Mi jhus auskultis intervjon kun fama verkisto de grafikaj romanoj (t.e pli matura kaj altranga nomo por komikso) kiu rakontis detale pri siaj luktoj superi la limojn de sia arta ghenro por prezenti plenrajtan historion. Per shatemo li plendis ke la manko de, ekzemple, muziko malpliigis ghin kompare kinarton kaj ke manko de vortoj por esprimi internajn emociojn malpliigas ghin kompare literaturon. Sed estante talenta kaj ambicia verkisto, li devas esprimi tiujn konceptojn. Anstatau agnoski la limojn de sia ghenro kaj rezigni pri ghi favore al pli matura alternativo, li elspezis siajn energiojn por genie preteriri tiujn limojn per kleraj elturnighoj.

Mi vidas en tiu neflankigebla persistemo por la elektita medio paralelon en la esperanto-komunumo. Oni povus supozi ke li logike analizus la situacion, kaj decidus ke la mankoj en la ghenro bridas lian talenton kaj do rezignus pri ghi por trovi pli taugan. Sed anstatau tio, li volonte bonvenigas tiun defion kaj do faras ghin kerna parto de sia arto: li evoluigas la ghenron por rakonti sian historion; rezulte la legantoj miras kaj pri la drama enhavo, kaj pri la teknikaj atingoj de la autoro. La preteriro de la limoj estas en si mem parto de la valoro kaj belo en la verko.

Kaj ne nur shviton oni oferas por tiuj minoritataj ghenroj, sed ankau renomon, simple pro la nekontestebla malpli-grando de la legantoj de tiuj ghenroj (aparte estas tiel en la kazo de minoritata lingvo char interesito ne povas spontanee ekesplori la literaturon sen longe peni pri la lingvolernado). Kiel pala kaj malbunta estus la mondo sen tiuj karaj kaj estimindaj 'neraciuloj'!