ŝtona tablo” kaj enloĝantoj de tiuj lokoj nomas ilin “Domoj de feinoj”, “Diablaj ŝtonoj”, “Tomboj de gigantoj”, “Tomboj de saracenoj” k.t.p.
Oni diras, ke dolmenoj posedas grandegan resanigan energion.
Dankemaj homoj donis al ili belajn nomojn: “Beno”, “Inspiro”, “Maja (amoro)”, “Hxano”, “Tenereco”, “Jaro”, “Garmonio” kaj verkis pri ili multajn bonegajn legendojn...
Mi ne estas rajtigita prijuĝi kredindon de rakontoj pri kuracinfluo de dolmenoj, sed mi povas diri, ke ilia bonefika influo sur mia animo estis tre forta.
...Vagante inter dolmenoj, mi ekstaris apud ne granda dolmeno simila al la fungo. La nomo de la dolmeno estas “Tenereco”. Mi alvenis kaj metis manojn sur la platan ŝtonon kaj tuj, ekstreme ektimigita, mi retiris ilin: tia potenca fluo de ĝojo, bono, lumo atakis aǔ trafis min. Ŝajnis al mi, ke mi estas tiu, kiun oni atendis tie ĉi.
.. Mi trankviliĝis kaj singarde metis manojn denove tien: tiufoje ŝajnis, ke iu, tre bonkora, ridetis, trankviligis kaj bondeziris min. Larmoj, kiel esprimo de konsolo post forlaso de karaj kaj amataj homoj elkreis preskaǔ torenton...
Poste ĉio ŝajnis tiom hela kaj malpeza, facila. En la animo...
Malgranga bildeto kun tiu mirinda dolmeno ekde tiu jaro (2005) staras sur mia skribotablo, ĝi helpas al mi trovi kaj ne perdi min-mem en ĉi tiu mondo kaj vivo...
Send a message
Search for members
Pavel Nechvile says:
Olga Belyaeva says:
Mi estas tre dankema al vi pro via kompreno, helpo kaj subteno!
Mamie Jo Boc says:
Kisojn al vi Olga
Olga Belyaeva says:
Tio estis neforgesebla sento de gxojo kaj felicxo, kiu Dio iufoje sendas al ni...
Dimitrije Janicic says:
En Hercegovina ekzistas similaj tomboj kun grandaj sxtonaj tabloj. Sur gxi estas desegnajxoj de cxasistoj, bestoj, rajdistoj... Iuj diras ke gxi povas kuraci...
Gxi nomigxas serbe "stecxak" kaj mi ne scias esperanta vorto por tiuj grandaj monumentoj.
Dankon por via teksto.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Cxu stecxak estas akirajxo, predo? au cxu .. miraklo? Mi provadas diveni la sencon.
Mankas cxe ni proksimaj dolmenoj, bedaurinde.
Amike
Blazio
Olga Belyaeva replies:
Olga Belyaeva replies:
Versxajne,tioj cxi ankaux estas antikvaj megalitoj...
Daniel Biro-Walker says:
Olga Belyaeva replies:
Kiu estas autoro de tiu romano?
Nepre mi dezirus legi gxin!
Daniel Biro-Walker says:
"La Sxtona Urbo" aperis je la jaro 1999. Gxi estis poste tradukita al la angla. Lau mi, estas la plej bela kaj interesa esperanta romano en la nuna periodo ... Oni lernas multe, oni sentas multe (ne forgesu prepari naztukon, estas ankau tre bela historio), ....
Vi povos trovi gxin cxe UEA, cxe FEL, .... cxi !
Olga Belyaeva replies:
Minosun says:
Olga Belyaeva says:
Marilou says:
Olga Belyaeva says:
Fakte, sur nia terglobo eksistas t.n. "Dolmena zono" , kiu cxirkauxzonas gxin...
Agatha Savoiepro says:
Olga Belyaeva says:
Béla Apáti Kovács says:
Olga Belyaeva says:
Olga Belyaeva edited this comment 19 months ago.
Vladimir Bespalov replies:
Vladimir Kosolapov el Gelenĝiko ĝuste pri dolmenoj kaj Vi povas viziti dolmenojn
en Soĉi kaj ĉirkaŭaĵo. Bonvenon, ĉarmulino, mi promenigos vin inter dolmenoj
kaj aliaj vidindaĵoj de nia subtropika regiono. Mi avidas konatiĝi kun vi persone
kaj prezenti al vi nian E-klubon kaj la urbon! Via adoranto Vlad.
Olga Belyaeva replies:
Bedauxrinde mi ankoraux laboras kaj devas planigi mian feriadon.
Se mi konus pri tio cxi evento antauxe....
Olga Belyaeva edited this comment 2 months ago.
Universo says:
Olga Belyaeva replies:
Universo says:
Paŭl Peeraertspro says:
Kalina says:
Olga Belyaeva says:
Do, apud ili homoj sentas influon de tre forta, "hela" energio...
Mike59pro says:
Olga Belyaeva replies:
Mike59pro replies:
Wel says: