Minosun Published on June 28, 2008
by Minosun

Minosun's blog

Browse posts
Tro Terure!
Posted on August 28, 2008
10 comments (latest 2 months ago)
jubilea nombro de 10000 vizitintoj
Posted on August 25, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Ĉina Valentena Festo
Posted on August 7, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Pekinaj Olimpikoj multe faris rekordojn
Posted on July 13, 2008
1 comment (latest 15 months ago)
Kiel respondi?
20 comments (latest 15 months ago)
Porko postvivis post 36 tagoj
Posted on June 25, 2008
4 comments (latest 16 months ago)
Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro
Posted on June 19, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
Kiu Tago Estas Hodiauh?
Posted on June 13, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Ovo en mano de virino...
Posted on June 4, 2008
7 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 536 times

Kiel respondi?

Saturday June 28, 2008 at 03:30AM

Kiel respondi?

 

En Ĉinio ekzistas tiaj virinoj, kiuj, por sondi kiel grade li amas ŝin, emas demandi al sia amanto, kiun vi savus, se mi kaj via patrino samtempe falus en akvon kaj tiam vi povus savi nur unu.

 

 

20 Comments / add your comment?

Jianping Zhao says:
Mi savos tiun, kiu ne povas naĝi..
Posted 16 months ago. ( permalink )
Miaohui says:
Antaŭ tiu komplika demando eble la timemaj viroj preferas mem droni;)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Jianping Zhao says:
Se ambaŭ ne scipovas naĝi, mi elsavos la pli proksiman.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Jianping Zhao says:
Kaj sekve, mi ŝatus iom neglekti la regulojn kaj resalti en la akvon por savi la alian.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Ha Ha! Tre gaja! Malfacila respondo, dependas pri kiu amatino rilatas!! :-)))
Posted 16 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
Ekzistas senpensaj personoj, kiuj naive demandas al infanoj: - Ĉu vi amas pli panjon aŭ paĉjon? Infanoj ĝenerale pli saĝaj ol demandantoj respondas : - panjon kaj paĉjon!!!
Amike Helena
Posted 16 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
Pardonu, respondis Helena sur la paĝo de Attilio; okazas al ni ofte tiaj fuŝoj! :-))
Ne diras Attilio, diras Helena!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Mi tre dankas al ĉiuj respondintoj kaj eventualaj respondontoj. La demando estas vere dilema.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Diris vi: "En Ĉinio ekzistas tiaj virinoj"...
Nu, evidente virinoj samas en la tuta mondo: ankaŭ en Italujo ili petas tiaĵojn!
Kaj atentu: se via respondo iomete malfruas, nova danĝera demando tuj alvenas: "Nu! Kial diable vi necesas tiom da tempo por respondi?!!!" (fakte ŝi tuj pensas ke vi dubas ĉu ŝin savi aŭ ĉu ŝin lasi droni en la akvo...).
Aliaj virinecaj demandoj ne tiom danĝeras, tamen ili estas same nerespondeblaj. Ekzemplo: post la amorado vi, viro, tute senstreĉiĝinta, ĝuas la kontakton kun ŝia hauto, ĝuas la aeron en viaj pulmoj, ĝuas la etoson, ĝuas la mildecon kaj la pacon kaj la kvietecon de via tute malpenigita menso. Tiam vi rigadas ŝin en la okuloj je la lumo de kandeloj, kaj neatendite alvenas ŝia nerespondebla demando: "pri kio vi estas pensanta?"; nu, ne faru la eraron respondi al ŝi la veron, ekzemple: "kara, mi pensas pri nenio, mi gŭas la momenton", fakte ŝi ne kredus vin, kaj dolĉe ridetante ŝi tuj petus: "ne, karulo, diru al mi la veron, nu! Pri kio vi estas pensanta?". Nu, kara amiko, inventu ian respondon: ŝi neniam kredos ke foje la vira menso povas esti tute malplena, kvieta kaj senbrua, kiel folio forportata de dolĉa vento...
;-D
Ha ha ha!

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 16 months ago.
Minosun says:
Jes, vi pravas... virinoj samas en la tuta mondo... kaj ankaŭ viroj...

Sed mi dirus al ŝi, ke ankaŭ mi dronus en la akvon... Kaj ŝi haltigus min: "Ne, karulo!"

Ha ha ha!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
:-D
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Komike, jes. Sed serioze; mi ĉiam avertas mian filinon kiu ankoraŭ ne rezignas pri eventuala geedziĝo - observu kiel kandidato (aspiranto) pritraktas sian patrinon, ĉar tiel li pritraktos vin. Kaj tio estas vero. Konsilinda al ĉiuj knabinoj. Kompreneble, pli konsilinde estas edziĝi kun iu kies panjo jam ŝanĝis agregatan staton - por eviti bopatrinan amon. Kaj plej konsilinde - tute eviti geedzan vivon.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Do, kara Tilio, se ni kompatindaj viretoj respondus: "mi savos mian panjon", nia fianĉino tuj respondus kolere: "fiulo! Vi lasus min morti". Male, se ni respondus: "mi savos vin, mia kara", ŝi tuj respondus (same kolere): "Ho! Vi lasus morti via panjo! Se vi tiel krime kondutus rilate al ŝi, vi eĉ pli krime kondutus rilate al mi! Fiulaĉo!".
Kompatindaj... Kompatindaj viretoj!!!
;-)

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Certe kompatindaj viretoj. Aprobita. Tamen - se vi havas sufiĉe da ĉarmo, aŭ aliaj kvalitoj (vidu mian blogon, la trian ekde fino) - ŝi ne starigos debilajn demandojn.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Mi revizitis viajn fotojn., Anĉjo. Sincere, mi dubas ke knabinoj starigas al vi tiel idiotajn demandojn. Tio estas kutime rezervita por...hm, kiel diri...tipoj al kiuj dio estis pli avara.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Hooooo!
MI ruĝiĝas!
Dankon.

Cetere, mia strategio estas (kiam mi estas vere kaj serioze interesata pri iu knabino): plaĉu al ŝia panjo, por plaĉi al ŝi (do, ekzemple, kiam mi unuafoje ekkonas la panjon, mi donacas al ŝi florojn kaj mi strebas esti afabla kaj ĉarma...)

:-)

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Ĉu iam okazis ke vi restis hejme por amuzigi ravitan panjon kaj filino eliris kun iu alia, sen floroj kaj bombonieroj?
Kelkaj amikoj de mia filino tre lerte kapablas paroli pri nenio, nur por pasigi tempon en la domo.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mmmmm... Ĝis nun ja okazis ke mi estis nur kun la panjo, sed nur ĉar mi estis donanta lecionojn al ŝia filo (la frato de la knabino...), do mi diskutis kun ŝi pri liaj lernejaj problemoj. Sed alikaze, ĉiam okazis ke kaj la panjo kaj la filino ĉeestis kune.
Plie, kio signifas ke "filino eliris kun iu alia"? Ĉu tiu "iu" estas amikino aŭ vira amiko? Se ŝi eliras kun vira amiko lasante min kun sia patrino, mi volas bone kompreni kiu estas tiu amiko... Finfine, mi estas italo! (mizzega! A schifiu finisce!)
:-D

[???ESPERANTO???]
Posted 16 months ago. ( permalink )
Sumin U'an says:
Dekstra mano etendas al la patrino kaj maldekstra mano etendas al bopatrino samtempe kaj jetas sin en akvo,tuj krias helpon al la edzino!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Tiu demando kvazaŭ estas ke "ĉu koko estas pli unua aŭ ĉu ovo estas pli unua ?". Amike,Korea Lee(Onklo).
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...