Saluton Ipernity-uzantaj esperantistoj. Mi nun esploras ĉi tiun ttt-ejon. Min allogis la ekscio ke oni povas afiŝi ne nur fotojn (ĝis nun por tio mi uzis Flickr) sed ankaŭ fari blogojn. De longe mi serĉis bonan rimedon por fari blogon en pli ol unu lingvo (sed mi ne scias ĉu per Ipernity oni povas formale indiki la lingvon de afiŝo por ke homoj povu legi artikolojn nur de unu lingvo; ĉu eble per etikedoj?). La fina ekscio kiu konvinkis min krozi ĉi-direkten estis la ideo pri grupoj. Mi kaj kelkaj esperantistaj amikoj en Londono nuntempe modeste laboretas por fondi junularan esperantistan klubeton en Londono. En Decembro okazos nia tria kunveno (niaj kunvenoj estas neformalaj kaj okazas kutime en trinkejo, sed ni ĉiam parolas nur per esperanto kaj havas internacian anaron) kaj mi supozis ke estus tre bone krei Ipernity-grupon por disdoni kaj informojn pri nia klubeto kaj ankaŭ pli personajn raportetojn laŭ la formo de fotoj kaj blogafiŝoj faritaj de niaj klubanoj. Sed antaŭ tio mi devas mem eklerni ĉi tiun ttt-ejon (ekzemple, kiel plej bone entajpi esperantajn literojn?). Do, ek' al la esplorado.