Mirna Marino Published on July 13, 08
by Mirna Marino

Mirna Marino's blog

Browse posts
“Parolu, mondo!” de la 16-a de aŭgusto 2008
Posted on August 17, 08
“Parolu, mondo!” de la 9-a de aŭgusto 2008
Posted on August 9, 08
2 comments (latest 7 weeks ago)
“Parolu, mondo!” de la 2-a de aŭgusto 2008
Posted on August 4, 08
5 comments (latest 2 months ago)
HEJ AMIKOJ - LA AVIADILO NE FALIS ;-)
Posted on August 1st, 08
8 comments (latest 2 months ago)
"Parolu, mondo!" de la 12-a de julio 2008
1 comment (latest 2 months ago)
"Parolu, mondo!" de la 5-a de julio 2008
Posted on July 6, 08
6 comments (latest 2 months ago)
"PAROLU, MONDO!" DE LA 28-A DE JUNIO JE DISPONO
Posted on June 29, 08
6 comments (latest 3 months ago)
IOM PRI MI ;-D
Posted on June 26, 08
7 comments (latest 3 months ago)
"Parolu, mondo!" de la 21-a de junio 2008
Posted on June 21, 08
7 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 98 visits

"Parolu, mondo!" de la 12-a de julio 2008

Sunday July 13, 2008 at 12:51PM

Karegaj geamikoj!

  Ekde hodiaŭ, en la paĝo de nia radio-programo, vi ĝuas la elsendon de la 12-a de julio.  En ĝi:         

Omaĝo al D-ro Lee Chong-Yeong, Saluto al la 43-a BKE - Brazila Kongreso de Esperanto- kiu komenciĝas hodiaŭ, Ero de Oomoto, Biografioj – Onisaburo Deguchi, Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj – Spiritismo.    

Plie? Legu la tuton!   

 

Kara aŭskultanto de Ipernity:

   En aŭgusto nia radio-programo datrevenas! Ĝi fariĝos 2-jara! Tial la skipo de “Parolu, mondo!” planas novaĵojn, kelkaj vere surprizigajn! Atendu!
 
    Mi estas survoje al Eŭropo, ĉar la 93-a U.K-o atendas min! Ho, kor’! Kion mi atendu de tiu U.K-o? Mi ricevis konsilojn de kelkaj amikoj ĉi-tie, ĉefe de la ege sperta kongresano, Jianping Zhao, kaj pro tio mi dankas al li kaj al ĉiuj.
 
 Sed dum tiu periodo nia radio-programo sekve prezentos ĉiusabate siajn elsendojn. 
Nia kara amiko Emilio Cid de nun zorgas, produktas kaj prezentas ĝin! Mi petas vian aplaŭdon!
         
      Ne forgesu la vortojn de Zamenhof pri la valoro de la U.K-o: bonvole prenu mian manon tie se vi ankaŭ cxeestos en ĝi.
 
          Nia elsendo de la 12-a de julio estas emociiga, ĉefe por la azianoj. Kial?
Antaŭ 137 jaroj naskiĝis unu el la fondintoj de Oomoto: Onisaburo Deguchi. Vi konatiĝos kun lia vivo en nia ero Biografioj. Kaj en la programero pri Oomoto vi konatiĝas kun la ĉefaj elementoj de la japana filozofio. Krom tio, nia radio-programo omaĝas la karmemoran korean samideanon Lee Chong-Yeong en la voĉa elsendo kaj per video, kiu estas kreaĵo de Emilio Cid. Mi konfesas al vi, ke mi ploris iomete, ĉar mi estas emocia homo. Spektu ĝin kaj sendu viajn komentojn al nia amiko Emilio!
 
          Omaĝe al nia nacia kongreso de Esperanto – BKE – “Parolu, mondo!” disaŭdigos nian himnon “La Espero”! Sukceson al la 43-a BKE, en Fortaleza, Ceará.
 
          Mi dankas al vi pro la akompano al nia laboro kaj, kiel kutime, viaj rimarkoj estas ege bonvenaj per la adreso de Rede Boa Nova: rede@radioboanova.com.br .
Jen nia laboro cxe: http://parolumondo.com
 
          Jam sopire, kun saŭdado en la koro, mi ĝisrevidas! Ĝis aŭgusto! Aŭ ĝis la U.K-o!
 
          Via radiparolisto, Mirna Marino
 

 

1 Comment / add your comment?

verdeca says:
la radio de PAROLU MONDO farigxas pli kaj pli ricxa kaj alloga.kun granda gxojo mi auxskultas gxin foje kaj foje.kvankam gxi nur unufoje cxiusemajne radias,tamen mi cxiam atendas gxian elsendon esperantlingvan,dankon elkoran al Mirna Marino el Cxinio.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.