Kio estas libereco? Dum la lastaj tagoj, ĉe la blogo de Reza, komenciĝis interesa diskuto pri libereco.
Reza, kiel iranano, diras ke Irano estas nelibera lando. Laŭ mia kompreno li pravegas. Li diras ke lia hejmlando estas regata de registaro kiu prenas sian forton kaj rajton el Dio ktp. Do, mi volus diri ke la sama afero okazas en la "libera" mondo, nur kun la diferenco ke je ni la nomo de la dio estas Mamono. Sciencistoj kaj ekonomiistoj estas la novaj pastroj kiuj difinas nian mondon. Ankoraŭ ekzistas grandaj limigoj por unuopaj sintenoj de Realeco.
Diversaj reĝimoj uzas diversajn rimedojn. En la "libera" mondo, se vi ne agnoskas la normalan bildon de vivo, sed pensas ekster la skatolo kaj ne plu entute funkcias en la normala realeco, fariĝante malĝoja kaj funebranta, vi estas kondiserata "malsana". Vi estas venigata al "kuracisto" kiu diras al vi ke vi devas manĝi "anti-depremigajn pilolojn" (kiuj nur forigas la eblecon senti, kaj malbonajn kaj bonajn sentojn). Vi fariĝas roboto kiu devas "reveni al la normala vivo" forgesante la novan ekkomprenon kiun vi havis pri la vivo. La uzo de tiaj piloloj eksplodis dum la lastaj jaroj. En Svedio, ĉefkuracisto pri psikiatrio diris antaŭ nelonge ke almenau 25% bezonas tiajn pilolojn por funkcii en nia socio. Kial ni bezonus pilolojn por ne tute seniluziiĝi pri la vivo? Ĉu estas la homoj aŭ la socio kiu malsanas?
Mi dirus ke la diferenco inter la "libera" kaj "mallibera" mondoj estas la nuancoj de la rimedoj por regi. Verŝajne en ĉiu lando, la membildo estas ke oni loĝas en la plej bona kaj libera lando en la mondo. Estas la nura mensogo kiu povas krei nacieco kaj limoj. Limoj kiuj estas vere tute hazardaj kaj ne helpas al ni, la unuopuloj en la mondo.
Send a message
Search for members
Reza says:
Kiel mi diris libereco estas io relativa afero kaj oni ne kapablas ĝin difini simple, sed jes ja eblas "mezuri". Absoluta libereco ne eblas ekzisti. Mi komprenas vian opinion kaj konsentas kun vi entute sed ŝjanas ke vi min ne!
Kompari iranan socion kun la sveda laŭ mi estas kompari lumon kaj mallumon!
Mi ŝatus iom vi loĝi en irano kaj tiam mi kredas ke vi reveninte al via hejmlando komprenos en kia "paradizo" vi loĝas :)
Konklude: irano kompare kun afganio nun estas paradizo kaj kompare kun svedio irano estas infero!
Ĉu vi konsentas?
Stella Lindblom says:
Mia reago okazas ĉar troviĝas la opinio/kredo ke la "libera" mondo estas libera. La plej multo ĉie en la mondo kredas la mensogon, sed kiel vi ja diras, tuta libereco troviĝas nenie. Ni ja havas multe pli da libereco ĉi tie, sed "pli bona" ne necese indikas "bona". Laŭ mi ankaŭ troviĝas la kredo ke la "libera mondo" venis al iu "fina venko" rilate libereco, sed mi vidas kiel tiu libereco malkreskas interalie ĉar civitanoj en la "libera mondo" ne gardas sian liberecon, kaj nek rimarkas nek reagas pro tio. Ni reiris al la "pano kaj teatro por la popolo", nur la pano estas rapidmanĝaĵo kaj la teatro estas stultiga televido.
Mi tute ĉesis rigardi la televidon, ĉar en la "novaĵoj" oni nur montras perforton kaj timigajn aferojn. Malofte esperigajn aferojn. La kanaloj abundas je rakontoj pri perforto, polica laboro, militaj rakontoj, usonaj filmoj kiuj glorigas Usonon kaj "la libereco", kaj programoj pri neniaĵoj kiuj nur funkcias kiel paciga drogo.
Mi ne scias kio estas plej plorinde el tiuj spertoj. Homoj en malliberaj landoj estas plorindaj, vere, ĉar la situacio estas tiom malbona, ofte perforta kaj vivominaca. Sed homoj estas plorindaj en "liberaj landoj" ĉar ili estas tiom naivaj, trofidemaj kaj dormantaj kun siaj okuloj malfermitaj. Pro tiu dormemo, troviĝas ekzemploj de landoj en kiuj la demokratio kaj bonfarto malaperis. Sed tiuj ekzemploj ne estas uzataj kiel avertoj - pri tiuj ni ege malofte aŭdas. Ankaŭ, se la plejmulto ne dormus ĉi tie, ni verŝajne irus al malliberaj landoj por kunhelpi en la liberigado.
Roberto Tresoldi says: