Minosun Published on April 7, 2008
by Minosun

Minosun's blog

Browse posts
Ovo en mano de virino...
Posted on June 4, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
La Plej Novaj Donitaĵoj el La Tertreme Plagita Regiono
Posted on May 24, 2008
1 comment (latest 6 months ago)
Mia Libreto Eldoniĝis
Posted on April 25, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui
Posted on April 12, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?
9 comments (latest 5 months ago)
Helpu min, mi petas
Posted on March 26, 2008
2 comments (latest 8 months ago)
La Aferoj, Kiujn Okcidentaj Turistoj Vidis en Lasao, Tibeto
Posted on March 22, 2008
9 comments (latest 5 months ago)
Letero Postlasita de Viro Sin Mortiginta
Posted on March 22, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
Mia Vojaĝo en Japanio
Posted on March 17, 2008

Keyword tags

Ĉinio
Tibeto
evento

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 344 visits

Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?

Monday April 7, 2008 at 03:10PM

K Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?

 

 

la evento 3-14 (1)
la evento 3-14 (1)

L La foto maldekstra, kiun CNN aperigis en sia CNN.com, montras, ke sur strato veturas du militveturiloj, apud kiuj aŭto brulas kaj antaŭ kiuj du homoj kuras. Sed laŭ la originala foto (dekstra), CNN formankigis la alian duonon de la tuta foto, kie multaj ribeluloj forĵetas ŝtonojn al la militveturiloj kaj fone videblas densaj fumoj, kiujn ankaŭ la ribeluloj faris.

la evento 3-14 (2)
la evento 3-14 (2)

 La 17-an de marto en sia retejo BBC aperigis tiun ĉi foton kun sia aldonita ekspliko: “En Lasao troviĝas multaj armeanoj.” Sed la fakto estas, ke armitaj policanoj helpas kuracistojn kaj flegistinojn savi vunditojn. La blanka aŭto estas ambulanco, ne militveturilo.

la evento 3-14 (3)
la evento 3-14 (3)

Tiu ĉi foto aperis en Berliner Morgenpost, kiu diris, ke armitaj policanoj kaptas tibetanon. Sed la vero estas, ke ili savas hanon atakitan.

la evento 3-14 (4)
la evento 3-14 (4)
 

    La germana N-TV en sia retejo aperigis tiun ĉi foton, kiu montras, ke 4 policanoj tenantaj en mano bastonon persekutas manifestaciantojn. La ekspliko de la foto: “Ĉinaj policanoj subpremas protestantojn.” Sed la foto fakte prezentas alian aferon, ke nepalaj policanoj fordisigas manifestaciantojn en Katmanduo la 17-an de marto.

la evento 3-14 (5)
la evento 3-14 (5)

Laŭ eksterlanda amaskomunikilo, la 29-an de marto en Nov-Delhio, Hindio, Dalaj Lamao deklaris, ke ĉinaj armitaj policanoj sin pseŭdovestis lamaoj por esti tia afekto, ke lamaoj agitas tumulton. La foto estas lia nomata pruvilo, kiu do disfamiĝis inter amaskomunikiloj. Sed la fakto tuj disrompis la pruvon: tiu ĉi foto estis farita jam en 2001-j, kiam oni produktis filmon Legendo de Ĉielĉeno kaj bezonis amasajn aktorojn, kiuj devas sin vesti per la lamaaj vestoj.

 

9 Comments / add your comment?

Maksim Griŝin says:
Nu, nenion eksterordinaran mi ne ekvidis.

La amskomunikiloj ĉiam laboras sammaniere.
Iu oficisto tie deziras trovi efektan fotaĵon sed ne povas... Kaj uzas tiun, kiun trovis aliloke. Estas la bildejoj :)
La Rusia televido preskaŭ ĉiam faras tiel.
Ekzemple ĝi rakontas pri iuj novaĵoj en Kaŭkazio sed uzas fotojn aŭ filmfragmentojn de iuj malnovaj tempoj. Iam eĉ el aliaj lokoj ne tiuj kie okazis la novaĵo pri kiu oni rakontas nun.
Kuras iuj homoj ekzemple kaj svingas mane aŭ tankoj pafas aŭ oni forportas vunditan...

Neniam eblas kredi al tio, kion oni montras :)

Do, eblas ne multe nun da fotoj kaj filmetoj venas al ili de Tibeto sed ili ja bezonas ion por montri kaj sxokigi la spektantojn.
Neniu scias, ĉu vere estas ĝuste tiel, kiel oni rakontas aŭ male. Aŭ unufoje ili rakontas veron kaj alifoje malveron... Sed la fotoj kaj filmoj estas nur dekoracioj surscenejaj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Mi tute konsentas kun via penetra komento, Maksim!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Prave, amaskomunikiloj, gazetaro kiel televido, ne nepre transdonas la veron. Plejparte ili dependas le novaĵagenturoj, aŭ ŝtataj aŭ privataj, due ili dependas de la mondonantaj posedantoj, ĉu ŝtataj ĉu privataj. Tial preskaŭ ĉiuj informoj samtempe estas komentoj. Eĉ la elekto de novaĵoj publikotaj aŭ male la prisilentado de informoj malfaciligas klaran informiĝon - ĉie en la mondo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi rimarkas, ke mia kontribuajxo estas forvisxita...En gxi mi diris, ke mi dankas al Minosun pro liaj informoj, kvankam mi ne konsentas kun lia prijugxo pri tio, kio efektive okazas en Tibeto
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi edited this comment 7 months ago.
Minosun says:
Strange, Kara Roberto! Mi denove kontrolis kaj trovis, ke via kontribuajxo ankoraux restas tie, ne forvisxita. Kaj sub la via estas mia respondo. Chu vi gxin rimarkis? Amike.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
Ne, mi ne trovis la respondon de Reberto, kaj perdis ankau mian respondon al lia komento. Kial?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Kio okazis? Vere strange! Fakte mi chiam vidas vian komenton kaj tiun de Roberto. Nun mi kopias ilin sube:

Roberto Tresoldi 说:
Kara Minosun, kvankam mi ne samopinias kun vi pri tio, kio efektive okazas nuntempe en Tibeto, mi tamen dankas al vi, cxar pere de viaj dokumentoj kaj bildoj mi havas la eblecon konatigxi ankaux kun la cxina opinio pri la tibetaj okazintajxoj. Amike.
写于 40 小时 之前. ( 链接 / 回复 / 删除 )

Zhang Xuesong pro 回复:
Vi iam lernis ĉinan lingvon, eble vi povas scii pli da veraĵojn de ĉinaj retejoj, la verajn voĉojn de ĉinoj. Bedaurinde multaj veraĵoj pri Tibeto ne legeblas en angla kaj alia lingvo.
写于 11 小时 之前. ( 链接 / 回复 / 删除 )

Minosun 说:
Kara Roberto, mi dankas pro via komprenemo. Mi mem respektas opiniojn, nur se kiuj baziĝas sur la faktoj, ne antaŭjuĝoj. En Ĉinio, kiel en ĉiuj landoj, estas mankoj kaj maljustaĵoj. Amike.
写于 23 小时 之前. ( 链接 / 回复 / 修改 / 删除 )
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kara Minasun, via-scie ĉu veras ke en Tibeto oni riskas esti arestitaj se oni kunportas fotografaĵon de Dalajo Lamao?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 5 months ago.
Zhang Xuesongpro says:
Hahaa, mi trovis, ke la komentoj fakte aperis en jena pagho:
www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/52692
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.